Bridging Languages, Building Understanding

Newsroom

Reveni al la listo

Partoprenu en la seminario pri la Literaturo de Esperanto: NOVA! La programo jam haveblas

Aliĝu la Seminario pri la Literaturo de Esperanto nun!

Kie: University of Louisville, Louisville, Kentucky (Usono).

Kiam: sabato-dimanĉo, 26-27a de februaro 2011

Temoj: Verkado en Esperanto, Esperanto-literaturo kaj historio.

Sub gvido de:

  • Ulrich Becker, poeto kaj eldonisto
  • Duncan Charters, lingvisto
  • Humphrey Tonkin, kritikisto
  • Tim Westover, novelisto

Tempogamo:  La seminario komenciĝos matene la 26-an de februaro kaj finiĝos tagmeze la 27-an de februaro.  Ĝi parte koincidos kun la 39-a Konferenco pri Literaturo kaj Kulturo depost la Jaro 1900, organizita de la Universitato (http://www.thelouisvilleconference.com), kaj al kiu oni rajtas aliĝi kiel vizitanto kontraŭ $10 tage. Speciala sesio "Esperanto-aŭtoroj legas el siaj verkoj" estos inkluzivita en tiun ĉi konferencon.

Loko: Salonoj de la Universitato

Vendredo, 1:30 - Humanities 121 (Louisville Conference Session E-11)

Sabato, 10:15 - Humanities 208 (Session G-8) | 1:00 - Ekstrom Library W210

Dimanĉo, 9:00 - Humanities 300

Parkejo: The Speed Art Museum garage, apud la Ekstrom Library kaj Bingham Humanities Building, UofL main (Belknap) campus.

Lingvoj: La lingvoj de la seminario estos Esperanto kaj la angla.

Tranoktado: Pri hoteloj vidu la
retpaĝaron de la konferenco. Vi povas alveni vendredon, la 25-an de februaro, kaj foriri la dimanĉon, la 27-an de februaro. 

Aliĝo: $35 ($15 por studentoj); inkluzivas tagmanĝon sabate. Vi povas pagi la aliĝkotizon sur la retpaĝo de Esperantic Studies Foundation, sekcio "Donacu Rete": klaku la Paypal-butonon por "Esploraj Iniciatoj" (plej sube sur la paĝo). Bonvolu anonci al la organizantoj vian deziron partopreni:



PROGRAMO (bv. atenti la ŝanĝojn!)

Sabato, 26an de februaro.

Louisville-konferenco, sesio G-8: "Esperanto-aŭtoroj legas el siaj verkoj"(sponsorita de Esperantic Studies Foundation, organizita de Bonnie Fonseca-Greber, Departemento pri modernaj kaj klasikaj lingvoj,  University of Louisville).  10:15 – 11:45 atm

Loko: Konstruaĵo de Homaraj Sciencoj (Humanities Building), University of Louisville, ĉambro 208

Gvidanto:  Duncan Charters, Principia College.

Legantoj: Tim Westover, Georgia Gwinnett College, Departemento de Scienco kaj Teknologio; Ulrich Becker, eldonisto, Novjorko, kaj verkisto.
 

  • Tim Westover estas aŭtoro de fikcio, kies aklamita novelaro, Marvirinstrato, aperis en 2009. 
  • Ulrich Becker estas eldonisto (Mondial Books, Beletra Almanako). Liaj "Novjorkaj Poemoj" Ĉiuj dioj estas for estis eldonitaj en 2004.

Tagmanĝa paŭzo 12:00 – 1:00 ptm
 

  • Seminario pri Literaturo de Esperanto, sesio 1.  1:00 – 2:50 ptm
  • Seminario pri Literaturo de Esperanto, sesio 2.  3:105:00 ptm

Loko: Ekstrom Library, Ĉambro W210

La kvar sesioj de la seminario (26-27a de februaro) estos gvidataj de Tim Westover, Ulrich Becker, Duncan Charters kaj Humphrey Tonkin. Ĉiuj kvar membroj de la teamo partoprenos en ĉiuj kvar sesioj kaj servos kiel gvidanto de unu el la sesioj.

Inter la temoj kovrotaj estos verkado de poezio en Esperanto, verkado de fikcio en Esperanto, la historio de Esperanto-literaturo, literatura kritiko kaj analizo en Esperanto, kaj tradukado de Esperanto kaj en Esperanton.
 

  • Duncan Charters estas Profesoro kaj Gvidanto de fremdaj lingvoj kaj kulturoj en Principia College, Elsah, Illinois, kaj Vic-Prezidanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.
  • Humphrey Tonkin estas Emerita prezidanto kaj profesoro de homaraj sciencoj en University of Hartford kaj la membro de la Akademio de Esperanto.

Vespermanĝo proprakoste

Dimanĉo, 27an de februaro
 

  • Seminario pri Literaturo de Esperanto, sesio  3.  9:00 – 10:45 atm
  • Seminario pri Literaturo de Esperanto, sesio  4.  11:00 atm – 12:45 ptm
  • La ferma sesio. 12:45 – 1:00 PM

Loko: Bingham Humanities Building, Room 300

 



2011-01-05 19:13:05

Copyright © 2008 - 2013 ESF. All Rights Reserved. | HomePresversioSite MapSearch