ESF strebas plivastigi kaj plibonigi instruadon kaj uzadon de Esperanto por edukaj celoj. Tiucele ni subtenas kreadon kaj aprezadon de modernaj edukaj materialoj kaj programoj. Ni ankaŭ provizas gvidadon kaj financan subtenon al Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK).
Ni difinas kaj realigas la edukan programon de ESF kunlabore kun aliaj grupoj kaj organizoj. Ekde la unua kolokvo pri Esperanto kaj edukado (5-a de aprilo, 2001) sponsorita de ESF, tri grupoj de partneroj evidentiĝis aparte valoraj por helpi al ni plenumi niajn plurajn iniciatojn, nome:
- edukado.net – eduka komunumo, gvidata de Katalin Kovats. Klaku ĉi tie por pli da informoj.
- Esperanto@Interreto (E@I), neregistara junulara organizo rekonita de Eŭrop-Unio, kiu ludas la plej gravan rolon en pluraj retpaĝaraj projektoj sponsorataj de ESF. La ĉefa el tiuj ĉi projektoj estas la lingvolerna retejo lernu.net.
- ĉefaj instruistoj kaj organizantoj de NASK daŭre ludas gravan rolon en la evoluado kaj provizado de altkvalita instruado por la Kursaro. Klaku ĉi tie por pli da informoj.
Ni instigas instruistojn, esplorantojn kaj organizojn kiuj volus iniciati edukajn projektojn rilatajn al Esperanto kontakti ESF por eventuala helpo.
Por pli da informoj pri la ESF-esplorado kaj edukaj interesoj bonvolu klaki sur:
Kopirajto © 2008 - 2010 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | Hejmo • Presversio • Paĝarmapo • Serĉo