Interlingve, Interkomprenige

Donacu rete

Esperantic Studies Foundation ne ricevas monon de la registaro. Ni dependas de la malavaraj donacoj de la homoj kiel vi, kiuj pasie deziras estigi pli da egaleco kaj plibonigi komunikadon inter la popoloj de la mondo.

Ĉiuj donacoj al ESF ests impost-subtraheblaj, kaj vi ankaŭ povas elekti subtenon de iu specifa programo, kiu plej interesas vin. La nunaj ESF-programoj eniras la jenajn kategoriojn: edukado, esplorado, lingvopolitiko kaj lingvoplanado.

Edukado

La ESF-iniciatoj rilate edukadon inkluzivas novecajn instruajn ret-mediojn por Esperanto-lernantoj kaj instruistoj, projektojn pri tutmonda kaj interkultura edukado kaj altkvalitajn instrumaterialojn. Ni ankaŭ subtenas la Nord-Amerikan Someran Kursaron (NASK), la plej long-daŭran universitat-nivelan Esperanto-kursaron en la mondo. Klaku ĉi tie por lerni pli pri la projektoj kiujn ni subtenis kaj ankaŭ pri la nunaj projektoj.

Esplorado

La ĉefa fokuso por ESF ekde ĝia komenco estis subvencii originalajn esplorojn pri la demandoj kiel lingva egaleco, interlingva komunikado kaj historio kaj socilingvistiko de Esperanto. Ni subtenis la kreadon de valoregaj iloj por esploristoj en tiuj ĉi kampoj, inkluzive de datumbazoj (korpusoj) de skribita kaj parola Esperanto, serion de esplorbibliografioj kaj esplorbibliotekoj en Eŭropo kaj Nord-Ameriko. Klaku ĉi tie por vidi la liston de la pasintaj kaj nunaj esplor-projektoj subvenciataj de ESF. Por pli da informoj pri interlingvistiko bv. klaki ĉi tie (angle).

Lingvoplanado kaj lingvopolitiko

Aldone al la esploraj taskoj, ESF laboras por altigi la nivelon de la publika kaj politika debato pri egalecaj kaj efikaj solvoj de lingvoproblemoj. Per konferencoj, publikaĵoj kaj sociaj retoj, ni strebas kunigi vastan aron de akademianoj, altfunkciuloj, registaraj funkciuloj, ĵurnalistoj kaj aktivuloj por krei komunan bazon por lingvopolitiko kaj lingvoplanaj demandoj. Nia daŭra subteno de la Nitobe-Procezo estas unu el la plej gravaj iloj por stimuli dialogon inter ĉi tiuj diversaj koncernataj grupoj.

Por fari sekuran retan donacon, bonvlu klaki sur la koncerna butono en la suba tabelo.

Donacaj Opcioj

ESF-Programoj PayPal-ligilo
1. Edukaj iniciatoj
2. Esploraj iniciatoj
3. Lingvopolitikaj kaj lingvoplanadaj iniciatoj


Vi ankaŭ povas donaci:

Per retpoŝto: , Rilatoj kun donacantoj
Per telefono: 250-656-1767

Nia numero por bonfaraj kontribuoj:
The Esperantic Studies Foundation: 52-0885287
 

Kopirajto © 2008 - 2010 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | HejmoPresversioPaĝarmapoSerĉo