DLT - faktoj pri finita projekto

Klaus Schubert

20- 2-96

Tra Esperantujo fantomas raportoj, supozoj kaj onidiroj pri la projekto DLT. Al mi venis la peto respondi ilin per iom da faktoj. Jen do:

La projekto Distribuita Lingvo-Tradukado (DLT) estis esplora kaj evoluiga projekto de la programarentrepreno BSO/Buro voor Systeemontwikkeling en Utrecht (Nederlando), kies celo estis evoluigi ***prototipon*** de sistemo de perkomputila tradukado, kiu devis esti - multlingva,
- malcentra en komputila reto,
- uzebla por unulingva, laika uzanto.

El tiuj premisoj sekvas aro da konsekvencoj, kiuj determinis la arkitekturon de la sistemo:

  1. La kondi^co de multlingveco necesigas, ke eblu facile ***aldoni pliajn lingvojn***.

    En komputila traduksistemo, kiu bazi^gas sur rekta ligo inter la fonta kaj la cela lingvoj, necesas por n lingvoj n(n-1) traduksistemoj, do sistemo liganta ^ciun el la koncernaj lingvoj al ^ciu alia el la lingvoj en la tiena kaj la reena direktoj. Ekzemple, deklingva sistemo enhavas 90 traduksistemojn, kaj por aldoni la dekunuan lingvon necesas konstrui 20 pliajn sistemojn.

    Por eviti tion, oni enkondukas ***interlingvon***, tiel ke ^ciu traduko iru el ajna fonta lingvo al la interlingvo kaj de tie plu al la dezirata(j) cela(j) lingvo(j). Interlingva sistemo bezonas por dek lingvoj 20 sistemojn, kaj la aldono de plia lingvo kostas ^ciam nur du pliajn sistemojn.

  2. La kondi^co de malcentreco en reto signifas, ke oni en la sendanta komputilo traduku la tekston unufoje kaj en ^ciu el la ricevantaj komputiloj duan fojon, tiam en la celan lingvon tie elektitan. Do povas okazi paralelaj tradukoj en diversajn celajn lingvojn; tiuj tradukoj ne bezonu okazi samtempe kaj oni ne devu dekomence scii, en kiu(j)n lingvo(j)n oni fine mendos tradukojn.

    El ^ci tiu kondi^co, lige kun konsideroj de ekonomio kaj administrebleco, sekvas, ke oni elektu kiel sendan formon de la mesa^goj la ***interlingvon***. Tiel ^ciu mesa^go voja^gas en nur unusola formo.

    La konsekvencoj diskutitaj en (1) kaj (2) nur eblas, se la interlingvo estas ***a^utonoma***, t.e. se la formo de la esprimo, la gramatika aran^go de la teksto kaj la vortelekto estas ***sendependaj*** de la demando, ^cu la teksto venas el tiu a^u alia fonta lingvo kaj ^cu ^gi pluiru en tiun a^u alian celan lingvon.

  3. La kondi^co de uzebleco por laika uzanto ne reganta la celan lingvon havas la jenajn konsekvencojn.

    De la kvindekaj jaroj estas ^generale agnoskita kaj ^gis hodia^u ne kontestita la diagnozo, ke ***tut***a^utomata ***altkvalita*** tradukado estas malebla. (Eblas nur tuta^utomata krudakvalita tradukado a^u altkvalita tradukado realigita kunlabore inter homo kaj komputilo.

    En ^ci-lasta kazo la kontribuo de la homo povas okazi anta^u, dum a^u post la laboro de la sistemo. Se anta^ue, do povas temi pri verkado en a^u adaptado al aparte faciligita lingva^jo, temo ofte diskutata en la faktereno.) Por DLT la konsekvenco estas, ke en la tradukprocezo necesas helpo fare de la uzanto. ^Car la uzanto regas nur la fontan lingvon, la helpo okazu pere de interaga dialogo en la fonta lingvo. ^Car la sistemo funkciu malcentre, praktike maleblas, ke la uzanto helpu en tiu parto de la tradukado, kiu kondukas de la interlingvo al la cela lingvo, ^car tiu parto ja okazas dise en la mondo kaj en neanta^uvideblaj momentoj horojn, tagojn a^u jarojn post la origina survojigo de la mesa^go.

