Atestoj de donacantoj

donors_Gregorio Nacu_eta

Gregorio Naçu, Kanado

Mi donacis al ESF por subteni Lernu.net ĉar sen Lernu! mi ne estus sukcese lerninta Esperanton.  Per Esperanto mi pligrandigis mian menson kaj mian mondon.  Pro tio mi estas tre dankema, kaj volas helpi al Lernu! helpi al multaj aliaj por malkovri Esperanton kaj Esperantujon.

donors_LONG Zhang_eta

Zhang Long, Ĉinio

Mi subtenis ESF pro ĝia merito. Mi lernis Esperanton memstare per Lernu.net kaj amikiĝis kun multe da homoj tra la tuta mondo. La retejo estas tre valora. Mi ankaŭ invitis kelkajn amikojn, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj volas lerni mempaŝe.

donors_jurgen_wulff

Jürgen Wulff, Germanio

Mi donacas por Lernu.net ĉar ĝi estas vere internacia platformo por la lernado de Esperanto kaj ofertas per la somera studado en Nitra vere etosoplenan aranĝon precipe por junuloj. Mi eklernis Esperanton en 1981 kaj estus ŝatinta havi la eblecojn kiel hodiaŭ per Lernu.net.

donors_jean_francois_clopeau

Jean-François Clopeau, Francio

Mi eklernis Esperanton antaŭ tri jaroj helpe de Lernu sekvante la bonegan konsilon de Esperanto-parolanta amiko. Mi do estas morala ŝuldanto al Lernu, kiun mi dankegas.

donors_James Bulls

James Bulls, Kanado

Mi subtenis ESF-on per mia donaco ĉar mi kredas je la revo de Esperanto: ke la internacia lingvo povas krei la pontojn inter la homoj kaj helpi konstrui pli sekuran, pli kunlaboreman mondon. Kun la grandega avantaĝo de la interreto, instruado de Esperanto al novaj studentoj fariĝis pli rapida kaj pli facila ol kiam ajn antaŭe, kaj mi ĝojas subteni Lernu.net per mia donaco. Estas pro ESF ke la revo de L.L. Zamenhof daŭre inspiras la esperantojn, sed estas dank’ al Lernu.net ke la esperantoj trovas sian vojon.

donors_humphrey

Humphrey Tonkin, Britio, Usono

1. La firme establitaj Esperanto-organizaĵoj estas kutime membraraj organizaĵoj, kiuj respondecas antaŭ siaj membraroj pri ĉiuj siaj agoj. Ili kutime servas la interesojn de tiuj membroj. ESF pensas alimaniere: ĝi klopodas trovi novajn vojojn por la disvastigo de Esperanto kaj ĝiaj idealoj sur terenoj novaj.  Ĝiaj iniciatoj estas originalaj kaj ĝi adaptas sin al novaj metodoj de komunikado, interalie inter gejunuloj.

2. Samtempe, ESF estas ankaŭ firme establita: ĝi ekzistas jam dum pli ol kvar jardekoj kaj havas historion de respondeca kaj celkonscia mastrumado – do taŭga loko por investo pri la estonteco.

3. ESF estas atenta pri la cirkonstancoj, kiuj ĉirkaŭas la fenomenon de Esperanto: la lingva politiko, kiu diktas la direkton de la lingvouzo en ŝtatoj kaj organizaĵoj (kaj internacie); evoluoj en la lingvistiko kaj socilingvistiko; novaj metodoj de komunikado inter individuoj trans la limoj de nacieco kaj lingvo.

