Interlingve, Interkomprenige

Testamento k.a. donacoj

Lasi testamentaĵon

Esperantic Studies Foundation ne petas monon de la registaro. Ni dependas de la malavaraj donacoj de la homoj kiel vi, kiuj pasie deziras starigi pli da egaleco kaj plibonigi komunikadon inter la popoloj de la mondo.

Kiel vi volus esti rememorita?

Testamentaj donacoj, aŭ planitaj donacoj, povas helpi al vi atingi viajn financajn celojn, kaj ankaŭ lasi filantropian heredaĵon subtenantan homajn kaj lingvajn rajtojn, esploradon kaj edukadon. Ni ĝojos diskuti kun vi la detalojn de tio kiel vi deziras ke via donaco estu uzata, inkluzive la eblon starigi nom-portantan fonduson aŭ alian personan testamentaĵon.

Vi povas krei vian heredaĵon kun ESF plurmaniere, inkluzive de:

Heredigi per testamento specifan monsumon aŭ parton de via (ter)proprietaĵo;

- Nomi Esperantic Studies Foundation kiel profitanton de via mon-ŝpara pensi-konto, pensi-fonduso aŭ pensio

- Donaci proprietaĵojn aŭ investaĵojn (akciojn, obligaciojn, mutualajn investofondusojn)

Esperantic Studies Foundation bonvenigas ĉiajn donacojn, testamentaĵojn aŭ investaĵojn. La ĉi-lasta povas doni al vi konsiderindajn impost-subtrahojn kaj povas esti facile traktebla per elektronikaj ĝiroj aŭ ekspedado.

Konsideru donaci librojn, dokumentojn aŭ aliajn materialojn rilatajn al Esperanto aŭ interlingvistiko.

Esperantic Studies Foundation celas konservi librokolektojn, dokumentojn kaj/aŭ manuskriptojn rilatajn al Esperanto kaj interlingvistiko. ESF subtenadas konservadon de unu el la plej grandaj kaj gravaj Esperanto-bibliotekon en la mondo – la Bibliotekon Hector Hodler en Roterdamo, kaj ĝi strebas krei grandan nordamerikan esplor-bibliotekon. Ni ankaŭ bonvenigas donacojn de personaj kolektoj.

Lernu pli pri tiuj ĉi opcioj

Kontaktu nian donac-konsiliston:
Retpoŝte:
Telefone: 250-656-1767

Nia numero por bonfaraj kontribuoj:
The Esperantic Studies Foundation: 52-0885287
 

Kopirajto © 2008 - 2010 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | HejmoPresversioPaĝarmapoSerĉo