    El ^ci ^cio sekvas, ke la kontribuo de la uzanto okazu en la unua parto de la tradukprocezo, do dum la tradukado el la fonta lingvo en la interlingvon.

    La posta plutradukado el la interlingvo en la celan lingvon okazu tuta^utomate kaj estu altkvalita. ^Car tamen tuta^utomata altkvalita tradukado ne eblas, necesas do, ke la interlingvo estu en decida maniero pli ***plutradukta^uga*** ol ordinara lingvo.

Jen la rolo de Esperanto: Por DLT estis elektita Esperanto kiel interlingvo. Esperanto kombinas en si du ecojn: ^Gi estas pli klara ol etnaj lingvoj (sintakse, vortfarade) kaj ^gi estas samtempe a^utonoma.

Kelkaj vortoj pri la modifoj faritaj en Esperanto por DLT. La temo de tempo al tempo ekscitas diskutantojn, kiuj uzas ^gin a^u por ataki la projekton DLT a^u por ^cerpi subtenon al la propraj projektoj por reformita Esperanto.

En la preparstudo por DLT (vidu sube) estis proponita aro da modifoj kiuj igu Esperanto pli ta^uga por sia funkcio en DLT. Dum la prototipa projekto (vidu sube) okazis praktika eksperimentado pri parsado, aran^go de sintaksaj kaj vortfaradaj strukturoj de Esperanto kaj pri la fazo de struktura transiro, kiu estas centra funkcio en tradukado. Okazis anka^u praktikaj eksperimentoj kaj testoj pri la vorttransiro, kiu estas la ^cefa semantika obstaklo malebliganta la tuta^utomatan altkvalitan tradukadon.

Post ^ci ^ciuj eksperimentoj la DLT-teamo konstatis, ke la plejparto el la origine proponitaj modifoj en Esperanto ***ne necesas*** por la interlingvo de DLT. ^Car poste la semantika traktado necesigis ^cerpon de scio el grandkvantaj tekstaroj, kiuj ekzistas en Esperanto, sed ne en iu modifita formo de Esperanto, la kiel eble plej proksima reiro al Esperanto fari^gis des pli dezirinda. Restis ne pli ol du esencaj modifoj:

Jam la preparstudo de DLT montris, ke por tiu sintaksa unusencigo sufi^cas unusola signo, kiun oni uzis kiel signon de sintagmofino. Ekzemplo:

Malfiksu la ^sra^ubon de la kovrilo kiu estas fiksita per aparta plasta ringo.

Eblaj analizoj:

- ^sra^ubo kiu estas fiksita
- kovrilo kiu estas fiksita

Unusencigo en DLT: Se "kiu" rilatas al "kovrilo", do "la kovrilo kiu estas fiksita per aparta plasta ringo" estas sintagmo, kiu dependas de la prepozicio "de". Se "kiu" rilatas al "^sra^ubo", do de "de" dependas nur "la kovrilo", oni do metas sintagmofinan signon, kiu informas analizajn funkciojn, ke "kiu..." ne dependas de "kovrilo", sed de io alia. La reganto de "kiu..." do estas "^sra^ubo".

Kalendaro de DLT:

1979 Toon Witkam, kunlaboranto de BSO, havas la originan ideon
traduki perkomputile en retoj kaj kun Esperanto kiel
interlingvo.

1982-1983 Prepara fazo
Preparstudo realigita de Toon Witkam kun unu
kunlaboranto kun subvencio de la E^uropa Komunumo.

1984-1990 Prototipa fazo
BSO ricevas kvindekprocentan subvencion de la
nederlanda registaro por prototipa evoluigo dum ses jaroj. La
firmao starigas la sekcion BSO/Research kaj dungas grandan
teamon (maks. ^c. 20 personojn) kaj evoluigas serion da
prototipoj por la lingvoparo angla-franca tra la interlingvo
Esperanto.

