October 06, 2009 – The Esperantic Studies Foundation (ESF) is pleased to announce the appointments of Mr. Derek Roff (University of New Mexico) and Dr. Geoffrey Greatrex (University of Ottawa) to its Board of Directors.
Dr. Humphrey Tonkin, President of ESF, welcomed the new appointments: “The addition of Geoffrey and Derek will bring to the board some much-needed expertise in a number of fields, particularly knowledge of the Esperanto movement: Derek has been active in US Esperanto organizations and Geoffrey in organizations in Europe, particularly Britain. Derek also brings knowledge of information technology and the teaching of languages. The academic qualifications of board members include education, literature, and linguistics; as a historian, Geoffrey will bring a different and important perspective on our work as funders of research.”
About Derek Roff:
Derek Roff is in charge of technology and pedagogy at the University of New Mexico's Language Learning Center. He works with professors and instructors in their research, and in developing and delivering technology-related educational materials to enhance the students' learning experience. He is a former Board member, and active participant in the Computer-Assisted Language Instruction Consortium (CALICO).
Current projects of interest include developing a DVD for Sign Language interpreter training, and promoting understanding, education, and greater awareness of sustainability and natural building.
About Geoffrey Greatrex:
Geoffrey Greatrex is Associate Professor in the Department of Classics and Religious Studies at the University of Ottawa, Canada, where he has taught since 2001. Having obtained his M.A. and D. Phil. from Oxford University, he has worked, since 1994, at the Open University (England), the University of Wales (Cardiff) and Dalhousie University (Halifax, Nova Scotia). He is a member of several journal editorial boards, such as Millennium and Byzantinische Zeitschrift, as well has having served as president of the British and Canadian Esperanto associations.
For more information about the contents of this news release, contact ESF by email at .
ESF Nomumas Novajn Direktorojn
La 6-an de octobro, 2009 – Esperantic Studies Foundation (ESF) gxojas anonci la nomumon de S-ro Derek Roff (Universitato de Nov-Meksiko) kaj D-ro Geoffrey Greatrex (Universitato de Otavo) al sia Estraro.
D-ro Humphrey Tonkin, Prezidanto de ESF, bonvenigis la novajn nomumitojn: “La aldono de Geoffrey kaj Derek alportos al la estraro tre bezonatan sperton en pluraj kampoj, aparte rilate konon de la Esperanto-movado: Derek aktivis en usonaj Esperantaj organizoj kaj Geoffrey en organizoj en Euxropo, aparte en Britio. Derek alportas ankaux scion pri informadiko kaj pri lingvoinstruado. La akademiaj kvalifikoj de estraranoj inkluzivas instruadon, literaturon kaj lingvistikon; kiel historiisto, Geoffrey alportos malsaman kaj gravan perspektivon al nia laboro kiel financantoj de esplorado.”
Pri Derek Roff:
Derek Roff mastrumas teknologion kaj pedagogion en la Lingvo-Lerna Centro de la Universitato de Nov-Meksiko. Li laboras kun profesoroj kaj instruistoj en ilia esplorado kaj en la disvolvado kaj havebligo de teknologi-rilataj edukmaterialoj por plibonigi la lernosperton de studentoj. Li estas eksa estrarano kaj aktiva partoprenanto en la Komputil-Bazita Lingvoinstrua Konsorcio.
Liaj nuntempaj interesoj inkluzivas projekton krei DVD-on por trejnado de gestlingvaj interpretistoj, kaj antauxenigadon de komprenado, edukado kaj pli vasta konscio pri dauxripovo kaj naturaj konstrumetodoj.
Pri Geoffrey Greatrex:
Geoffrey Greatrex estas profesoro en la fako de klasikaj kaj religiaj studoj en la universitato de Otavo, Kanado, kie li instruas ekde 2001. Ricevinte diplomojn de magistro pri artoj kaj doktoro pri filozofio de la universitato de Oksfordo, en Britio, li laboris, ekde 1994, en la “Malferma Universitato” (Anglio), la Universitato de Kimrio (Kardifo) kaj la Universitato Dalhousie (Halifakso, Nov-Skotio). Li membras en pluraj redakciaj estraroj, kiel ekzemple Millennium kaj Byzantinische Zeitschrift, kaj li ankaux servis kiel prezidanto kaj de la Brita kaj de la Kanada Esperanto-asocioj.
Por pli da informoj pri la temoj de ĉi tiu gazetara komuniko, bv. kontakti ESF retpoŝte ĉe .
2009-10-06 17:14:53
Copyright © 2008 - 2010 ESF. All Rights Reserved. | Home • Presversio • Site Map • Search