Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj

ĉe la Universitato de Adam Mickiewicz, Poznań

 

            La celo de la Studoj estas provizi la partoprenantojn per bazaj konoj pri lingvistiko, komunikado kaj lingvaj problemoj, surbaze de tio analizi esperanton kiel lingvon kaj eblan solvon al la problemoj komparante ĝin al etnaj lingvoj, krome formi fakulojn pri diversaj terenoj de esperantologio, inkludante ankaŭ metodikon.

La Studoj divideblas al tri partoj:

1. Bazoj de ĝenerala kaj aplikata lingvistiko (ja ĉe plimulto de la partoprenantoj tio mankas. Pro tio en E-io regas iu naiva argumentado kaj la malutila emfazo, ke eo estas tute alia ol naturaj lingvoj. Aplikata Lingvistiko entenas ankaŭ lingvoplanadon.)

2. E-aj gramatiko, literaturo, historio kaj kulturo (prezento de e-gramatiko baziĝas sur la antaŭaj kaj uzas komparojn kun etnaj lingvoj por trovi kvazaux-universalajn trajtojn kaj diferencojn inter e-o kaj la etnaj lingvoj).

3. Komunikado kaj interlingvistiko:

Lingva komunikado (1a sem.) traktas diversajn alirojn kaj formojn de komunikado (informteoria, biologia, nelingva komunikado), amaskomunikadon, socipsikologiajn aspektojn (i.a. normoj, supozoj, manipulado), retan komunikadon, internacian komunikadon kun problemoj kaj eblaj solvoj (de multlingveco tra maŝina tradukado ĝis bataloj por enkonduki e-on).

Pragmalingvistiko praktike okupiĝas pri interpersona kaj interkultura komunikado (kulturaj normoj, sociaj roloj, metakomunikado, lingvo kaj kulturo, ĝentilecformoj, alfrontigo de diversaj kutimoj kaj pensmanieroj, rolo de lingvo – i.a. de eo – en interkultura komunikado).

Interlingvistiko prezentas la vastan nocion de interlingvistiko kaj koncentriĝas al planlingvistiko (lingva problemo kaj kontribuo de planlingvoj al la solvo).

+ specialiĝoj en la 3a jaro pri iuj terenoj de 2. aŭ 3. aŭ lingvopedagogio (metodiko).

 

            La gestudentoj devas partopreni en UAM unusemajnan intensan sesion unufoje dum ĉiuj semestroj (kutime lasta semajno de septembro kaj unua semajno de februaro): 2 tagoj por la 4 ekzamenoj de la pasinta semestro + 4 tagoj da intensa laboro. Dum tiuj prelegoj ili ricevas superrigardon pri la temaro kun problemaj punktoj.

La prelegantoj estas petataj prepari ekzamendemandojn (kaj laŭeble ankaŭ kompendion por la temaro kaj / aŭ aliajn helpmaterialojn), proponatan bibliografion (esperantan kaj nacilingvan) kaj temojn por la eseoj. Dum la semestro la partoprenantoj orientiĝas en la fakliteraturo, esploretas kaj pretigas siajn skribtaskojn (el ĉiuj studobjektoj po unu). Ili havas kutime retan kontakton kun la prelegantoj. Fine de siaj studoj ili pretigas diplomlaboraĵon rilatan al la specialiĝo elektita.

Studplano

1a jaro                                               prel.            sem.            horoj egz.            preleganto

 

Fonetiko (ĝenerala k e-a)                        P            I            10            E            prof. J. Wells (GB)

Lingva komunikado                             P            I            10            E            d-ino I. Koutny

E-a kulturo                                           P            I            10            E            d-ro Z. Galor

E-a literaturo 1-2                              P            I-II            20            E            mag-ino L. Ligeza

 

Morfologio k sintakso (ĝen.)              P            II            10            E            d-ro B. Wacha (H)

E-a gramatiko 1                                  P            II            20            E            d-ino I. Koutny