1987 Prezento de la unua prototipo al la faka gazetaro en
Utrecht.

1988 Prezento de la dua prototipo al la faka publiko en la
konferenco Coling en Budape^sto.

1988-90 Pluevoluigo de novaj teknikoj surbaze de la
testrezultoj de la unuaj prototipoj, petoj (kaj
parte asignoj) de patentoj.

1990 La^uplana fino de la projekto.

(1990-1992) La firmao kuntenis la teamon fondante novan sekcion BSO/Language Technology en Baarn (Nederlando), kiu vendis programarajn servojn en lingvoteknologia tereno surbaze de la spertoj el DLT.

Bazaj karakteriza^joj de DLT (aldone al la supre klarigitaj kondi^coj de multlingveco, malcentra uzado kaj aplikebleco por laikoj kun ^ciuj ties sekvoj) estas:

La unua solvo provis uzi sciobankon de vortrilatoj en la interlingvo. La posta solvo uzis lingvoparajn sciobankojn el paralelaj tekstoj en la interlingvo kaj po unu el la fontaj kaj celaj lingvoj (t.n. Dulingva Sciobanko). ^Ci tiu solvo estas ankora^u nun avangarda kompare kun la traduksistemoj disponeblaj en la merkato.

La projekto ampleksis ^c. 50 homjarojn da laboro.

Mi kiu verkas ^ci tiun resumon kunlaboris en BSO de 1985 ^gis 1992, en la finaj monatoj de DLT kiel projektestro.

Esenca bibliografio:

Witkam, A. P. M. (1983): Distributed Language Translation. Feasibility Study
of a Multilingual Facility for Videotex Information Networks.
Utrecht: BSO
[la preparstudo]

Papegaaij, Bart C. (1986): Word Expert Semantics. Red. V. Sadler kaj A. P.
M. Witkam. Dordrecht/Riverton: Foris
[la semantika sistemo de DLT, unua versio kun nuresperanta sciobanko]

Schubert, Klaus (1986): Linguistic and Extra-Linguistic Knowledge. En:
Computers and Translation 1: 125-152
[la tradukprocezo de DLT en plena trairo]

Schubert, Klaus (1987): Metataxis: Contrastive Dependency Syntax for Machine
Translation. Dordrecht/Providence: Foris
[la dependosintaksa gramatikmodelo de DLT, unulingva kaj
strukturtransira]

Papegaaij, Bart kaj Klaus Schubert (1988): Text Coherence in Translation.
Dordrecht/Providence: Foris
[transfrazaj fenomenoj]

Maxwell, Dan, Klaus Schubert kaj Toon Witkam (red.) (1988): New Directions in
Machine Translation. Dordrecht/Providence: Foris
[konferencvolumo de anta^u-Coling-konferenco en Budape^sto en 1988]

Schubert, Klaus (1989): An Unplanned Development in Planned Languages.
En: Klaus Schubert (kun Dan Maxwell( (red.): Interlinguistics.
Berlin/New York: Mouton de Gruyter, 249-274
[esperanta vortgramatiko]

Sadler, Victor (1989): Working with Analogical Semantics.
Dordrecht/Providence: Foris
[la plej kompleta prezento de la semantika modelo de DLT, dua
version kun Dulingva Sciobanko]

Maxwell, Dan kaj Klaus Schubert (red.) (1989): Metataxis in Practice. Dordrecht/
Providence: Foris
[aplikoj de la dependosintaksa modelo al aro da lingvoj; enhavas i.a.
dependosintakson de Esperanto]

Sadler, Victor (1990): Machine Translation Project Reaches Watershed.
En: Language Problems and Language Planning 15
[enhavas pliajn detalajn ***bibliografiajn*** indikojn]

Schubert, Klaus (1992): Esperanto as an Intermediate Language for Machine
Translation. En: John Newton (red.): Computers in Translation.
London/New York: Routledge, 78-95

Por pliaj informoj turnu vin al Klaus Schubert.


Esperantologio kaj Interlingvistiko

Centro de Esploro kaj Dokumentado


Sendu demandojn aux komentojn al Mark Fettes.