Bonvenon al Bja-listo

la interreta forumo pri socia interlingvistiko


Information in English


LA CELOJ DE LA LISTO

La dissendo-listo Bja-listo celas kontribui al la organizo, diskonigo kaj progresigo de la socia interlingvistiko, komprenata kiel la scienco pri

  1. la principoj kaj funkciado de ensociighintaj internaciaj planlingvoj,

  2. lingvoplanado por internacia au interkultura komunikado.

La chefa (sed ne ekskluziva) lingvo de la listo estas Esperanto. Bja-listo celas apogi interlingvistikajn agadojn kaj organizajhojn, en kiuj Esperanto rolas kiel rimedo kaj/au esplorobjekto, unuavice la Centron de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) de UEA.

La listo akceptas informajn kaj diskutajn kontribuojn pri la temoj chi-subaj. Por chiu temo ekzistas prefikso, per kiu la tem-linio ("Subject:") de la mesagho komencighu, ekzemple: APLIK Kiel instrui la akuzativon?

  • la lingvistika priskribo de Esperanto (ghia lingva realo: prefikso LING)
  • la aplika lingvistiko de Esperanto, ekz. instruado au vortar-farado (APLIK)
  • la sociologio de la Esperanta komunumo (ghia socia realo: SOCI)
  • la soci(lingvistik)a evoluo de aliaj planlingvoj kun parolkomunumo (PLAN)
  • la priskribo kaj evoluo de la monda (inter)lingva sistemo, inkluzive de la rilatoj inter Esperanto kaj aliaj lingvaj movadoj au tendencoj (ekz. minoritataj lingvoj, lingvaj rajtoj, la angla: MOND)
  • la organizado de la interlingvistika laboro (prefikso CED)
  • la kontribuado de interlingvistiko al la informpolitiko kaj eksteraj rilatoj de la Esperanto-movado, precipe UEA kaj ghiaj landaj asocioj (MOVAD)
  • la organizaj kaj administraj aferoj de la listo mem (ADMIN)

La tem-prefiksoj estas rekomendataj, sed ne devigaj.

La listo povas akcepti ankau kontribuojn pri humanistikaj temoj, kiel historio, beletro, literaturkritiko, ktp. Tiuj temoj tamen ne apartenas al la centra celaro de la listo, kaj ties administranto rezervas la rajton peti diskutantojn daurigi ekster la listo. La listo ne celas diskutadon de planlingvaj projektoj sen parolkomunumo, nek de reformoj en Esperanto (t.e. aprioraj shanghoj en ghia baza regularo).


UZADO DE LA LISTO

Alighi

Por alighi, sendu al <majordomo@helsinki.fi> retmesaghon, kies unusola linio tekstas
       subscribe bja-listo via@kompleta.adreso
(kun via kompleta adreso anstatau via@kompleta.adreso)

Se la programo Majordomo ne konfirmas vian alighon dum la sekva tagnokto, sendu personan retmesaghon al la administranto de la listo Jouko Lindstedt, kies adreso por korespondado pri lista administrado estas <jslindst@cc.helsinki.fi>.

Malalighi

Por malalighi, sendu al <majordomo@helsinki.fi> retmesaghon, kies unusola linio tekstas
       unsubscribe bja-listo via@kompleta.adreso
(kun via kompleta adreso anstatau via@kompleta.adreso). Se tio ne sukcesas, kontaktu <jslindst@cc.helsinki.fi>.

Sendi mesaghojn

La listo estas libere uzebla por siaj anoj: iu ajn mesagho direktita al la ret-adreso
       Bja-listo@helsinki.fi
automate dissendighas al chiuj listanoj.

Rimarku, ke kiam vi deziras respondi al mesagho ricevita pere de la listo, vi havas du eblojn: au respondi al Bja-listo, tiel ke chiuj listanoj povos vidi vian mesaghon, au respondi nur al la persona adreso de la sendinto. Se vi simple premis la kutiman respond-butonon, kontrolu, ke la mesagho estas ghuste adresita antau ol sendi ghin!


STILAJ KAJ PRAKTIKAJ KONSILOJ

  • La rekomendata, sed ne deviga lingvo de la mesaghoj estas Esperanto.

  • La mesagho enhavu nur simplan tekston ("plain text" en anglalingvaj poshtiloj). Ghi ne enhavu aldonajhojn (ekzemple bildojn au Word-dosierojn) nek HTML-forman tekston.

  • Se via poshtilo automate citas la mesaghon, al kiu vi respondas, vi povas lasi ghin fari tion, por ke la ricevantoj komprenu, kion vi deziras prikomenti. Sed forredaktu pli grandan parton de la citajho, lasante nur la shlosilajn liniojn — alie via propra mesagho dronos en la citajho.

  • Skribu vian nomon fine de la mesagho, se via poshtilo ne automate indikas ghin. Se vi skribas al la listo la unuan fojon, vi eble povas aldoni kelkajn vortojn pri vi mem por vin prezenti al la aliaj listanoj.

  • Se vi ironias kaj ne certas, ke chiuj komprenos tion, aldonu ridulon fine de la koncerna frazo. Ekzemplo: Zamenhof ja volis nur richighi per Esperanto! ;-)

  • Se vi verkis la mesaghon sub forta emocio, atendu ghis la sekva tago antau ol sendi ghin.

  • Fine certighu, ke la temlinio ("Subject:") vere konformas al tio, pri kio via mesagho temas, kaj laueble komencighas per unu el la prefiksoj listitaj supre.



KELKAJ GRAVAJ ATENTIGOJ

Juraj kaj moralaj demandoj

Bja-listo estas dissenda servo, kiun al vi disponigas la Universitato de Helsinko kaj Jouko Lindstedt, la administranto de la listo, por la celoj indikitaj chi-supre. La chefa tasko de la administranto estas certigi, ke la listo povu plenumi sian celon. Li havas rajton kaj ech devon haltigi diskutojn, kiuj estas rekte ofendaj kontrau iu persono au ne rilatas al la temaro de la listo. En ekstrema kazo li povas malaligi listanon.

Chenleteroj malpermesitaj!

Lau la reguloj de la komputilreta nodo "helsinki.fi" (kaj vershajne ankau de via propra servilo), la plusendo de chenleteroj estas malpermesita. Chenletero estas iu ajn mesagho, kies celo estas plusendighi ree kaj ree al kiel eble pli multaj homoj sen templimo. Ech se la chenletero shajnas subteni iun bonan iniciaton, ghi ne per tio farighas permesita.

Arkivado kaj citado

La mesaghoj dissenditaj pere de Bja-listo ne arkivighas ie. Chiu ricevanto rajtas tamen konservi ilin che si kaj citi ilin sammaniere kiel artikolojn publikigitajn en gazetoj. La autoraj rajtoj de chiu mesagho apartenas al ties skribinto.

La adresojn de chiuj listanoj eblas ricevi sendante al <majordomo@helsinki.fi> retmesaghon, kies unusola linio tekstas:

       who bja-listo


Referencoj interlingvistikaj kaj esperantologiaj troveblas en la pagho http://esperantic.org/ced/esplor.htm