2011: Arkivo

La Universala Lingvo: nun havebla DVD-e!

La nova dokument-filmo pri la historio de Esperanto farita de usona Oskar-nomumita reĝisoro Sam Green estas disponebla sur DVD

La Universala Lingvo, produktita kun financa subteno de Esperantic Studies Foundation, prezentas la tumultan historion kaj humanismajn idealojn malantaŭ Esperanto. Uzante la historiajn registraĵojn kaj intervjuojn kun nuntempaj Esperanto-parolantoj, la filmo montras pasion, aktualecon kaj humuron en la homoj, eventoj kaj ideoj, kiuj vivtenis la movadon tra la plej mallumaj periodoj de la lasta jarcento.

Tiu ĉi filmo estas unu el la kronikoj de Sam Green pri utopia pensado kaj praktikoj. Tiu projekto demandas la simplajn demandojn pri tio, kiel idealoj kaj idealismo povas instigi (aŭ ne instigi) historian ŝanĝiĝon. Aldone al bazaj informoj pri la historio de Esperanto, tiu ĉi rekta kaj fascina dokumentfilmo servas kiel perfekta diskutobjekto, interalie, pri la kuntekstoj de politika agado, sociaj movadoj, lingvaj studoj, eŭropa historio, espero kaj malespero en la hodiaŭa kultura klimato.

La filmo desegnas linion ekde la naskiĝo de la lingvo en la Rusa Imperio, tra la optimismo de la fruaj 1900-aj jaroj, du mond-militoj, la ideologia divido de la Malvarma Milito, kaj la komenco de la tutmondiĝo, kaj ĝi metas Esperanton en pli larĝa kunteksto de sociaj kaj politikaj luktoj. Kiel rezulto aperas portreto de kompleksa utopia projekto, sufiĉe rezista por elteni malfacilaĵojn, sed tamen ankoraŭ grandparte marĝena kaj ignorata.

Sam Green estas dokumentfilma reĝisoro el San-Francisko. Lia filmo The Weather Underground  estis nomumita por Oskar-premio en 2004. Ĝi estis montrata en la usona publika televido kaj estis inkluzivita en la ekspozicio Whitney Biennial. La plej lastatempa dokumentfilmo de Sam Green –Utopia in Four Movements (Utopio en Kvar Movimentoj) – premieris dum la film-festivalo Sundance en 2010 kaj estas vaste montrata. Liaj aliaj filmoj inkluzivas Utopia Part 3: the World’s Largest Shopping Mall, lot 63, grave c, The Rainbow Man/John 3:16, N-Judah 5:30, kaj Pie Fight ’69. S-ro Green ricevis magistran diplomon de la Universitato de Kalifornio, Berklio, kie li studis dokument-filmadon kun konata reĝisoro Marlon Riggs. Sam Green ricevis subvenciojn de la organizo Creative Capital, fondaĵoj Rockefeller kaj Guggenheim, kaj ankaŭ de usona fondaĵo National Endowment for the Arts. Li ankaŭ havas sian ekspozicion en laExploratorium-muzeo de San-Francisko.

La Universala Lingvo estas nun aĉetebla per la interreto ĉehttp://esperantodocumentary.com/en/store. Se vi aŭ via organizo volus aldoni tiun ĉi filmon al via kolekto aŭ se vi volus organizi publikan montradon de ĝi, bv. kontakti Sam Green retpoŝte Samgreenfilm@gmail.com aŭ telefone 1-415-345-7716.

2011-12-29 00:38:13

 

Eventoplena jaro por ESF

Kara subtenanto,

La lasta jaro estis eventoplena, ne nur por ESF! Plej diversaj evoluoj tra la mondo signalis, ke nova generacio de homoj ne pretas resti en la senelirejoj konstruitaj en la lastaj jardekoj. Tiu generacio ankoraŭ ne plene difinis siajn celojn nek siajn rimedojn. Ni povas jam memfide diri, tamen, ke lingvo neŭtrale homa perfekte enkadriĝas en tiuj streboj al pli justa kaj harmonia tutmonda socio.

Kiel vi scias, ESF laboras, per siaj modestaj rimedoj, por pliklarigi kaj pliproksimigi tiun vizion de diverseco, justeco, kaj interkompreniĝo. Tre malmultaj asocioj kaj fondaĵoj aktivas tutmonde pri lingvaj temoj. Verdire ankaŭ ni estas surprizitaj, kiom da intereso kaj subteno rikoltis niaj diversaj iniciatoj en la lastaj jaroj. Ĉi-jare Lernu.net trapasis la sojlon de 100.000 registritaj uzantoj; Edukado.net – nun festanta sian dekjariĝon – reatingis la nivelon de du mil kunlaborantoj; kaj la dokumenta filmo The Universal Language, realigita, interalie, per subvencio (kaj konsiloj) de ESF, ekturneis en kinofestivaloj tra la mondo. Ni estas fieraj, ke per tiaj projektoj – elektitaj el multaj – ni sukcesas pozitive influi la publikan bildon pri Esperanto, kaj ĝian lernadon kaj uzadon, ne nur en Norda Ameriko, sed ankaŭ en dekoj kaj dekoj da landoj tutmonde.

Sed ni ne estas kontentaj. Ni vidas en lernu! kaj la aliaj retaj projektoj la embrion de novspeca esperantlingva komunumo, pli oportuna kaj multflanka ol la ĝisnunaj retejoj. Tra la unuaj naŭ monatoj de 2011, ni kunlaboris kun la aktivuloj de E@I por ellabori planon por tia komunumo. Nun komenciĝis la preparoj. Restas ankoraŭ plena jaro de ŝvita teama laboro, sed ni fidas ke tio malfermos novajn perspektivojn por la laboro de ESF tutmonde, kaj por la progresigo de la Esperantista idearo.

Restu kun ni! Via subteno estas ege grava por nia laboro. Se vi povas, konsideru la eblecon fari monatan kontribuon al la kaso de ESF (https://esperantic.org/eo/donacoj/rete). Aŭ faru unufoja(j)n kontribuo(j)n al la kampanjo de E@I, “100.000 eŭroj por ESF” (http://kampanjo.ikso.net/). Diskonigu nian laboron inter viaj amikoj. Aliĝu al la retaj projektoj kaj utiligu ilin por viaj celoj. Ju pli ni agas kune, des pli nia agado pezos en la evoluo de la monda socio.