donors_helen_faraji

Helen Faraji, Irano, Usono

Mi estis instruistino pri literaturo kaj unu tagon hazarde mi rimarkis mian plej bonan lernantinon ne plu aŭskulti min. Ŝi legis artikolon en virina revuo, kiun ŝi donis al mi dum la paŭzo. En tiu artikolo oni parolis pri Esperanto – kaj mi miregis, ke multaj homoj povas paroli la saman lingvon. Tiu artikolo tre interesis min, ĉar mi jam spertis vojaĝi en Francio, kie mi havis multe da komunikad-problemoj, ĉar oni ne volis aŭdi la anglan lingvon. Sekvis telefonvoko al universitato kaj rapida lernado de Esperanto, poste – vojaĝo al la kastelo Grezillon en Francio, por plia lernado. Mi pli kaj pli enamiĝis al nia kara lingvo, kaj post iom da tempo mi eĉ edziniĝis kun tre bona alilanda esperantisto. Li vojaĝis al Irano dum la revolucio trifoje antaŭ ol ni ambaŭ povis vojaĝi eksterlande. Pere de nia kara lingvo ni multe vojaĝis kaj konatiĝis kun multaj homoj, kaj eĉ kreis turisman agentejon. Mia edzo jam forpasis, kaj mi restas en Usono, kun mia familio. Bedaŭrinde, tre mankas al mi kontaktoj kun karaj samideanoj – mi similas al amantino, kiu restas tre fore de sia amato... Mi dankas al ESF pro ĉio, kion vi faras por la progresigo de nia kara lingvo!

donors_Frank Merla

Frank Merla, Germanio

Mi komencis lerni Esperanton pro scivolemo, ĉar mi volis scii, kiel funkcias inventita lingvo. Mi poste konstatis, ke Esperanto estas ne pli “inventita” ol la norma germana. Intertempe, fariĝas pli klare, ke homoj ne simple atendas, ke Esperanto venkos, sed ankaŭ esperas / fidas, ke aliaj homoj en aliaj landoj faros la samon: mi volas povi komuniki kun laŭeble multaj homoj, trans ĉiuj limoj. Lernu.net proponas bonegajn manierojn lerni Esperanton kaj rete komunikiĝi. Alia maniero retumi sen Facebook estas per.esocom.de.

donors_francisko_lorrain

Francisko Lorrain, Kanado

ESF estas, laŭ mi, la nuntempa Esperantista organizaĵo, kiu, tra siaj diversaj daŭraj, malamatoraj projektoj, plej konkrete kaj vigle kontribuas - jam de jaroj - al la disvastigo de Esperanto.s.

donors_fernando_maia_jr

Fernando Maia Jr., Brazilo

Mi donacas al ESF, ĉar mi konsentas kaj fidas je la realigata laboro. ESF tenas kaj subtenas kelkajn el la plej gravaj spacoj por Esperanto en la reto, ĉiam kun moderna rigardo kaj entuziasmigaj rezultoj.

donors_ferdinand_cesarano

Ferdinand Cesarano, Usono

Mi faris mian donacon al Lernu, ĉar ĝia babilejo donas al mi multege da plezuro. Mi ege ĝuas la perskriban interbabiladon - verdire, tiun komunikan manieron mi preferas eĉ en mia denaska lingvo, pro la klareco kaj la precizeco atingeblaj nur per skribado. Plue, estas tre kontentige helpi la lernantojn; mi tiel farante havas la senton, ke mi helpas pluvivigi nian lingvon.e life.

donors_Eustaquio Maia2_eta

Eustáquio Maia, Brazilo

Karaj amikoj! Estas kun granda fiereco kaj dankemo ke mi donas mian subtenon al ESF, ĉar mi kredas je la celo de Esperanto kaj mi sentas, ke ĝi havas bonegan estontecon antaŭ si.

