Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo

Projekt-kunordiganto: Lusi Harmon

ESF-investo: ĉ. 123 mil USD

ESF subtenis la kreadon de ampleksa 15-leciona videokurso de Esperanto: Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo, bazita sur originala verko. En la kreado de la kurso partoprenis internacia skipo de aktoroj, sub la gvidado de profisia dokument-filma reĝisoro kaj en konsultado kun kelkaj elstaraj Esperanto-instruistoj. La eduka subvencio de ESF ebligis kompletigon kaj komercigon de la unuaj 12 lecionoj, kun ampleksa aro da ekzercoj. ESF-estrarano Grant Goodall kreis ankaŭ la metiejon por instruistoj kiuj volus uzi tiun ĉi kurson. Ĉi-sube troviĝas detala priskribo de la kurso.

Esperanto - Pasporto al la Tuta Mondo

Ideo: Edwin Grobe; aŭtoro: doktoro Paul Gubbins

Ĝenerale

Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo estas Esperanto-videokurso, kiu konsistas el 15 30-minutaj lecionoj celita al individua aŭ grupa studo, plus 16-a leciono kun resumo, historio kaj originala muziko. Pedagogie bazita distra rakonto plifaciligas Esperanto-lernadon kaj faras ĝin pli interesa. Ĉiu leciono estas plene en Esperanto kaj konsistas el tri partoj: enkonduko, la rakonto kaj resumo de la lernita materialo.

Noto: ĉi tiu kurso estis originale produktita en videokaseda formato, kun ok kasedoj kaj printita teksto kaj ekzercoj. Nun haveblas la DVD-versio sur kvar diskoj (kvar lecionoj sur ĉiu disko) plus du KD-j – unu kun tekstoj de lecionoj kaj alia kun la ekzercoj (ambaŭ pdf-formate). La DVD-a kaj videokaseda versioj de la kurso haveblas per la retbutiko de Esperanto-USA (vd. detalojn sube).

En ĉiu leciono instruisto faras enkondukon kun superrigardo de la antaŭa leciono kaj skizo de la gramatikaj eroj de la venonta leciono. En la videokasedoj la enkonduko estas plene en Esperanto, sed en la DVD-a formato eblas elekti subtitolojn en kelkaj lingvoj: Esperanto mem, la angla, hispana, franca, portugala, hispana, germana kaj japana. Subtitoloj por aliaj lingvoj estas ankaŭ aldonotaj.

La rakonto ĉiam pligrandigas la intereson pri la herooj kaj la rakonto pro pluraj intrig-turniĝoj tra la 15 lecionoj. Dank’al televideca disvolviĝo de la situacio kaj iom-post-ioma konatiĝo kun la herooj, la spektantoj kun intereso sekvas la aventurojn de la familio Bonvolo kaj ties amikoj kaj konatoj.

Por emfazi novan materialon kaj ekzerci pri ĝi la lernantojn, la instruisto komence kaj fine de ĉiu leciono detale traktas la ĉefajn gramatikajn demandojn prezentitaj en la rakonto tiel preparante la lernantojn por la skribaj ekzercoj de la kurso. La skribaj ekzercoj faritaj de Stephan MacGill kompletigas la lecionojn kaj provizas la lernantojn per legaĵo kaj skribaj ekzercoj esencaj al lingvolernado.

Celoj

Pasporto estas speciale dezajnita por doni bonan bazon de Esperanto al komencantoj kaj gvidi ilin tra la ĉefaj fazoj de Esperanto-lernado.

  • Vortoj, frazoj kaj gramatiko estas enkondukitaj nature per dialogoj. Fine de 15 lecionoj estas atendate ke la lernanto estu kapabla:
  • komforte kaj korekte konversacii pri vasta gamo de ĉiutagaj situacioj
  • kompreni parolan Esperanton en pluraj kuntekstoj kaj de parolantoj kun moderaj akĉentoj
  • rekoni la ĉefajn ecojn de Esperanto-gramatiko kaj apliki ilin en parola kaj skriba komunikado
  • rekoni kaj kompreni la aspektojn de Esperanto-kulturo
  • Disflori en Esperantujo, partoprenante profitdone kaj plezure Esperanto-kursojn kaj renkontiĝojn je loka, regiona, nacia kaj internacia nivelo.

Vidu sube la unuaj epizodoj (por pli iru al Youtube).

Comments are closed