Ni deziras al vi ĉiuj pacan, feliĉan, esperplenan jaron 2012!

Bondezire,

Mark Fettes,
vic-prezidanto,
ESF

2011-12-19 00:30:33

 

Normand Fleury nomumita al la ESF-Konsilantaro

Esperantic Studies Foundation (ESF) anoncis la nomumon de Normand Fleury al sia Konsilantaro. Liaj tridek jaroj da sperto pri organizado kaj mastrumado de Esperanto-eventoj kaj aktivaĵoj tre riĉigos la “homan kapitalon” kaj la ekspertizon de la Fondaĵo.

Normand Fleury lernis Esperanton en 1979. Kunfondinto de la Esperanto-Societo Kebekia (1982) kaj membro de ĝia estraro, li ankaŭ estis aktiva en la Kanada Esperanto-Asocio (interlie, mastrumante ĝian libroservon ekde 1984). Krome, li estis prezidanto de la LKK por la IJK de TEJO en 1992, ĉeforganizanto de la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en 2008 en Montrealo, kaj ankaŭ kreinto kaj gvidanto de pluraj regionaj renkontiĝoj. Normand diplomiĝis pri hortikulturo kaj pejzaĝplanado kaj laboras kiel teknikisto pri verdigo kaj parkoj por la urbo Montrealo.

La nomumo de Normando estas jam la dua nomumo al la Konsilantaro ĉi-jare. Ĝi estas parto de strebo alporti al ESFdiverskampajn spertulojn, kiuj dividos siajn sciojn kaj povos konsili pri la grandigo de Lernu.net (tio inkluzivos, interalie, faciligon de aĉetoj, vendoj, abonoj, eventoj kaj donacoj) kaj ŝanĝon de la formato de NASK (Nord-Amerika Somera Esperanto-Kursaro), kiu faros ĝin alirebla al kiom eble plej vasta gamo de studentoj el Nord-Ameriko kaj tutmonde.

Pli da informoj pri grandigo de Lernu:

https://esperantic.org/eo/komunikado/novaĵoj?n=57

Vidu ankaŭ la komunan Lernu – E@I kampanjon “100 000 EUR por ESF”: http://kampanjo.ikso.net/

2011-10-24 20:00:28

 

100 000 EUR por ESF!

Por festi la registriĝon de la 100.000-a uzanto de lernu.net, la lernu!-teamo kunlabore kun E@I lanĉis donac-kampanjon por subteni Esperantic Studies Foundation (ESF). La celo estas kolekti 100.000 eŭrojn por ESF antaŭ la 15a de decembro 2012.

“Sen ESF Esperantujo ofertus malpli da servoj al esperantistoj kaj al tiuj, kiuj volas lerni Esperanton.” Tiel klarigas la lernu!/E@I-teamo sian deziron helpi al ESF daŭrigi sian bonan laboron en la artikolo “Kio estas ESF, kaj kial ĝi subtenindas?”, kiu aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto. “Tio estas tre ambicia tasko”, agnoskas la teamo, “sed ĝi povas esti realigita, se multaj Esperantistoj subtenos tiun iniciaton”. Speciale por tiu ĉi kampanjo la teamo funkciigis retpaĝonhttp://kampanjo.ikso.net.

Fondita en 1968, ESF fariĝis unu el la plej grandaj investantoj en la modernan Esperanto-komunumon, kaj eĉ se relative malmultaj aŭdis pri la fondaĵo mem, esperantistoj ĉie en la mondo povas ĝui la fruktojn de ĝia laboro. Multaj grandaj kaj konataj projektoj ricevis financan helpon de ESF, inkluzive retpaĝojn por antaŭenigi studadon de Esperanto (lernu.net kaj edukado.net), programojn pri instruado de Esperanto en lernejoj (‘Springboard to Languages’ [‘Lingvosaltilo’] en Britio) kaj trejnado de Esperanto-instruistoj (Renato Corsetti ricevis stipendion por trejni instruistojn en Afriko). La instru-filmo ‘Esperanto – Pasporto al la Tuta Mondo’ kaj la inform-filmo ‘Esperanto estas…’ kreiĝis danke al ESF-subvencio. La fondaĵo helpis eĉ al ne-esperantistoj: ekzemple, la reĝisoro Sam Green ricevis subtenon por sia dokument-filmo pri Esperanto. Pluraj helpiloj por tiuj kiuj jam parolas Esperanton estis kreitaj danke al ESF-subvencioj, inkluzive la retan korpuson tekstaro.com, per kiu oni povas trovi la historian uzon de iu vorto. ESF ankaŭ apogis konservadon de Esperanto-historio, interalie, per financado de la plurjara laboro de UEA por konservi la enhavon de la Biblioteko Hodler. Tiuj estas nur kelkaj el la amaso de projektoj kiujn ESF subtenis dum ĝia pli ol 40-jara ekzisto.

La teamo de lernu.net decidis lanĉi la donackampanjon por ESF pro la grava rolo de ESF en la kreo kaj subteno de lernu.net. “Danke al la apogo de ESF,lernu.net kreskis al komunumo de pli ol 103.000 uzantoj, kaj ekzistas en 37 lingvoj”, klarigas la teamo.Kvankam la moderna Esperanto-movado estas grandparte centrita en Eŭropo, lernu havas multajn milojn da uzantoj ekster Eŭropo: pli ol 2600 en Afriko, pli ol 3000 en Oceanio, pli ol 11.500 en Azio, kaj pli ol 35.000 en Ameriko. Preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo estas reprezentitaj en la lernu!-uzantaro. Estas lernu!-uzantoj en Birmo, Afganujo kaj Reunio; estas lernu!-uzantoj en Turkmenujo, en la Palestinaj Teritorioj kaj en Bocvano. Multaj el tiuj lernantoj ne havas instruistojn pri Esperanto, sed pere de Interreto, lernu! portas senpagajn Esperanto-kursojn al iliaj hejmoj.

