Dear Friend:
Last year marked the 40th anniversary of the Esperantic Studies Foundation (ESF). We can look back with pride at all the support we have been able to provide to Esperanto and interlinguistics-related research and educational initiatives over the years.
In addition to our ongoing support for the North American Summer Courses in Esperanto (aka “NASK”), we have been instrumental in creating the world’s most popular website for learning Esperanto, lernu.net, and the support site for Esperanto teachers, edukado.net. We have made Esperanto a player in the debate over language policy at the national and international level through our series of Nitobe Symposia and our support for key programs at leading universities around the world has enhanced the reputation of Esperanto and interlinguistics in scholarly circles.
The coming year presents some major opportunities for ESF as well as the Esperanto movement. We are especially looking forward to the imminent release of Esperanto-aktuale, a program that we have been funding for the past few years. Esperanto-aktuale is a new website that will serve as a one-stop multilingual and multimedia portal for all kinds of information about Esperanto. We also wish to continue our mission to support valuable interlinguistic and Esperanto-related research initiatives.
We are hoping that our constituents, those of you who may be likeminded supporters of such worthy endeavors, will also be able to help us fulfill this mission. Please click on the following link or paste it into the address bar of your web browser to learn how you can work directly with ESF to support Esperanto initiatives and the promotion of international linguistic understanding: http://esperantic.org/en/donations/campaign .
SUBTENE AL ESPERANTO KAJ LA ANTAŬENIGO DE INTERNACIA LINGVA INTERKOMPRENO
Kara Amiko:
La pasinta jaro estis la 40-a datreveno de Esperantic Studies Foundation (ESF). Ni povas fiere retrorigardi la subtenon kiun ni povis donadi al Esperanto kaj la interlingvistik-rilata esplorado kaj klerigaj iniciatoj tra la jaroj.
Aldone al nia daŭra subteno de la Nord-Amerika Somera Esperanto-Kursaro (“NASK”), ni ludis gravan rolon en la kreado de la plej populara retejo en la mondo por Esperanto-lernado, lernu.net, kaj de la subten-retejo por Esperanto-instruistoj, edukado.net. Ni faris Esperanton ludanto en la debato pri lingvopolitiko je nacia kaj internacia nivelo per nia serio de Nitobe-simpozioj, kaj nia subteno de gravaj programoj en unuarangaj universitatoj ĉirkaŭ la mondo plibonigis la reputacion de Esperanto kaj interlingvistiko en akademiaj rondoj.
La venonta jaro prezentas gravajn eblojn por ESF kaj por la Esperanto-movado. Ni aparte antaŭĝuas la baldaŭan lanĉon de Esperanto-aktuale - programon kiun ni financas jam de kelkaj jaroj. Esperanto-aktuale estas nova retejo kiu celas esti ĉion-inkluziva multlingva portalo por ĉiaj informoj pri Esperanto. Ni ankaŭ deziras daŭrigi nian mision subteni valorajn interlingvistikajn kaj Esperanto-rilatajn esplor-iniciatojn.
Ni esperas ke niaj samideanoj, tiuj el vi kiuj eble estas simil-pensaj subtenantoj de tiaj indaj streboj, ankaŭ povos helpi nin plenumi nian mision. Bonvolu klaki la sekvan ligilon (aŭ meti ĝin en la adres-linion de via retumilo) por ekscii kiel vi povas kunlabori rekte kun ESF por subteni Esperantajn iniciatojn kaj la antaŭenigon de internacia lingva interkompreno: http://esperantic.org/eo/donacoj/kampanjo .
2009-12-09 23:54:27
Copyright © 2008 - 2010 ESF. All Rights Reserved. | Home • Presversio • Site Map • Search