Projekta kunordiganto: Doktoro Katalin Kovats
ESF investis ĝis nun (septembro 2008) ĉirkaŭ 237 mil USD.
Edukado.net, iniciato de ESF, estis kreita kiel tutmonda reta pedagogia fonto por instruistoj kaj lernantoj de Esperanto.
Internacia teamo de pedagogoj kaj programistoj pligrandigis la retejon por ke ĝi inkluzivu interagan katalogon de ĉirkaŭ 400 publikaĵoj rilataj al E-instruado, kaj datumbazon de pli ol 500 elŝuteblaj instruiloj (ekzemple, divers-specaj ekzercoj por malsamaj lingvoniveloj, testoj kaj sondosieroj) kiujn kontribuis la partoprenantaj instruistoj. Oni povas rapide trovi la necesajn informojn per multfunkcia serĉilo. La "legejo" de la retejo enhavas riĉan kolekton de artikoloj rilataj al pedagogio kaj instruometodoj.
Edukado.net ankaŭ enhavas kalendaron de kursoj, liston de lernejoj kie oni instruas Esperanton, kaj “metiejon” kie kolegoj povas interŝanĝi ideojn, instruilojn kaj lecion-planojn. La koresponda servo estas populara por tiuj kiuj serĉas kontaktojn kun Esperanto-parolantoj de aliaj landoj kaj/aŭ kulturoj.
En la retejo troviĝas afiŝotabulo, diskutforumo kaj servo por doni respondojn al demandoj pri metodiko aŭ gramatiko.
Kolekto de lerniloj de edukado.net por komencantoj estis eldonitaj sub la titolo "Poŝamiko". Ĝi fariĝis tre sukcesa kaj estas nun printita ĝia kvara eldono.
Edukado.net havas preskaŭ 2000-membran komunumon el pli ol 100 landoj, kaj ĉiu membro povas peti informojn pri nov-eldonitaj instruiloj, tiel ĝisdatigante siajn konojn pri aktuale alireblaj rimedoj. Dum internaciaj kunvenoj kaj kongresoj la teamo de edukado.net regule instruas popularajn lingvokursojn je malsamaj niveloj.
Doktoro Katalin Kovats, specialisto pri lingvolernado kaj trejnado de instruistoj, daŭre pligrandigas kaj plibonigas la retejon. Ŝi estas hungarino kaj nuntempe ŝi loĝas en Nederlando.
Klaku ĉi tie por iri al Edukado.net.
Kopirajto © 2008 - 2010 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | Hejmo • Presversio • Paĝarmapo • Serĉo