Multaj konataj esperantistoj jam esprimis sian subtenon al la donackampanjo. Mark Fettes, vic-prezidanto de ESF kaj iama estrarano de UEA, rimarkis: “Kun la reta epoko, nia mondo malkreskis, kaj multege kreskis la eblecoj rapide komuniki, decidi kaj agi. Iom post iom nia tuta movado devos adaptiĝi al tio, sed ESF jam montras la vojon, subtenante promesplenajn iniciatojn sur la kampoj de edukado, scienco kaj teknologio. Se vi donacos al ESF, vi povos esti certa, ke via mono uziĝos por konkretaj projektoj, bone mastrumataj, kiuj altigos la prestiĝon, videblecon, kaj uzindecon de Esperanto en epoko de tutmondiĝo.”

Legu artikolon pri la kampanjo kaj pri ESF ĉi tie: http://blogo.ikso.net/2011/09/kio-estas-esf-kaj-kial-gi-subtenindas/.

La retpaĝo de la kampanjo “100.000 eŭroj por ESF!”:http://kampanjo.ikso.net

Pri la planoj de ESF plivastigi lernu.net:https://esperantic.org/eo/komunikado/novajxoj?n=57

2011-10-03 16:48:17

 

Lee Miller nomumita al ESF-konsilantaro

Demonstrante sian dediĉon al daǔra disvolvado de NASK – Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto – la estraro deESF (Esperantic Studies Foundation) nomumis Lee Miller al sia Konsilantaro. Sperta instruisto kaj administranto de NASK, Lee estis motoro de la lastaj ŝanĝoj en la programo, kiuj igis la kursaron alirebla al kiom eble plej vasta gamo de studentoj el Nord-Ameriko kaj tutmonde.

Loĝanto de Columbia, Missouri, Lee Miller parolas Esperanton ekde kiam li estis 16-jaraĝa. Li diplomiĝis de Drury College (B.S.) kaj University of Missouri-Columbia (M.S.), kaj posedas C1-nivelan atestilon pri Esperanto de la Komuna Eŭropa Referenckadro. Flua ankaŭ en usona signo-lingvo (ASL), li laboras plentempe kiel ASL-interpretisto, post sia kariero en la usona Ministerio pri Veteranaj Aferoj.

La unuan fojon Lee partoprenis NASK en 2000 kiel progresinta studento, kie li ankaŭ iniciatis la tradicion de la tagĵurnalo “NASKa Fasko”. En 2003 oni petis lin instrui, kaj ekde tiam li laboras kiel kunordig-instruisto, proksime kunlaborante kun la NASK-administranto, Ellen Eddy. Lee Miller havis gravegan rolon kadre de la transiro de la trisemajna al unusemajna programo en 2011, kaj li prezidis plan-komitaton por ekzameni la eblojn altiri pli da studentoj, konservante aǔ plibonigante la kvaliton de la kursaro.

La Konsilantaro de ESF nun konsistas el 13 membroj de 6 landoj: Usono, Kanado, Germanio, Barato, Nederlando kaj Svislando. La Fondaĵo konsideras inviti pliajn spertulojn al sia Konsilantaro, farante planitajn pligrandigojn al siaj programoj kaj aktivecoj, inkluzive de la ret-bazitaj projektoj kiel Edukado.net kaj Lernu.net, nun kun pli ol cent mil registritaj uzantoj.

Por lerni pli pri la planoj de ESF, legu nian novaĵeron: https://esperantic.org/en/communications/news?n=53

Por lerni pli pri NASK, bv. viziti www.esperanto.org/nask

2011-08-21 16:23:53

 

ESF nomumas novan kasiston

ESF anoncis la nomumon de Anna Bennett kiel nova kasisto de Esperantic Studies Foundation. Anna aldonos al la Estraro elstaran sperton pri kontado kaj financa librotenado por neprofitcelaj organizoj, same kiel grandan entuziasmon pri edukado, volontulado kaj Esperanto kiel ilo de paca komunikado. La retiriĝanta kasisto, Wally du Temple, daŭre estos aktive engaĝita en la laboro de la Fondaĵo kaj restos ties estrarano kaj respondeculo pri disvolviĝo, investoj kaj donacoj.

Anna Bennett difinas sian personan mision kiel “planti semojn de paco per komunikado”. Fakte, ŝia intereso pri Esperanto kreskis el tiu ĉi intereso pri kontribuo al pacaj rilatoj inter la popoloj. Tial, antaŭ longa tempo ŝi partoprenis pac-konferencon en Caux, Svisio. Rilata al tiu ĉi pac-misio estas ankaŭ ŝia intereso pri neperforta komunikado evoluigita de Marshall Rosenberg.

Anna diplomiĝis pri komerca administrado kaj havas magistran diplomon pri kontado. En la mezaj 70-aj jaroj ŝi studis en la universitato SGPiS (Szkoła Główna Planowania i Statystyki) en Varsovio, Pollando, ricevinte stipendion financatan de la usona programo Fulbright-Hays kaj de la pola registaro. Post sia reveno al Usono Anna laboris plurajn jarojn kiel diplomita publika kontisto (CPA), unue kiel kost-kontisto, kaj poste en sia propra impost-prepara oficejo.

La intereso de Anna pri edukado elkreskis pro ŝia help-instruado pri matematiko kaj legado en la lernejo de ŝiaj infanoj. Poste ŝi estis trejnita kiel gvidanto de diskut-grupoj por gejunuloj, instruis legi al plenkreskuloj kadre de la programo P.L.U.S., kaj ankaŭ instruis legi angle kadre de loka rifuĝeja programo. Krome, Anna ankaŭ volontulis por Habitat for Humanity – neprofitcela organizo konstruanta loĝejojn por homoj kiuj nesufiĉe gajnas monon por aĉeti propran – kaj estis petita organizi kaj mastrumi Volontul-Kunordigan Komitaton en ties kreskanta loka oficejo.

Krome, Anna starigis financan librotenan sistemon por loka neprofitcela organizo kaj kelkajn jarojn preparadis financajn dokumentojn kaj buĝetojn, kaj estis kasisto de loka klubo de “square dance” (kvadrat-dancado).  Anna servis kelkajn jarojn kiel kasisto de Esperanto-USA, kie ŝi daŭre aktivas kiel membro de la Investa Komitato.

Anna loĝas en Boise, Idaho, kun sia edzo Larry.

