Jen pli detalaj informoj pri unu tia fako:
La internacia kurso okazos en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de d-ino Ilona Koutny, kun la subteno de Prof. Tadeusz Zgolka. Inter la prelegantoj estos konataj esperantologoj, kiel profesoroj D. Blanke, M. Duc Goninaz, H. Tonkin, T. Tyblewski kaj J. Wells, d-ino K. Smideliusz, L. Ligeza kaj I. Ertl.
La interlingvistikaj studoj konsistas el enkonduko al gxenerala kaj aplikata lingvistiko, el intenacia kaj interkultura komunikado, ili traktos planlingvojn kaj detale okupigxos pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de esperanto. En la tria jaro eblas specialigxi, a.a. ankau pri metodiko.
Jen ghisdata priskribo de la studprogramo 2001-2002.
Surloka kurso okazos unufoje dum la semestro (lasta semajno de augusto kaj de januaro). La gestudentoj pretigos diplomlaborajxon kaj post la fina ekzameno ricevos Atestilon pri Interlingvistikaj studoj.
Partoprenontoj povas aligxi el la tuta mondo gxis la 15-a de augusto 1997. Postulo: fino de mezgrada lernejo (kun abiturienta ekzameno au egalvalora) kaj bona scio de esperanto.
Kotizo por unu semestro: 400 USD, por poloj kaj landoj kun pagipovaj problemoj 250 PLZ: 80 USD.
Estas planata unusemajna superagrada lingvo-kurso antau la universitata sesio por tiuj, kiuj bezonas lingvan perfektigon (ankau tiuj povas aligxi, kiuj ne studos poste).
Por pluaj informoj kaj aligxilo bv kontakti:
Esperantologio kaj Interlingvistiko