donors_bruce_sherwood

Bruce Sherwood, Usono

Mi eklernis Esperanton en 1954, kaj ĝia kono malfermis multajn pordojn. Pere de Esperanto mi ekkonis aliajn kulturojn kaj aliajn homojn, kiujn mi ne estus koninta sen ĉi tiu utilega lingvo. Mi estas usonano kaj mi studis fizikon dum unu jaro en Padovo, Italio, kie multe helpis min juna paro, kiu parolis Esperanton hejme kaj poste havis du gefilojn parolantajn Esperanton denaske. Mi multe legis Esperantan literaturon originalan kaj tradukitan, kiu plivastigis mian propran kulturon. Dum vojaĝo mi ofte spertis intimajn konversaciojn en komuna lingvo, kiuj apenaŭ eblus en la angla. Esperanto estis grava bazo por lerni aliajn lingvojn, pro kio mi bone parolas itale kaj hispane (kaj profesie prelegis en Esperanto, la itala kaj la hispana), kaj legas bone la francan kaj iomete la rusan. Pro tiu bazo mi, fizikisto, eĉ estis dum kelkaj jaroj profesoro de lingvistiko. Mi kontribuis al ESF pro tio, ke mi deziras, ke aliaj homoj havu pli multajn eblojn lerni pri Esperanto kaj taksi, ĉu estus interese lerni la lingvon.

donors_B Lewis

Benny Lewis, Irlando

Lernado de Esperanto estis por mi nur amuza semajna projekto komence, sed mi ne sciis, ĝis kiu grado ĝi malfermus mian mondon al tiom da nekredeblaj homoj. Mi vere pasigis monatojn de mia vivo simple parolante en Esperanton dum kunvenoj! Lernu.net helpis al mi akiri la bazon necesan por konversacii kaj krei vivdaŭrajn amikecojn!

donors_alain_zugetta

Alain Zugetta, Francio

Esperanto estas mirinda ilo por komuniki kun homoj el la tuta mondo. Mi donacas al Lernu ĉar mi deziras subteni ĝin, kaj mi admiras la tutan skipon, kiu multe laboras por la sukceso de Lernu.net.

donors_139442

Matheus Chaud, Brazilo

Lernu.net estas la plej bona loko en la interreto por lerni Esperanton. Fakte, ĝi estas tiu loko, kie la plejparto de komencantoj eklernas Esperanton kaj poste fariĝas ĝiaj aktivaj uzantoj. Pro tio, Lernu.net estas ege grava retejo por la sukceso de Esperanto. Ĉu vi volas helpi disvastigi Esperanton tra la mondo? Subtenu ESF-on. Ĉu vi volas pli bonan mondon, kun pli da komprenemo, komunikado kaj kundivido inter la homoj?  Kontribuu al Lernu.net. Mi estas ege dankema por ĉio, kion tiu bonega retejo donis al mi. Gratulojn al la tuta teamo - mi scias, ke la estonteco estos bonega, dank' al la idealistoj, kiel vi!

donors_treffle_mercier

Trefflé Mercier, Kanado

Mi ne hezitas subteni ESF, ĉar por mi tiu fondaĵo estas la plej grava kaj efika por disvastigi kaj akceptigi Esperanton. Sufiĉas konsideri la diversajn aktivecojn, kiujn subtenas ESF, por kompreni ke la mono donita al tiu fondaĵo estas bonege uzata kaj donas konkretajn kaj utilajn fruktojn.

donors_russ_williams

Russ Williams, Usono, Polujo

ESF subvencias lernu.net, per kiu mi lernis Esperanton, per kiu mi ekkonis Anna, do... mi repagas tiun bonaĵon 🙂

donors_synnove_mynttinen

Synnöve Mynttinen, Finnlando

Ĉi jare mi festas mian 25-jariĝon en Esperantujo. Dum lastaj jaroj en ĉiuj Esperanto-renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis, mi sukcesis konatiĝi kun diversaĝaj bonaj esperantoparolantoj, kiuj tiam partoprenis sian unuan Esperanto-kongreson post kiam ili lernis Esperanton per lernu.net. Ĉiam mi admiras ilian bonegan prononcadon kaj grandan vort-trezoron. Bona ekzemplo estas la filmo de Rowland Goodbody en la filmejo de edukado.net. Lernu.net kaj edukado.net estas nuntempaj metodoj instrui Esperanton por milionoj da homoj ĉie en la mondo samtempe efike kaj altkvalite laŭ ĉies personaj kapabloj. Esperantujo ne havas ekonomiajn rimedojn por kio ajn. Tial ni devas uzi la monon por plej fruktodonaj metodoj plivastigi la lernadon de la lingvo kaj plialtigi la lingvonivelon de homoj, kiuj jam lernis ĝin. Tial mi de tempo al tempo donacas monon al ESF, kiu, laŭ mia kompreno, ĝis nun sukcesis subteni multajn valorajn aferojn en nia Esperanto-komunumo en scienca kaj praktika nivelo. Synnöve Mynttinen estas posedanto de KER-ekzameno je nivelo C1 pri Esperanto.