2011-08-08 18:44:21

 

Studu Interlingvistikon en Poznano

Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, la dua plej granda universitato en Pollando, invitas la interesiĝantoj el la tuta mondo partopreni en la trijara ekstera postdiploma studado pri interlingvistiko (2011-2014). Eblas aliĝi ĝis la 15-a de aŭgusto 2011.

La Interlingvistikaj Studoj donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko aŭ pri lingvopedagogio. La studado okazas distance, laŭ mentora sistemo, kun regula kontrolado de ekzercoj, eseoj kaj pliaj kurso-taskoj. Unusemajnaj intensaj sesioj okazas unufoje dum la semestro. Post pretigo de diplomlaboraĵo kaj fina ekzameno oni ricevos atestilon pri postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj.

La Interlingvistikaj Studoj en Poznano estas ofertataj ekde 1998; ilin gvidas Ilona Koutny, kun la kontribuo de elstaraj esperantologoj kiel Vera Barandovska-Frank, Detlev Blanke, Vilmos Benczik, Tomasz Chmielik, Ziko van Dijk, Michel Duc Goninaz, István Ertl, Michael Farris, Zbigniew Galor, Aleksander Korĵenkov, Katalin Kováts, Lidia Ligęza, Aleksander Melnikov, Humphrey Tonkin, Kristin Tytgat kaj John Wells.

Postuloj: diplomo pri superagradaj studoj kaj bona scio de Esperanto. Se la studontoj bezonas lingvan perfektigon, eblas aranĝi (unusemajnan) super-nivelan intensan lingvokurson antaŭ la unua sesio en septembro 2011.

Kotizo por unu semestro: 1850 PLN (ĉ. 460 EUR), reduktita 700 PLN (ĉ. 175 EUR) por B-landoj. Kelkaj stipendioj estas antaŭvidataj dank’ al Esperantic Studies Foundation kaj UEA – ILEI.

Pluaj informoj kaj aliĝilo: interlin amu.edu.pl aŭ ikoutny amu.edu.pl | http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html.

2011-07-06 23:13:44

 

ESF planas plivastiĝon de Lernu.net

Le reta Esperanto-lernejo lernu! estas preta por nova evolu-etapo. Tion konkludis la estraro de ESF, kiu kunsidis la 17an de junio en Emeryville, Kalifornio, traktante detalan proponon ellaboritan de komuna laborgrupo de ESF kaj E@I.

“Kiam ni decidis investi en lernu! en 2002, ni ne antaŭvidis la eksplodan kreskadon de retaj komunumoj” konstatis ESF-vicprezidanto Mark Fettes, kiu gvidis la laborgrupon. “Nun la cent mil uzantoj de lernu! estas la plej granda Esperanto-komunumo en la reto. Tio donas bonan bazon por la kreado de novaj servoj, kiuj utilos al ĉiuj esperantistoj.”

La laborgrupo proponis renovigon de lernu!, ĝian kunligon kun la inform-paĝaro aktuale.info, kaj la kreon de diversaj novaj eblecoj inkluzive de multilingva pago-sistemo por faciligi aĉetojn, vendojn, abonojn, aliĝojn, donacojn kaj aliajn ekonomiajn agadojn. La propono antaŭvidis, ke post komenca periodo la komunumo sukcesos produkti sufiĉe da enspezoj por kovri sian daŭran prizorgadon. La ESF-estraro akceptis tion kiel strategian celon, kaj konsentis financi pluan esploradon, analizadon kaj intensan planadon de tia projekto.

En la laborgrupo membris, krom Fettes, ESF-estrarano Derek Roff, ESF-administranto Joel Amis, E@I-gvidanto Peter Balaž, lernu!-administranto Erin Piateski, kaj Jevgenij Gaus, la ĉefo de teknika entrepreno Studio GAUS.

2011-06-20 15:45:17

 

Edukado.net: daŭre kreskas kaj pliboniĝas!

Edukado.net — porinstruista paĝaro www.edukado.net, kreita kaj daŭre subtenata de Esperantic Studies Foundation (ESF), informis, ke ĵaŭdon, la 9-an de junio 2011, ĝi denove ekhavis 2000 registritajn membrojn: “Mi skribas denove, ĉar tiun nombron ni atingis jam antaŭ pli ol unu jaro, sed pro la ĉi-januara purigado kaj forigo de la delonge neuzitaj kontoj ni perdis ĉ. 500 membrojn.Nun ni denove estas dumilope, kio en si mem estas bela kvanto. Bravo al ni ĉiuj”, skribas la redaktoro de la retejo, Katalin Kováts. La retejo estis plene rekonstruita fine de la pasinta jaro, riĉiĝinte, interalie, per novaj iloj, mapoj kaj kolektoj (ekzemple, de diplomlaboraĵoj pri esperantologio aŭ interlingvistiko). Tiu rekonstruo okazis dank’ al la subteno de la uzantoj.

Alia grava novaĵo estas, ke Edukado.net antaŭnelonge lanĉis RITE-n (Retan Instruistan Trejnadon ĉe edukado.net). La kurson kreis, financis kaj estros d-rino Katalin Kováts, kaj en la projekto kunlaboras la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kaj instruistoj de la Esperantologia Fako de Universiato Adam Mickiewicz en Poznań, Pollando. Al la kurso jam aliĝis kaj ekstudis 15 personoj (el Belgio, Francio, Greklando, Aŭstralio, Nov-Kaledonio, Usono, Vjetnamio, Svislando, Portugalio kaj Britio).

La kursaro celas ebligi akiron de fakaj konoj kaj praktiko pri instruado de Esperanto, kompletigataj de kulturaj kaj gramatikaj konoj. La ĉefa celgrupo estas klubgvidantoj, instruantoj aŭ instruemuloj, kiuj ne havas eblon partopreni ĉeestan trejnadon aŭ volas profundigi siajn sciojn kaj akiri novajn spertojn. Studi en RITE ĉiu povas laŭ siaj ritmo kaj ebloj, en ajna tempo de la jaro. La antaŭvidita studtempo, kun kelkaj studhoroj ĉiusemajne, estas proksimume unu jaro. La kondiĉoj por partopreni en la studoj estas minimume lingvonivelo B2 pri Esperanto, aliro al la reto kaj pago de la laŭlande difinita partoprenkotizo. Baldaŭ ekfunkcios interna stipendifonduso, kaj eblas peti subtenon ankaŭ ĉe ILEI. Cetere, la prelegoj de la studbloko Liberaj Studoj iom post iom estos spekteblaj ankaŭ al la nekursanoj, do ne hezitu konatiĝi kun la retejo eĉ se vi ne planas oficiale studi. Pli da informoj:edukado.net/rite

2011-06-20 15:43:46

 

Sam Green ĉe E-USA-kongreso

La dokument-filmo de Sam Green pri Esperanto, The Universal Language (La universala lingvo), estos prezentita dum la ĉi-jara kongreso de Esperanto-USA en Emeryville, Kalifornio, 17-20-a de junio, 2011.