Interlingvistiko 1                                    P            II            10            E            dr hab.V. Barandovska-

Frank (D)

 

2a jaro

Semantiko k leksikologio (ĝen.)   P            III            10            E            d-ro B. Wacha (H)

E-a gramatiko 2-3                              P            III-IV             20            E            d-ino I. Koutny

E-a literaturo 3                         P            III            10            E            István Ertl (NL)

Interlingvistiko 2                                  P            III            10            E            dr hab. V. Barandovska-

 

Pragmalingvistiko                                P            IV            10            E            d-ino I. Koutny

Aplikata lingvistiko                                 P            IV            10             E            d-ino I. Koutny

Historio de e-a movado                       P            IV            10            E            dr hab. V. Barandovska-

                                                                                                            Frank (D)

 

3a jaro

Nuntempa e-a literaturo                      K            V            10            E            I. Ertl

Aktualaj probl. de e-movado               K            VI            10            A            prof. H. Tonkin (USA)

Specialaj prelegoj                                   P            V-VI            20            A

Specialaj seminarioj                                K            V-VI            20            A        

            laŭ la eblecoj kaj bezonoj en la tereno de:

            lingvistiko: prof. M. Duc Goninaz (FR), prof. K. Schubert (D), I. Koutny

            literaturo: prof. H. Tonkin (USA), prof. Geraldo Mattos (BR), T. Chmielik

interlingvistiko: d-ino hab. A. Sakaguchi (D/PL), dr. hab. D.Blanke (D), d-ro, A.

Ratkai (H)

            didaktiko: d-ino K. Kovats (ekse Smideliusz, H/NL), Claude Gacond (CH), I. Koutny

            komunikado (interkultura kom., movadsociologio): d-ro Z. Galor, prof. H. Frank

(G), I. Koutny

            komputa lingvistiko: prof. K. Schubert, d-ino I. Koutny

 

P: prelego,            K: konversacio E: ekzameno, A: akcepto

Rimarkoj:

            La supra programo estas la oficiala programo de la Studoj. Por iu ajn ŝanĝo de la studobjektoj necesas la aprobo de la Instituto, Fakultato kaj rektoro. La unua jaro okazis praktike dufoje en 1998/99 kaj 2000/01. En tiu ĉi jaro (2002/03) denove estos la unua jaro.

            Laŭ la planoj ĉiam almenaŭ unu eksterlanda universitata profesoro/instruisto kaj unu pola fakulo estas invitita, la aliajn studobjektojn solvas surlokaj prelegantoj. Nun plejparte mi entreprenas tiun ĉi taskon, sed ankaŭ mia edzo helpas. En la futuro ankaŭ miaj kolegoj (Bradio Maŭro kaj Mike Farris, usonanoj vivantaj en Pollando, kiuj nun estas partoprenantoj de la Studoj) povos kontribui. La invito de eksterlandanoj dependas de ilia disponebleco kaj de la financa stato de la Studoj.

            La prelegantoj por la bazaj kursoj estas la efektivaj prelegantoj de la ĝis nun okazintaj kursoj. La duan fojon Koutny prezentis fonetikon. Vera Brandovska kaj Blazio Wacha dividis la historion pro urĝa solvo. En la sekva periodo devos esti iu alia (eble Korĵenkov, Ratkai, Lins, Tonkin). Geraldo Mattos estas planata por 1a periodo de E-literaturo en septembro.

Ĉe la specialiĝoj aperas eblecoj, el kiuj du estas elektitaj por la konkreta jaro depende de la interesiĝo de la partoprenantoj (en kiu tereno ili pretigas diplomlaboraĵon). En la studjaro 2001/02 temis pri literaturo kaj interlingvistiko. Por la sekva grupo mi jam komence ŝatus anonci la specialiĝon pri lingvopedagogio kaj tiel koncentriĝi pri instruista trejnado (pro tio mi batalas kun ILEI), la alia direkto dependos.