Nitobe-Centro por Lingva Demokratio estis kreita por starigi demandojn pri internacia komunikado kaj egaleca lingvopolitiko. Krome, la Centro kunordigas reton de aktivuloj agantaj en tiu ĉi kampo.
La specifa fokuso de Nitobe-Centro estas altigi la nivelon kaj intensecon de publika kaj politika debato pri lingvopolitiko en la unuiĝanta Eŭropo, kun la celo krei komunan, pozitivan kaj realisman lingvopolitikan kadron, kiu ekvilibrigus la protekton kaj gloradon de lingva diverseco kun la bezono de efika, altkvalita komunikado inter ĉiuj civitanoj de Eŭropa Unio.
La Centro estis inspirita de serio de konferencoj (Nitobe-Simpozioj, angle) organizitaj en la jaroj 1996-2007 de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo. Tiuj konferencoj kunvenigis aktivulojn, klerulojn, burokratojn kaj politikistojn por ekzameni la lingvajn dimensiojn de eŭropa integriĝo kaj tutmondiĝo. La kvara Simpozio (30 julio-1 aŭgusto 2005 en Vilno, Litovio) altiris apartan atenton al la bezono de pli vastaj kaj bone informitaj diskutoj pri demandoj de lingvoj kaj komunikado en ĉiuj membroŝtatoj de Eŭropa Unio.
Klaku ĉi tie por pli da informoj (angle).
Noto: NITOBE Inazo (1862-1933) estis japano, doktoro de agrikulturo, edukisto, verkisto, Asista Ĝenerala Sekretario de Ligo de Nacioj kaj fervora simpatianto de Esperanto. Li partoprenis la 13-an UK 1921 en Prago kiel oficiala delegito de la Ligo de Nacioj. Portreto de NITOBE Inazo sur 5000-ena bileto.
Kopirajto © 2008 - 2010 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | Hejmo • Presversio • Paĝarmapo • Serĉo