La 25-minuta dokument-filmo pri Esperanto estas ĉefe la produkto de la filmado, kiun Sam Green faris dum la pasintaj kelkaj Universalaj Kongresoj de Esperanto, kun la subteno de ESF (la malneto de tiu ĉi filmo estis prezentita la 15-an de decembro dum la Esperanto-simpozio ĉe UN en Novjorko, organizita de la Novjorka Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio kaj vizitita de George Soros). Tiu ĉi estas la dua filmo el du planitaj dokument-filmoj. La unua, Utopia in Four Movements (Utopio en kvar movimentoj), estis unue prezentita dum la film-festivalo Sundance kaj estis tre bone akceptita.

La kunlaboro inter ESF kaj la reĝisoro Sam Green datiĝas ekde 2006, kiam ESF konsentis provizi limigitan financan subtenon por la dokument-filmo pri Esperanto fare de Sam Green, kies unua dokument-filmo, The Weather Underground (La Vetera Subgrundo) estis nomumita por la premio Academy Award. La dua subvencio estis donita al li en 2007. S-ro Green kaj lia teamo vizitis en 2006 la Universalan Kongreson en Florenco, kaj en 2007, la UK-n en Jokohamo. Por lerni pli pri Sam Green: www.samgreen.to

Ankaŭ, ESF estos larĝe prezentita dum la kongreso, kun kvin el ok estraranoj partoprenontaj. La prezidanto de ESF, Humphrey Tonkin, faros la festparoladon kun la temo La nova rolo de Esperanto, kaj ESF faros prezentaĵon Konatiĝu kun ESF. Por lerni pri la kongreso kaj kiel aliĝi, bv. viziti http://esperanto-usa.org/lk2011/.

2011-06-20 15:41:42

 

Lernu.net atingas sojlon de 100 000 registritaj uzantoj!

Karaj samideanoj,

Ni kun granda plezuro informas vin pri gravega mejloŝtono por Lernu.net: ĝi ricevis sian 100-milan registritan uzanton!

ESF elkore dankas ĉiujn kunlaborantojn de lernu!, kaj ankaŭ ĉiujn esperantistojn, kies malavaraj donacoj kontribuis al tiu ĉi sukceso. Fakte, Lernu.net estas unu el la plej ambiciaj kaj sukcesaj projektoj sponsoritaj de ESF, kaj tiu jubileo estas grandega atingo ne nur por nia fondajxo, sed ankaŭ por la tuta Esperanto-komunumo. ESF fieras, ke nia financa subteno ebligis la ekeston de tiu ĉi unika kaj plej vizitata Esperanto-retejo en trideko da lingvoj, kun ĉ. 100 000 paĝ-vizitoj ĉiutage, kun pli ol cento da volontulaj lingvohelpantoj kaj tradukistoj, kaj nun kun komunumo de cent mil registritaj uzantoj el 240 landoj / teritorioj! Por festi tiun ĉi jubileon, la lernu!-teamo okazigas konkurson por krei reklamojn por la retejo (legu pli ĉe http://lernu.net/konkurso).

ESF tre fieras pri siaj atingoj, kaj la jubileo de Lernu.net estas klara ekzemplo de tio. Sed ni tamen vidas ankoraŭ pli grandajn eblojn por evoluo kaj kreo de novaj Esperanto-projektoj, kaj krome necesas subteni kaj pludisvolvi la jam ekzistantajn. Lernu.net, NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto: http://esperanto.org/nask), edukado.net kaj aliaj projektoj sponsorataj de ESF daŭre vigle evoluas. Ekzemple, edukado.net antaŭnelonge lanĉis Retan Instruistan Trejnadon (RITE,www.edukado.net/rite), kaj ni investis en la kreo de aŭtomata lingvokontrolilo por lernu!, por doni pli rapidajn respondojn al la lernantoj kaj faciligi laboron de lingvohelpantoj (bv. vidi la testan version ĉe lingvohelpilo.ikso.net). Tiu estas nur du ekzemploj el multaj inciatoj, kiuj meritas vian subtenon.

Fakte, niaj ambicioj jam preterpasas niajn financajn kapablojn, kaj pro tio ni petas vian financan subtenon. Nia fondaĵo ne ricevas monon de ajna registaro kaj ni dependas de la malavaraj donacoj de homoj kiel vi, kiuj pasie strebas al egaleco kaj plibonigo de komunikado inter la popoloj de la mondo, por daŭre sponsori Esperanto-rilatajn edukajn kaj esplorajn projektojn.

Ni invitas vin viziti nian retejon por lerni pli pri niaj agadoj: esperantic.org kaj ankaŭ kiel vi povas subteni ESF-n:https://esperantic.org/eo/donacoj/subtenu.

2011-05-29 17:55:44

 

NASK 2011: restas monato ĝis la limdato por registriĝi!

Agu nun por esti parto de la internacia studprogramo NASK ĉe la Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD). Ĉi-jare, NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto) konsistos el mallonga sesio de nur 9 tagoj de instruado, 2-10-an de julio, 2011. Restas ĉambroj en la apartamentejo. La limdato por registriĝo estas la 14-a de junio, do ne hezitu!

La kotizo, kiu inkluzivas individuan ĉambron kaj manĝojn, estas 895 USD (ĝi estas malpli ol duono de la pasintjara kotizo), kaj la tuta prezo por plentempaj studentoj kaj partoprenantoj de latin-amerikaj landoj estas nur 695 USD!

