Interlingve, Interkomprenige

Instruado k Esplorado

Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo

pasportoProjekt-kunordiganto: Lusi Harmon

ESF-investo ĝis nun: ĉ. 123 mil USD

ESF subtenis la kreadon de ampleksa 15-leciona videokurso de Esperanto bazita sur originala verko - Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo. En la kreado de la kurso partoprenis internacia skipo de aktoroj, sub la gvidado de profesia dokument-filma reĝisoro kaj en la konsultado kun kelkaj elstaraj Esperanto-instruistoj. La eduka subvencio de ESF ebligis kompletigon kaj komercigon de la unuaj 12 lecionoj, kun la ampleksa aro de ekzercokajeroj. ESF-estrarano Grant Goodall kreis ankaŭ metiejon por instruistoj kiuj volus uzi tiun ĉin kurson.

Klaku ĉi tie por vidi pli detalan priskribon de la programo.

Lernejanaj ACTFL-normoj pri Esperanto-flueco

(ACTFL: American Council on the Teaching of Foreign Languages - Usona Konsilio pri Fremdlingva Instruado)

Projekt-kunordiganto: doktoro Timothy Reagan

ESF estas aktive engaĝita en la kreado de gvidlinioj pri flueco en Esperanto kiel parto de la ACTFL-projekto pri starigo de gvidlinioj rilate fremdlingvan fluecon. La gvidlinioj estis tradukitaj en Esperanton kaj estos traktita en akademia artikolo de Timothy Reagan kaj Bonnie Fonseca-Greber.

Interlingvistikaj Studoj

Adam Mickiewicz University, Poznano, Pollando

Projekt-kunordiganto: doktoro Ilona Koutny

ESF donas stipendiojn al pluraj studentoj de la kurso pri Interlingvistikaj Studoj en la Universitato de Adam Mickiewicz en Pollando. La kurso, estante parto de la Fako pri Lingvistiko gvidata de profesoro Ilona Koutny, kovras vastan gamon de temoj pri interlingvistiko kaj postulas ke la studentoj faru originalan postdiploman esplortezon. La lastaj stipendiitoj venas de Rusio, Germanio, Litovio, Francio kaj Irano.

Esperanta aŭtodidakta kurso

Projekt-kunordiganto:  doktoro Grant Goodall

Sub la gvidado de la ESF-estrarano Grant Goodall estis kreita universitat-nivela Esperanto-kurso, kiu estis aprobita de la Universitato de Kalifornio, San Diego. La kurso ricevis modestan subvencion de ESF kaj estis farita tiel ke ankaŭ aliaj altlernejoj povu uzi ĝin. En 2008, la Esperanto Aŭtodidakta kurso okazis en loka kolegio en Viktorio, Brita Kolumbio, Kanado.

Interlingvistika Kurso de Universitato de Leipzig (prov-programo)

Projekt-kunordiganto:  doktoro Sabine Fiedler

ESF-investo ĝis nun: ĉ. 9 000 eŭrojn

Komence de 2007 la ESF-estraro aprobis subvencion de 9 mil eŭroj por subteni instruajn strebojn de la Universitato de Leipzig (Germanio) celitajn al starigo de programo pri interlingvistiko kaj Esperanto-studoj, sub la gvidado de doktorino Sabine Fiedler kaj sponsorita de GIL (Gesellschaft für Interlinguistik – Interlingvistika Societo).

ELTE Esperanto-projekto

ESF subvenciis por unu jaro fakultatan postenon en ELTE (Eötvös-Loránd-Universitato), la plej granda kaj malnova universitato en Hungario, kiu jam de jaroj oficiale instruas Esperanton. Tamen, ekzistas pluraj defioj kaj nesolvitaj problemoj rilate instruadon, lernadon kaj esploradon de Esperanto kaj en ELTE, kaj ĝenerale. ESF povus ludi aktivan rolon en instigado de instruado kaj lernado de Esperanto je universitata nivelo en Eŭropo.

Springboard To Languages (“Saltotabulo al lingvoj”)

Projekt-kunordiganto: Angela Tellier; doktoro Timothy Reagan (por ESF)

ESF-investo ĝis nun: ĉ. 30 900 USD

Springboard To Languages (“Saltotabulo al lingvoj”) estas projekto kiu strebas enkonduki Esperanton en elektitaj element-lernejoj en Britio kiel parto de la nova landa lingvopolitiko. Grava parto de tiu ĉi projekto estas pritaksi la lingvolernadon de la lernantoj, kun la emfazo al propedeŭtikaj efikoj de Esperanto-lernado antaŭ la lernado de la franca lingvo. ESF donis 10 mil USD por subteni la unuan jaron de la programo (por la lernojaro 2006-2007). Ĝi ankaŭ aprobis subvenciadon de la sekva jaro de la programo. La projekto devas funkcii almenaŭ kvar jarojn.

Programo por trejnado de Esperanto-instruistoj en Afriko

ESF donis modestan subvencion por subteni trejnadon de Esperanto-instruistoj en Afriko. Fine de la subvenci-periodo, la administrantoj de la programo faros raporton kaj pritakson, kiu povas esti submetita por esti eldonita.

Kopirajto © 2008 - 2010 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | HejmoPresversioPaĝarmapoSerĉo