Interlingve, Interkomprenige

Jara Kampanjo

SUBTENE AL ESPERANTO KAJ LA ANTAŬENIGO DE INTERNACIA LINGVA INTERKOMPRENO

Kara Amiko:

La pasinta jaro estis la 40-a datreveno de Esperantic Studies Foundation (ESF). Ni povas fiere retrorigardi la subtenon kiun ni povis donadi tra la jaroj al Esperanto kaj la interlingvistik-rilata esplorado kaj klerigaj iniciatoj. Aldone al nia daŭra subteno de la Nord-Amerika Somera Esperanto-Kursaro, ni ludis gravan rolon en la kreado de la plej populara retejo en la mondo por Esperanto-lernado, lernu.net, kaj de la subten-retejo por Esperanto-instruistoj, edukado.net. Ni faris Esperanton ludanto en la debato pri lingvopolitiko je nacia kaj internacia nivelo per nia serio de Nitobe-simpozioj kaj per multaj aliaj manieroj. Kaj, fidele al nia fonda misio, nia subteno por programoj en unuarangaj universitatoj tra la mondo – Poznan, Amsterdamo, Leipzig, novjorka universitato Columbia, kaj aliaj – plibonigis la reputacion de Esperanto kaj interlingvistiko en akademiaj rondoj.

La jaro 2010 prezentas kelkajn gravajn eblojn. Ni financas la disvolviĝon de Esperanto-aktuale - nova retejo kiu celas esti ĉion-inkluziva multlingva portalo por ĉiaj informoj pri Esperanto. Ni daŭre subtenas Springboard to Languages - la britan projekton por enkonduki Esperanto-instruadon en lernejojn. Ni esploras la eblon fari novan serion de seminarioj pri internacia lingvopolitiko en la Universitato de Ĝenevo. Lastatempe ni redezajnis kaj pliampleksigis nian retejon esperantic.org, sed restas multe da farendaĵoj. Kaj ni volas subteni aliajn iniciatojn, kiel la revigligon de agadoj pri Esperanto ĉe la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko.

Aldone al niaj iniciatoj pri tutmonda eduko kaj komunum-konstruado, niaj agadoj inkluzivas subtenon por studentoj kaj akademiuloj esplorantaj temojn rilatajn al niaj kampoj de intereso; la disvolvadon de esploriloj, kiel lingvokorpusoj kaj vortaroj; kaj subteno por bibliotekoj kaj eldonaĵoj.

Samtempe, ni alfrontas defiojn. La lastatempa malkreskego de mondaj financaj merkatoj malfortigis la funkcikapablojn de multaj neprofitcelaj organizoj; ESF ne estas escepto. Se ni daŭrigos aŭ ampleksigos nian nivelon de agado, ni bezonos aldonan financadon. Pro tio ni al vi nun skribas.

Ni ne petas registaran financadon (kvankam niaj stipendioj ebligas al stipendi-ricevantoj peti aldonajn subvenciojn de aliaj organizaĵoj, kiel la Eŭropa Unio). Ni ankaŭ ne petas korporacian sponsoradon aŭ reklamadon. Efektive, granda parto de niaj ĝisnunaj atingoj eblis pro la longdaŭra subteno de du pasiaj usonaj esperantistoj, la forpasintaj William kaj Catherine Schulze. En 1999, la gesinjoroj Schulze testamentis sian heredaĵon al ESF, kaj ĉi tiu rimarkinda donaco ebligis la fonduson komenci ambician bonfar-programon por subteni la aron de iniciatoj priskribitaj supre.

Ni daŭrigis ĉi tiun laboron senbrue, kaj ofte homoj ne konscias pri la subteno kiun ni donas al tiom da novaj iniciatoj, aparte en la Esperanto-movado. Ni ne penis vaste reklami niajn agadojn, nek peti aldonajn kontribuojn por nia fonduso, sed la nuna ekonomia situacio postulas ke ni denove elserĉu la subtenon de individuoj kiuj dividas la pasiojn de homoj kiel Bill kaj Cathy Schulze por justa kaj egaleca mondo kie mondskala komunikado estas alirebla same por malriĉuloj kiel por riĉuloj.

Ni petas ke vi pripensu fariĝi subtenanto de ESF. Ni havas plurajn haveblajn opciojn konvenajn al la plejparto de buĝetoj kaj ni certigas ke via donaco estas signifoplena. Krome, ĉiuj donacoj faritaj el Usono estas plene impost-subtraheblaj. Por niaj internaciaj amikoj ni povas doni kvitancon de bonfara donaco laŭpete.

Bonvolu konsideri devontigi vin al unu el la opcioj priskribitaj en nia donacformularo. Kvankam ni komprenas ke la financa malkresko iel tuŝas la plejmulton de ni, via donaco nun, kiam la merkatoj malaltas, eĉ pli signife helpos nian laboron kiam ili rekreskos. Oni povas fari kontribuojn jare aŭ monate. Ili povas esti grandaj aŭ malgrandaj. Ĉiu donaco helpas, kaj ni dankegas pro ĉiu donaco.

Sincere,

Humphrey Tonkin
Prezidanto, Esperantic Studies Foundation


Donaca Formularo

Kopirajto © 2008 - 2010 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | HejmoPresversioPaĝarmapoSerĉo