Partoprenu en tiu ĉi unika kurso por profunde studi Esperanton kaj eĉ havi la tempon partopreni, interalie, la usonan feston de la Sendependec-Tago kun piroteknikaĵoj en la apuda urbeto La Jolla. Birke Dockhorn el Germanio, Bertilo Wennergren el Svedio kaj Lee Miller el Usono planas trinivelajn formalajn klasojn ĉiutage, kun kromaj aktivaĵoj en la posttagmezo kaj vespero. Hoss Firooznia, help-instruisto, gvidos ekskursojn kaj prizorgos la tagĵurnalon, la NASK-an Faskon. Grant Goodall, profesoro en la Universitato de Kalifornio, San Diego, kaj direktoro de ties lingva fako, estros la kursaron.

Pli da detaloj kaj fotoj troviĝas ĉe http://esperanto.org/nask. Por informoj pri registriĝo, stipendioj ktp. kontaktu la administranton, Ellen Eddy, ĉe eddyellen aol.com

2011-05-14 15:59:40

 

Lanĉita estas reeldono de Maskerado de Tivadar Soros

La 12-an de aprilo 2011 en Novjorko okazis festo por lanĉi reeldonon de la anglalingva traduko de la Esperanto-verko de Tivadar Soros Maskerado ĉirkaŭ la morto.  La verko pritraktas la sukcesan transvivon de la familio Soros en Budapeŝto dum la sistema persekutado kaj mortigo de la hungaraj judoj fare de la nazioj en la finaj jaroj de la Dua Mondmilito.

La festo, en la hejmo de la financisto George Soros, filo de Tivadar, kunvenigis grupon de elstaraj intelektuloj de la regiono, inter ili la ĉefredaktoro de New York Review of Books, reprezentantoj de New York Times, pluraj verkistoj, kaj la konata televida komentariisto Bill Moyers.  Ĉeestis ankaŭ fakuloj pri Esperanto kaj interlingvistiko Esther Schor kaj Arika Okrent.  Ĉefa parolanto estis Humphrey Tonkin, kiu, en sia rolo kiel tradukinto, havis la taskon prezenti la libron kaj paroli pri ĝia ekesto.  Tion farante, li kaptis la okazon, antaŭ atenta aŭskultantaro, paroli pri Esperanto kaj ĝia formiĝa rolo en la vivo kaj pensado ne nur de la patro sed ankaŭ de la filoj Soros.

La libro aperis originale en Esperanto en 1965 kaj en dua eldono en la jaro 2000 – la jaro de aperigo (en Britio) de anglalingva traduko de Humphrey Tonkin.  Poste aperis tradukoj ankaŭ en la germanan, rusan, hungaran kaj turkan, kaj estas en preparo tradukoj en la italan kaj la ĉinan. Usona eldono aperis en 2001; tiun eldonon oni nun ree aperigas en Novjorko ĉe la eldona grupo Skyhorse.  George Soros estis surpriza vizitanto en decembro en lanĉa festo de traduko de alia libro de la patro, Modernaj Robinzonoj, ankaŭ tradukita de Tonkin (kiel Crusoes in Siberia).  Tiun feston organizis la grupo Esperanto por UN.

Tivadar Soros.  Masquerade: The Incredible True Story of How George Soros’ Father Outsmarted the Gestapo. New York: Arcade Publishing. 2011. 275pĝ.

Tivadar Soros.  Crusoes in Siberia and The Fairest Judgment. New York: Mondial. 2010. 31+93pĝ.

2011-04-26 01:28:48

 

NASK 2011: nur kelkaj tagoj ĝis la fino de la rabatita aliĝ-prezo!

Kiel vi eble jam scias, NASK – la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto – ŝanĝis la formaton por la sesio de 2011. Anstataŭ la kutimaj tri semajnoj, ĝi okazos dum 8 tagoj, 2-10-an de julio 2011. Tiu ŝanĝo estis farita por malaltigi la koston kaj allogi studantojn kaj laborantojn, kiuj ne povas preni la trisemajnan ferion (en tiu ĉi formato, oni bezonos preni nur 4 feriojn, se oni venas el Usono). Fakte, la prezo estis reduktita pli ol trioble kompare al la pasinta jaro, kaj nun restas nur du semajnoj ĝis la fino de la rabatita aliĝ-periodo! Ĝis la 15-a de marto, 2011 vi povas aliĝi kontraŭ 865 USD (aŭ 665 USD por plentempaj studentoj kaj latin-amerikanoj), kio inkluzivas loĝadon, 3-fojan manĝadon kaj la kurson mem.

NASK estas la plej longdaŭra Esperanto-kurso en Nord-Ameriko kaj unu el la plej bonaj Esperanto-kursoj en la mondo. Indu Thapaliya el Nepalo skribis la jenon: “NASK havas altan valoron: ĝi certe estas la plej inda kurso en la mondo, laŭ mi. La bonkoraj geinstruistoj tre ĉarme, pacience kaj inteligente respondis miajn demandojn. Ĉiuj programeroj estis ĝueblaj – kaj ĉiuj helpis al mi altigi mian lingvokapablon kaj mian konon pri diversaj temoj. Mi nur bedaŭras, ke mi ne partoprenis en NASK antaŭ multaj jaroj!” Kaj Marlon Garren, instruisto de la hispana lingvo el Tenesio, skribis: “Estis bonege povi plibonigi mian kapablon paroli Esperanton kaj samtempe amikiĝi kun homoj el la tuta mondo. Miaj spertoj ĉe NASK estis riĉaj en maniero, kiun nenia alia lingvo-lernada medio povus provizi. … Ne eblas foriri de NASK neŝanĝita iamaniere. Minimume vi amikiĝos kun novaj amikoj, kiuj donos al vi tre bonajn kialojn vojaĝi tra la tuta mondo.”

Venu ankaŭ vi por malkovri (aŭ remalkovri) tiun ĉi bonegan kurson, amikiĝi kun esperantistoj el la tuta mondo kaj ĝui sunplenan Kalifornion en tiu ĉi festa semajno de la 4-a de julio!

