Informilo por Interlingvistoj

Nova serio de IPI

El Informilo por Interlingvistoj, tria serio, 1/1992.

Lige kun la sxangxoj en la politiko de la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) en la jaro 1974, pli klare sentigxis la bezono je iom sistema informado pri kiom eble plej multo, kio okazas sur la tereno de interlingvistiko kaj esperantologio. La aktivecoj cxi-kampe tiom multigxis, ke ecx por bone informitaj specilistoj farigxis cxiam pli kaj pli malfacile, iom teni la superrigardon pri cxio aperinta kaj pri diversaj arangxoj kaj aliaj aktivecoj. Tial, en Hamburgo, naskigxis la ideo, lancxi simplan sed informricxan informilon nutrendan per la kontribuoj de kiom eble plej multaj interlingvistoj en monda kadro. La unuan provon lancxis Ulrich Lins. De novembro 1974 - novembro 1977 li kompilis 4 eldonojn de Novajxletero por Interlingvistoj , modestaspekta sed ege ricxenhava multobligajxo, antauxulo de IPI.

Kiam Ulrich Lins pro kauxzoj de profesia sxargxiteco ne plu povis eldoni la cirkuleron, la redaktadon dankinde transprenis la pola interlingvisto Ryszard Rokicki, sub la nomo Informilo por Interlingvistoj (IPI). Komisie de CED gxin eldonis kaj administris la "Akademia Centro Interlingvistika" cxe la Cxefa Konsilantaro de la Asocio de Polaj Studentoj (Rada Naczelna ZSP, ul. Ordynacka 9, PL-00-950 Warszawa). La sama organizaxo ankaux estis organizinta entute 17 interlingvistikajn simpoziojn (de kiuj aperis la aktoj de du). Rokiski redaktis de decembro 1983 - printempo 1990 entute 21 kajerojn, gxenerale 18-pagxajn, kiuj entenas multe da materialo. Versxajne la plikomplikigxintaj ekonomiaj kondicxoj (kiel entute en orienta Euxropo), aparte la lastkajere menciitaj altigxintaj eldonkostoj, malebligis al la redaktoro dauxrigi la laboron. La kajeroj, cetere, iris senpage al cx. 200 ricevantoj.

Do, nun la tria provo, tria serio. Ni esperas, kun iom da sukceso, kiu tamen grandparte dependos de vi, karaj legontoj, de viaj kontribuoj. Mi klopodos redakti gxin laux jenaj vidpunktoj:

Estas antauxvidite, ke de IPI aperu almenaux tri numeroj jare. La amplekso dependos de la materialo. Pri redaktaj aferoj skribu al mi: D-ro Detlev Blanke, Otto-Nagel-Str. 110, Pf. 113-05, D-12683 Berlin, tel./faks. 49-030-5412633; fax +49-30-5456742; e-mail: blanke.gil@berlin.snafu.de. Pri administraj aferoj (ekzemple mendoj) skribu al la Centra Oficejo de UEA.


Numeroj de IpI legeblaj per TTT

22-23 (3-4/1997) - 54 (3/2005)


Esperantologio kaj Interlingvistiko

Centro de Esploro kaj Dokumentado


Sendu demandojn au komentojn al Mark Fettes.