Donacu rete!

SF ne ricevas monon de iu registaro. Ni dependas de la malavaraj donacoj de homoj kiel vi, kiuj pasie deziras pli egalecan kaj pli bonan komunikadon inter la popoloj de la mondo. Faru la donacon de cent usonaj dolaroj (aŭ ekvivalento) al ESF, kaj via nomo aperos sur nia Muro de Donacantoj!

One time

Subtenu ESF per unuopa donaco!
Vi povas fari ankaŭ unuopan donacon al ESF ĝenerale por subteni la nunajn kaj estontajn projektoj, aŭ vi povas direkti vian subtenon al iu specifa programo, kiu plej interesas vin (pli da informoj pri tiuj programoj estas ĉi-sube). La subaj ligiloj estas por la donacoj per PayPal (per kreditkarto aŭ via PayPal-konto).


ESF-Programoj Pag-opcioj (PayPal / kredktkartoj)
1. Educational initiatives (such as Lernu.net & Edukado.net).
2. Research Initiatives (such as Tekstaro.com)
3. Language policy and planning (such as Nitobe Symposia).
4. ESF general support.

Montthly donations

Fariĝu monata kontribuanto! (PayPal / kredktkartoj)
Per la monata donacado al ESF vi ne nur subtenas la gravajn ESF-iniciatojn, sed ankaŭ helpas pli bone plani financadon de estontaj projektoj.


Leadership

Subtenu ESF per patron-nivela donaco! (PayPal / kredktkartoj)
Via patron-nivela donaco ($1000) faros eĉ pli da diferenco en nia strebo progresigi la komprenadon kaj praktikadon de lingva justeco en multkultura mondo.

 

AMU Poznanon (PayPal / kredktkartoj)




Edukado

La ESF-iniciatoj rilate edukadon inkluzivas novecajn instruajn ret-mediojn por Esperanto-lernantoj kaj instruistoj, projektojn pri tutmonda kaj interkultura edukado kaj altkvalitajn instrumaterialojn. Ni ankaŭ subtenas la Nord-Amerikan Someran Kursaron (NASK), la plej long-daŭran universitat-nivelan Esperanto-kursaron en la mondo. Klaku ĉi tie por lerni pli pri la projektoj kiujn ni subtenis kaj ankaŭ pri la nunaj projektoj.

Esplorado

La ĉefa fokuso por ESF ekde ĝia komenco estis subvencii originalajn esplorojn pri la demandoj kiel lingva egaleco, interlingva komunikado kaj historio kaj socilingvistiko de Esperanto. Ni subtenis la kreadon de valoregaj iloj por esploristoj en tiuj ĉi kampoj, inkluzive de datumbazoj (korpusoj) de skribita kaj parola Esperanto, serion de esplorbibliografioj kaj esplorbibliotekoj en Eŭropo kaj Nord-Ameriko. Klaku ĉi tie por vidi la liston de la pasintaj kaj nunaj esplor-projektoj subvenciataj de ESF. Por pli da informoj pri interlingvistiko bv. klaki ĉi tie (angle).

Lingvoplanado kaj lingvopolitiko

Aldone al la esploraj taskoj, ESF laboras por altigi la nivelon de la publika kaj politika debato pri egalecaj kaj efikaj solvoj de lingvoproblemoj. Per konferencoj, publikaĵoj kaj sociaj retoj, ni strebas kunigi vastan aron de akademianoj, altfunkciuloj, registaraj funkciuloj, ĵurnalistoj kaj aktivuloj por krei komunan bazon por lingvopolitiko kaj lingvoplanaj demandoj. Nia daŭra subteno de la Nitobe-Procezo estas unu el la plej gravaj iloj por stimuli dialogon inter ĉi tiuj diversaj koncernaj grupoj.

Comments are closed