Interlingve, Interkomprenige

Lernu.net

lernu!Projekt-kunordiganto:


ESF-Investo ĝis nun: ĉ. 335 mil USD (je septembro 2008)

Lernu.net estas senpaga retejo por Esperanto-lernado. ESF subvencias ĉi tiun novecan projekton ekde 2002, kaj la ESF-estraro daŭre konsilas rilate al ĝia estonta evoluo.

La retejo informas pri Esperanto kaj pri la kialoj lerni ĝin, sed la ĉefa celo de Lernu.net estas Esperanto-instruado. lernu! donas ĉiujn rimedojn, kiujn oni bezonas, por atingi altan lingvonivelon ekde nulo. La retejo enhavas lernilojn, helpilojn, komunikilojn kaj ankaŭ buntan
bibliotekon, tiel ke la uzantoj ne nur povu lerni Esperanton, sed ankaŭ povu tuj uzi kaj ekzerci ĝin. Oni povas uzi Lernu.net en Esperanto kaj ankaŭ en 30 naciaj lingvoj. Multnombraj volontuloj faras la tradukadojn.

La lernorimedoj de la retejo inkluzivas multmediajn kursojn, ekzercojn, ludojn kaj ekzamenojn. En la retejo nun estas haveblaj pluraj kursoj – la plejparto estas celita al komencantoj kaj progresantoj, sed estas materialoj ankaŭ por progresint-nivelaj lernantoj. Ĉiuj materialoj aplikas plurajn instru-metodojn, kaj la lernantoj ricevas subtenon kaj personan gvidadon de instruantoj donitaj al ili. Lernu.net ankaŭ havas virtualajn lecionojn, kie la lernantoj povas renkontiĝi kun la instruistoj en la virtuala klasĉambro kaj kie ĉiuj partoprenantoj povas libere komunikiĝi en reala tempo.

Aliaj utilaj ecoj de Lernu.net inkluzivas multlingvajn vortarojn, real-tempan babilejon kaj bibliotekon kiu havas ekzemplojn de Esperanto-kulturo: interalie, literaturaĵojn, muzikaĵojn kaj filmojn. La edukaj rimedoj de lernu.net kaj ĝia komunumo daŭre kreskas. Nun la nombro de vizitantoj estas ĉ. 100 mil ĉiumonate.

Vizitu la Lernu-komunumon ĉe www.lernu.net (proksimume 94 000 registritaj uzantoj en decembro 2010). Pli da informoj pri Lernu haveblas en la numero 14 (printempo 2003) de la revuo Esperantic Studies (14) (angle).
 

Kopirajto © 2008 - 2012 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | HejmoPresversioPaĝarmapoSerĉo