Interlingve, Interkomprenige

Esploriloj

Esperanto-korpuso

Korpusbazita esplorado fariĝis grava ilo en multaj kampoj de lingvistiko kaj literaturscienco. Ĉi tiu projekto strebas doni bazan esploran korpuson por Esperanto. Dum la unua fazo de la projekto estis produktita la korpuso de ĉirkaŭ 2 milionoj da vortoj, kiuj inkluzivas la grandan parton de la Zamenhofa verkaro kaj ankaŭ aron da literaturaj kaj ĵurnalismaj tekstoj.

La teknikaj postuloj por la korpuso sekvas la gvidilojn de Text Encoding Initiative (TEI). Ĉi tiu projekto nun estas alirebla rete kaj havas bonajn serĉfunkciojn. Ekzistas planoj signife pligrandigi la korpuson tiel ke ĝi havu pli vastan gamon da ĝenroj kaj aŭtoroj. Por aliri la korpuson klaku ĉi tie.

La EPAK-projekto (Esperanta Parollingva Korpuso)

Ekde la jaro 2007 la esploristo Christer Lörnemark kompiladas korpuson de parolata Esperanto. Fazo 1 produktis la korpuson de ĉirkaŭ 100 mil vortoj. Estonta celo de ĉi tiu projekto estas pligrandigi ĝin al pli ol unu miliono da vortoj.

Sinjoro Lörnemark listigis multajn eblajn uzojn por tia korpuso:

  • ĝi helpos pri la kreado de oftec-listoj pri radikoj, vortoj kaj vort-kunmetaĵoj. Ĉi tiuj listoj povus esti uzataj por komparoj kun la skriblingva Esperanta korpuso, por diversaj Esperantaj lingvokursoj kaj por studoj pri Esperanta frazeologio;
  • ĝi helpos pli bone kompreni la plej oftajn diferencojn inter la skriblingvaj normoj kaj la parolata Esperanto;
  • ĝi helpos kompreni la uzadon de Esperanto en diversaj aktivaĵoj;
  • ĝi helpos kompreni la influon de la gepatra lingvo de individuo al la Esperanta lingvouzado (leksikaj elektoj, gramatiko, prononco);
  • ĝi povus helpi priesplori la nevortajn kondutojn: ekzemple, la interagadon inter vorta kaj nevorta konduto inter Esperanto-parolantoj;
  • fine, la statuso de Esperanto kiel lingvo estas daŭre disputata de iuj lingvistoj kaj nelingvistoj. En ambaŭ kazoj, ĝi estas pro la evidenta manko de scioj pri Esperanto kaj ĝia ĉiutaga uzo en la mondo. La ekzisto de parollingva Esperanto-korpuso povas helpi informi spertulojn kaj nespertulojn ke Esperanto estas sufiĉe simila al preskaŭ ĉiu alia lingvo: ĝi estas esprimplena, uzata daŭre tutmonde kaj povus esti temo de serioza lingvoesplorado.

Dum la 2a Fazo de ĉi tiu projekto, la korpuso pligrandiĝos al 150 mil vortoj. Sciencaj artikoloj kaj libro pri la korpusa projekto estas planitaj por publikigo.

Biblioteko Hector Hodler

Biblioteko Hector Hodler estas unu el la tri plej gravaj kolektoj en la mondo kiuj specialiĝas pri literaturo en kaj pri Esperanto kaj pri la pli vasta kampo de interlingvistiko. Kompareblaj al ĝi estas Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (ligita al la Aŭstria Nacia Biblioteko) kaj la biblioteko de Esperanto-Asocio de Britio en Londono. Inter tiuj tri, Biblioteko Hector Hodler elstaras ne nur por sia strebado al kompleteco, sed ankaŭ pro tio ke UEA kaj CED (Centro de Esploro kaj Dokumentado) prenis la respondecon certigi la kontinuecon kaj uzeblecon de ĉi tiu altkvalita kolekto. La biblioteko estis kaj daŭre estas referencofonto por la redaktado de la oficiala revuo de UEA: Esperanto, por aliaj laboroj de la stabo de la Centra Oficejo, kaj ankaŭ por internacia esplorado pri interlingvistiko. Neniu alia biblioteko en la mondo ricevas preskaŭ ĉiun novan publikaĵon en aŭ pri Esperanto.

La biblioteko konstistas el ĉirkaŭ 15 mil libroj kaj broŝuroj, inkluzive binidtajn jarkolektojn de revuoj. Aldone, ĝi havas grandan nombron de nebinditaj revuoj, ĉefe kompletajn jarkolektojn. Ĝi ankaŭ havas manuskriptojn, korespondaĵojn, fotojn, aŭdiodiskojn kaj kasedojn, videobendojn, printitajn muziknotojn, turistajn specimenojn (prospektojn, mapojn, bildkartojn), afiŝojn insignojn kaj poŝtmarkojn.

ESF subtenas la preparon de longtempa plano por konservi la bibliotekon kaj fari ĝian havaĵon pli facile alirebla por esploristoj, inkluzive la preparon de detala katalogo.

La biblioteko nun troviĝas en Roterdamo. Por pli da informoj klaku ĉi tie.

Kopirajto © 2008 - 2010 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | HejmoPresversioPaĝarmapoSerĉo