Stipendioj kaj subvencioj

 

ESF invitas proponojn pri esplorsubvencioj ĝis US$2000 por helpi precipe esploristojn kaj postdiplomajn studentojn realigi kaj publikigi esplorojn en kampoj kiel ekzemple lingvoplanado, interlingvistiko, transnacia lingvopolitiko, lingva justeco, kaj planlingvistiko (inkluzive de Esperanto). Subvencioj haveblas por:

  • malgrandaj esplorprojektoj
  • ĉeesto en konferencoj
  • vojaĝado al esplorbibliotekoj
  • subteno al surterena esplorado
  • evoluigo de retejoj
  • subteno al eldonado

                         … kaj rilataj agadoj

 Proponoj sekvu la jenajn gvidliniojn ĉe https://www.esperantic.org/eo/stipendioj/esf-stipendioj/ kaj havu buĝeton kaj temposkemon. Oni povas sendi la proponon kiam ajn. Sendu la proponojn al admin@esperantic.org.

Comments are closed