Pli da detaloj: http://esperanto.org/nask. Por informoj pri la registriĝo, stipendioj, ktp., kontaktu la administranton, Ellen Eddy:eddyellen@aol.com

2011-03-02 19:41:57

 

IpI: “Informilo por Interlingvistoj”, 1/2011, jam haveblas en la interreto

La 76-a numero de la “Informilo por Interlingvistoj” (IpI), 1/2011, estas jam disponebla en la interreto:https://esperantic.org/en/communications/ipi/archive. Inter la kovritaj temoj estas la informoj pri interlingvistikaj konferencoj, novaj faklingvaj libroj, KURISU Kei kaj liaj verkoj, Renato Corsetti kaj Detlev Blanke – okaze de la 70-jariĝo de tiuj ĉi elstaraj esperantistaj interlingvistoj poste ĉi-jare.

IpI estas eldonata de la Centro Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) kaj dank’al, parte, daŭra monsubteno de Esperantic Studies Foundation (ESF), kaj ĝi klopodas kovri la plej gravajn informojn pri interlingvistikaj aktivaĵoj kaj publikaĵoj, inkluzive lingvo-politikaj. La bulteno, kiu aperadas ekde 1974 (ĝis 1977 ĝin redaktis Ulrich Lins, de 1983 ĝis 1990 – Ryszard Rokicki), ekde 1992 estas redaktata de Detlev Blanke. Ĝi estas ĉefe bibliografie orientita, tamen ĝi ankaŭ publikigas informojn el la universitata medio, eseojn, recenzojn, raportojn kaj aliajn materialojn. Pro tio IpI faciligas al fakuloj kaj al novaj interesitoj la orientiĝon en la ne ĉiam facile superrigardebla interlingvistika medio. Ĝis la fino de 2010 entute aperis 75 kajeroj kun sume proksimume 1300 paĝoj. La paperan eldonon de IpI eblas ricevi de la C.O. de UEA (info@uea.org), kie ankoraŭ haveblas ĉiuj kajeroj. La reta versio de la bulteno haveblas de la ESF-retpaĝo (https://esperantic.org/en/communications/ipi/archive). Materialojn oni sendu al la redaktoro detlev@blanke-info.de.

Por lerni, kiel vi povas helpi al ESF daŭre subvencii agadon por Esperanto, visitu https://esperantic.org/eo/donacoj/subtenu

2011-02-22 16:58:55

 

NASK 2011: Sama Kurso en Nova Vesto!

La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) ŝanĝas la formaton de la 42-a sesio en 2011! Anstataŭ la tri-semajna daŭro, NASK okazigos mallongan sesion de nur sep tagoj de intensa instruado dum la usona feria semajno de la 4-a de julio (2-10-a de julio 2011). Tiu ŝanĝo estas farita por allogi la lernantojn kiuj ne havas sufiĉe da feria tempo aŭ mono por pli longa sesio. La loko – la sunplena kampuso de la Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD) – restas la sama. Ĉiu inter la aĝoj 16 kaj 96 (aŭ eĉ pli) de ĉie en la mondo estas bonvenaj!

Mallonga tempo kaj malmultekosta kursaro (kiu ne enkalkuliĝas kiel universitata studo) ebligas pli da libereco en la aranĝoj. Pro la lunda feria tago en Usono, la usonanoj devos foresti de la laborejo nur kvar tagojn (kvin por ne-usonanoj). Vi povas do alveni sabaton, la duan de julio, kaj foriri jam la dekan.

Partoprenantoj loĝos kvarope en apartamentoj kun individuaj dormĉambroj, kun tri manĝoj tage, en la apartamentejo “Internacia Domo”. La manĝejo kaj klasĉambroj situas apude. Oni povas profunde studi Esperanton kaj eĉ havi tempon partopreni la usonan feston de la Sendependec-Tago kun piroteknikaĵoj en la apuda urbeto La Jolla!

Birke Dockhorn el Germanujo, Bertilo Wennergren el Svedujo kaj Lee Miller el Usono planas divers-nivelajn formalajn klasojn ĉiutage kun kromaj programeroj en la posttagmezo kaj vespero. Hoss Firooznia, help-instruisto, gvidos ekskursojn kaj prizorgos la eksterlecionajn eventojn. Grant Goodall, profesoro en la Universitato de Kalifornio en San Diego kaj direktoro de ties lingva fako, estros la kursaron. Estas jam la dua fojo por ĉi tiu teamo, kiu sukcese kuninstruis en 2008.

Ĉi-jare estas rabatita prezo por ĉiuj, kiuj aliĝos antaŭ la 15-a de marto (865 USD), kaj estas aparta prezo por plentempaj studentoj kaj latin-amerikanoj (665 USD antaŭ la 15-a de marto), ĉio inkluzivita. Pli da detaloj kaj fotoj troviĝas ĉe:http://esperanto.org/nask; informoj pri prezoj kaj pag-manieroj: https://esperantic.org/eo/edukado/nask. Por informoj pri registriĝo, stipendioj ktp., kontaktu la administranton, Ellen Eddy: eddyellen(ĉe)aol.com.

2011-01-20 19:06:59

 

NASK 2011: Sama Kurso en Nova Vesto!

La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) ŝanĝas la formaton de la 42-a sesio en 2011! Anstataŭ la tri-semajna daŭro, NASK okazigos mallongan sesion de nur sep tagoj de intensa instruado dum la usona feria semajno de la 4-a de julio (2-10-a de julio 2011). Tiu ŝanĝo estas farita por allogi la lernantojn kiuj ne havas sufiĉe da feria tempo aŭ mono por pli longa sesio. La loko – la sunplena kampuso de la Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD) – restas la sama. Ĉiu inter la aĝoj 16 kaj 96 (aŭ eĉ pli) de ĉie en la mondo estas bonvenaj!

Mallonga tempo kaj malmultekosta kursaro (kiu ne enkalkuliĝas kiel universitata studo) ebligas pli da libereco en la aranĝoj. Pro la lunda feria tago en Usono, la usonanoj devos foresti de la laborejo nur kvar tagojn (kvin por ne-usonanoj). Vi povas do alveni sabaton, la duan de julio, kaj foriri jam la dekan.

Partoprenantoj loĝos kvarope en apartamentoj kun individuaj dormĉambroj, kun tri manĝoj tage, en la apartamentejo “Internacia Domo”. La manĝejo kaj klasĉambroj situas apude. Oni povas profunde studi Esperanton kaj eĉ havi tempon partopreni la usonan feston de la Sendependec-Tago kun piroteknikaĵoj en la apuda urbeto La Jolla!