donors_richard knight

Richard Knight, Usono

Kiel 75-jara viro, mi havas disponeblan tempon, kaj mi preferas uzi ĝin saĝe. Do mi relernis Esperanton, kion mi originale komencis en 1963 per la libreto “Esperanto” de Cresswell kaj Hartley. Eĉ se mi ne fariĝis flua en ĝi kaj finfine formetis la libron sur la breton, tiu bela lingvo ĉiam estis proksima en mia memoro kaj preta reaperi kun eĉ plej eta puŝo. Tiam mi havis neniun por interparoli Esperante, kaj nun la tuta mondo estas malfermita al mi dank’al Lernu! Kiel mi povus ne montri mian dankemon per donaco, eĉ se eta. Dankon, Lernu kaj ESF, pro via granda projekto.

donors_nicoline_kinch

Nicoline Kinch, Svedio

Mi volis kontribui al ESF ĉar dank' al Esperanto mi havas pli belan nomon por mia invento. Mi donis al ĝi Esperantan nomon ”Kolormondo”. Ĝi funkcias tutmonde, estas simpla kaj bela, kaj ofte kreas eblon paroli pri Esperanto. Ankaŭ Kolormondo estas invento logika, komprenebla kaj bela, kiel Esperanto... Mi lernis Esperanton en Universitato de Stokholmo, kun Sonja Petrović-Lundberg kaj pere de Lernu!

donors_Maria Barcellos_eta

Maria Barcellos, Brazilo

Mi jare donacas al  ESF, ĉar por mi ĝi estas la plej grava kaj efika por disvastigi Esperanton. Kiam mi parolas pri Esperanto al iu ajn, mi ankaŭ sciigas ilin pri Lernu.net.

donors_luis_ladeira

Luís Ladeira, Portugalio

Mi apogas ESF-on pro tio, ke ĝi estas grava apoganto de gravaj Esperanto-institucioj, scienclaboroj kaj eventoj. De 2002, kiam mi esperantistiĝis, mi ĉiam alkutimiĝis trovi ESF-on en seriozaj kaj progresemaj Esperanto-aktivaĵoj. Ni apogu ESF-on!

donors_Charles Mays_eta

Charles Mays, Usuono

En mia opinio, Esperantic Studies Foundation uzas siajn limigitajn rimedojn saĝe kaj kun granda efikeco. Lernu.net estas bona ekzemplo. La vizio kiu rezultis en la kreo de tiu interesa kaj praktika retpaĝaro ilustras kial mi donacas al ESF. Sur pli persona noto, mia unua Esperanto-kontakto estis Cathy Schulze, kiu kune kun sia edzo, Bill, saĝe provizis financadon, kiu numtempe multe helpas subteni ESF-on. Cathy kaj Bill vidis la valoron apogi ESF kaj mi ne povas imagi organizon kie miaj donacoj estos pli bone uzitaj.

Katharina Fust, Germanio

Dum duonjaro mi povas lerni Esperanton dank’ al lernu!, per la kurso “Ana Pana” sub la gvido de sperta kaj aminda instruisto, kaj mi starigis plurajn retpoŝtajn kontaktojn kun homoj el diversaj landoj. Pro tio mi trovas logika subteni ESF-on / lernu! laŭ miaj financaj rimedoj.

 

Calogero Montalbano, Italio

Donaci ion al lernu! estas ĝuste ĉar tiu retejo permesis al mi lerni Esperanton, kaj lerni Esperanton estas unu el la plej bonaj aferoj, kiujn mi faris en mia vivo.

Comments are closed