Interlingve, Interkomprenige

Esplorprojektoj

Lastatempe donitaj esplor-stipendioj

Esploristo: Dr. Chris Krägeloh (2008)
Institucio: Auckland University of Technology (Universitato pri Teknologio de Auckland – Nov-Zelando)
Projekt-titolo: Revivigo de Te Reo Maori (la maoria lingvo): Lecionoj de Esplorado en Interlingvistiko. La celo de tiu ĉi projekto estas esplori ĝis kiu grado la revivigo de la maoria lingvo povas profiti de la jam ekzistanta literaturo pri interlingvistiko.
Aljuĝita stipendio: 6 mil USD

Esploristo: Antjie Krog (2008)
Institucio: The Center for Comparative Literature and Society en Columbia University (Centro pri Kompara Literaturo kaj Socio - Usono)
Projekto: ESF aljuĝis stipendion de 10 mil USD al la Centro pri Kompara Literaturo kaj Socio por la rezidado de la afrikansa poeto Antjie Krog, lige kun la intereso de la Centro pri tradukado. La stipendio estis aljuĝita al la Centro pri Kompara Literaturo kaj Socio.
Aljuĝita stipendio: 10 mil USD

Esploristo: Doktoro Probal Dasgupta (2008)
Institucio: Indian Statistical Institute (Barata Statistika Instituto)
Projekto: ESF donis al doktoro Dasgupta la vojaĝ-stipendion, kiu ebligis al li daŭrigi la laboron pri la projekto Evoluigo de Kerno-Teoria Aliro al Leksikografio
Aljuĝita stipendio: 5 mil USD

Esploristo: Doktoro Nergis Erturk (2006)
Institucio: The Center for Comparative Literature and Society, Columbia University (Centro pri Kompara Literaturo kaj Socio - Usono)
Projekto: Missed Encounters: Modernity and the Crisis of Language. (Maltrafitaj renkontiĝoj: moderneco kaj la krizo de lingvo). Priesploro de lingva krizo en okcidentexuropa kaj turka literatura modernismo dum la malfrua 19a kaj frua 20a jarcentoj.
Aljuĝita stipendio: 10 mil USD

Esploristo: Doktoro Sho Konishi (2006)
Institucio: antaŭe - University of Illinois, nun - Oxford University
Projekto: The Emergence of the Esperanto Movement in Japan: Interlingualism and the Vision of Cooperatist Anarchist Modernity. (La apero de la Esperanto-Movado en Japanio: Interlingvismo kaj la vizio de kunlaborema anarkiista moderneco)
Aljuĝita stipendio: 10 mil USD

Esploristo: Doktoro Thomas Cooper (2005)
Institucio: antaŭe - Center for Comparative Literature and Society en Columbia University (Centro de Kompara Literaturo kaj Socio - Usono), nun - Academica Hungarica en Budapeŝto
Projekto: Priesploro de la rolo de tradukado en la (re)kreado de transnacia literatura konscienco en la lingve diverseca regiono de centra Eŭropo.
Aljuĝita stipendio: 10 mil USD

Esploristo: Doktoro Nancy Nicholson (2005)
Institucio: University of Delaware (Usono)
Projekto: Linguistic Human Rights for Ethnic Minorities: Language Planning for Interpreting Services at the International Criminal Tribunal for the Former Yugoslavia (ICTY) and Implications for the International Criminal Court (ICC) as well as Future International Tribunals. (Lingvaj homaj rajtoj por etnaj minoritatoj: Lingvoplanado por interpretadaj servoj en la Internacia Krima Kortumo por Eks-Jugoslavio kaj ĝiaj sekvoj kaj signifoj por la Internacia Krima Kortumo kaj ankaŭ por estontaj internaciaj kortumoj.
Aljuĝita stipendio: 10 mil USD

Esploristo: Doktoro Aleksandr Melnikov (2000-2001)
Projekto: Priesplorado de la manieroj en kiuj la kulturo de la Esperantlingva komunumo estas spegulita en Esperanto-tekstoj, aparte tiuj de diversaj literaturaj ĝenroj. La esplorado de doktoro Melnikov estas bazita sur analizoj de centoj da originalaj libroj kaj artikoloj en Esperanto kaj inkluzivas konsiderojn de tiaj aspektoj de lingvaĵo kiel vortludoj, frazeologio, literaturaj aludoj kaj institucia scio. Ĉi tiu esplora studo estis publikigita en la rusa fine de 2003; mallongigita Esperanta versio estis eldonita en 2004.
Aljuĝita stipendio: $8,500

Esploristoj: Doktoro Alvino E. Fantini kaj doktoro Timothy G. Reagan
Projekto: Esperanto and Education: Toward a Research Agenda (Esperanto kaj Edukado: al esplora ago-plano)

Interlingvistika Fonduso

Mon-administranto: Doktoro Detlev Blanke
Projektoj: La stipendioj aljuĝitaj en 2008 inkluzivis la subvenciadon de Aleksandro Korĵenkov por lia planita Zamenhof-biografio, kaj la subtenon de la kreo de Esperanto-muzeo en la ĉeĥa urbo Česká Třebová, por doni la ekspozician spacon al la granda kolekto de Esperanto-matieraloj jam disponeblaj en la urba biblioteko. Tiu ĉi stipendio ankaŭ helpis trovi aldonajn publikajn monrimedojn. Simila iniciato, aprobita en 2007 kaj subvenciita en 2008, subtenis la eldonadon de katalogo de Fajszi-Kolekto en la Nacia Biblioteko de Fremdlingva Literaturo en Budapeŝto. Krome, en 2008 la stipendio estis aljuĝita al Universitato de Poznan (Pollando), Ilona Koutny, kiu subtenis la simpozion kaj eldonaĵon okaze de la deka jubileo de la interlingvistika programo de la universitato.

Libroprojektoj

ESF okupiĝas pri multaj librorilataj projektoj: unu el ili en la serio Studoj pri Mondaj Lingvoproblemoj, kaj aliaj rilatas la Nitobe-simpozion en Vilno; estas ankaŭ kelkaj aliaj en kiuj ESF-estraranoj povas partopreni.
 

Kopirajto © 2008 - 2014 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | HejmoPresversioPaĝarmapoSerĉo