Birke Dockhorn el Germanujo, Bertilo Wennergren el Svedujo kaj Lee Miller el Usono planas divers-nivelajn formalajn klasojn ĉiutage kun kromaj programeroj en la posttagmezo kaj vespero. Hoss Firooznia, help-instruisto, gvidos ekskursojn kaj prizorgos la eksterlecionajn eventojn. Grant Goodall, profesoro en la Universitato de Kalifornio en San Diego kaj direktoro de ties lingva fako, estros la kursaron. Estas jam la dua fojo por ĉi tiu teamo, kiu sukcese kuninstruis en 2008.

Ĉi-jare estas rabatita prezo por ĉiuj, kiuj aliĝos antaŭ la 15-a de marto (865 USD), kaj estas aparta prezo por plentempaj studentoj kaj latin-amerikanoj (665 USD antaŭ la 15-a de marto), ĉio inkluzivita. Pli da detaloj kaj fotoj troviĝas ĉe:http://esperanto.org/nask; informoj pri prezoj kaj pag-manieroj: https://esperantic.org/eo/edukado/nask. Por informoj pri registriĝo, stipendioj ktp., kontaktu la administranton, Ellen Eddy: eddyellen(ĉe)aol.com.

 

Partoprenu en la seminario pri la Literaturo de Esperanto: NOVA! La programo jam haveblas

Aliĝu la Seminario pri la Literaturo de Esperanto nun!

Kie: University of Louisville, Louisville, Kentucky (Usono).

Kiam: sabato-dimanĉo, 26-27a de februaro 2011

Temoj: Verkado en Esperanto, Esperanto-literaturo kaj historio.

Sub gvido de:

Ulrich Becker, poeto kaj eldonisto

Duncan Charters, lingvisto

Humphrey Tonkin, kritikisto

Tim Westover, novelisto

Tempogamo:  La seminario komenciĝos matene la 26-an de februaro kaj finiĝos tagmeze la 27-an de februaro.  Ĝi parte koincidos kun la 39-a Konferenco pri Literaturo kaj Kulturo depost la Jaro 1900, organizita de la Universitato (http://www.thelouisvilleconference.com), kaj al kiu oni rajtas aliĝi kiel vizitanto kontraŭ $10 tage. Speciala sesio “Esperanto-aŭtoroj legas el siaj verkoj” estos inkluzivita en tiun ĉi konferencon.

Loko: Salonoj de la Universitato

Vendredo, 1:30 – Humanities 121 (Louisville Conference Session E-11)

Sabato, 10:15 – Humanities 208 (Session G-8) | 1:00 – Ekstrom Library W210

Dimanĉo, 9:00 – Humanities 300

Parkejo: The Speed Art Museum garage, apud la Ekstrom Library kaj Bingham Humanities Building, UofL main (Belknap) campus.

Lingvoj: La lingvoj de la seminario estos Esperanto kaj la angla.

Tranoktado: Pri hoteloj vidu la retpaĝaron de la konferenco. Vi povas alveni vendredon, la 25-an de februaro, kaj foriri la dimanĉon, la 27-an de februaro.

Aliĝo: $35 ($15 por studentoj); inkluzivas tagmanĝon sabate. Vi povas pagi la aliĝkotizon sur la retpaĝo de Esperantic Studies Foundation, sekcio “Donacu Rete“: klaku la Paypal-butonon por “Esploraj Iniciatoj” (plej sube sur la paĝo). Bonvolu anonci al la organizantoj vian deziron partopreni:

bonnie.fonsecagreber louisville.edu

tonkin hartford.edu

chez.grebeli gmail.com

PROGRAMO (bv. atenti la ŝanĝojn!)

Sabato, 26an de februaro.

Louisville-konferenco, sesio G-8: “Esperanto-aŭtoroj legas el siaj verkoj”(sponsorita de Esperantic Studies Foundation, organizita de Bonnie Fonseca-Greber, Departemento pri modernaj kaj klasikaj lingvoj,  University of Louisville).  10:15 – 11:45 atm

Loko: Konstruaĵo de Homaraj Sciencoj (Humanities Building), University of Louisville, ĉambro 208

Gvidanto:  Duncan Charters, Principia College.

Legantoj: Tim Westover, Georgia Gwinnett College, Departemento de Scienco kaj Teknologio; Ulrich Becker, eldonisto, Novjorko, kaj verkisto.
Tim Westover estas aŭtoro de fikcio, kies aklamita novelaro, Marvirinstrato, aperis en 2009.

Ulrich Becker estas eldonisto (Mondial Books, Beletra Almanako). Liaj “Novjorkaj Poemoj” Ĉiuj dioj estas for estis eldonitaj en 2004.

Tagmanĝa paŭzo 12:00 – 1:00 ptm
Seminario pri Literaturo de Esperanto, sesio 1.  1:00 – 2:50 ptm

Seminario pri Literaturo de Esperanto, sesio 2.  3:10 – 5:00 ptm

Loko: Ekstrom Library, Ĉambro W210

La kvar sesioj de la seminario (26-27a de februaro) estos gvidataj de Tim Westover, Ulrich Becker, Duncan Charters kaj Humphrey Tonkin. Ĉiuj kvar membroj de la teamo partoprenos en ĉiuj kvar sesioj kaj servos kiel gvidanto de unu el la sesioj.

Inter la temoj kovrotaj estos verkado de poezio en Esperanto, verkado de fikcio en Esperanto, la historio de Esperanto-literaturo, literatura kritiko kaj analizo en Esperanto, kaj tradukado de Esperanto kaj en Esperanton.
Duncan Charters estas Profesoro kaj Gvidanto de fremdaj lingvoj kaj kulturoj en Principia College, Elsah, Illinois, kaj Vic-Prezidanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

Humphrey Tonkin estas Emerita prezidanto kaj profesoro de homaraj sciencoj en University of Hartford kaj la membro de la Akademio de Esperanto.

Vespermanĝo proprakoste

Dimanĉo, 27an de februaro
Seminario pri Literaturo de Esperanto, sesio  3.  9:00 – 10:45 atm

Seminario pri Literaturo de Esperanto, sesio  4.  11:00 atm – 12:45 ptm

La ferma sesio. 12:45 – 1:00 PM

Loko: Bingham Humanities Building, Room 300

2011-01-05 19:13:05

Comments are closed