Interlingve, Interkomprenige

Konsilantaro

Jonathan Pool, doktoro pri filozofio

Okupo: Prezidanto de Utilika Foundation (Celaĵo Utilika – “publikboncela fondaĵo”) kaj kunfondinto de ESF

Interesoj: Tutmonda interagado; obstakloj de komunikado inter homo kaj homo, homo kaj maŝino kaj de permaŝina interhoma komunikado, kaj kunlaboro kiu estiĝas el la diverseco kaj limigiteco de lingvoj.

Jonathan Pool antaŭe instruis politikan sciencon en SUNY ĉe Stony Brook kaj Universitato de Vaŝingtonio, kie li faris la esploradon pri individuaj kaj kolektivaj elektoj rilate la lingvojn. Li ankaŭ estis komerca kaj neprofitcela entreprenisto. Ekde la starigo de la Celaĵo Utilika en 2004 li supervizas ĝian esploradon kaj evoluigadon rilate al la kontrolitaj lingvoj, malambigueco, komputila leksikografio kaj tutlingva informado, komunikado kaj traduksistemoj, kunlabore kun la Turing-Centro de la Universitato de Vaŝingtonio. Ĝi tiu laboro inkluzivas riĉigon kaj funkciigon de PanLex, interret-alirebla rimedo, kiu tradukas milionojn da vortoj en milojn da lingvoj. Li loĝas en Berklio, Kalifornio.

Kontaktoj:
2550 Dana Street, Apt. 2C
Berkeley CA 94704-2863
USA
Retpoŝto: http://utilika.org/msg.html
Retejo:     http://utilika.org/info/pool.html 


David K. Jordan, doktoro pri filozofio

Okupo: Emerita profesoro (Universitato de Kalifornio en San Diego – UCSD, University of California San Diego)

David K. Jordan doktoriĝis pri antropologio en Universitato de Ĉikago en 1969. Liaj akademiaj interesoj rilatas ĉefe al kultura kaj psikologia antropologio, socilingvistiko kaj transkultura studo de religioj. Li multe interesiĝas pri la ĉina socio (aparte tiu de Tajvano) kaj duavice – pri antaŭkolumba Meksiko.

Jordan publikigis verkojn pri lingvo, socia strukturo, popolreligio kaj sektismo en Tajvano kaj Ĉinio. Li ankaŭ verkis en kaj pri Esperanto, pri Esperanto-rilataj sociaj movadoj kaj ankaŭ pri la koncerna kampo de interlingvistiko.

Kontaktoj:
Dept. of Anthropology, UCSD
9500 Gilman Drive
La Jolla, CA 92093-0532 USA
Tel.: +1-858-822-0751 (rekta)
Fakso: +1-206-350-8975 (rekta)
Retpoŝto:
Retejo:     http://www.anthro.ucsd.edu/Faculty_Profiles/jordan.html
Retejo:     http://anthro.ucsd.edu/~dkjordan/index.html


Ian Richmond, doktoro pri filozofio

Okupo: Emerita profesoro de Francaj Studoj en Université Sainte-Anne; eksa vic-prezidanto pri Akademiaj Studoj kaj Esplorado

Areas of Interest: Lernado de la dua lingvo, komputil-bazita lingvolernado kaj literaturaj studoj. Esplor-interesoj: Esperanto kiel literatura lingvo kaj Esperanto kaj internacia edukado.

Publikaĵoj:
Richmond, I. (1999). Is Your CALL Connected? Stand-alone vs. Integrated CALL software. In Keith C. Cameron (ed.),. CALL: Media, Design and Applications (Lisse, Abingdon, Exton, PA, Tokyo: Swets and Zeitlinger), pp. 294–314.

Heller, L., & Richmond, I. (Eds.). (1994). La Poétique des "Fables" de La Fontaine. London, Ontario: Mestengo Press, 1994.

Richmond, I. (Ed.). (1993). Aspects of Internationalism: Language and Culture. Papers of the Center for Research and Documentation on World Language Problems. Lanham, MD: University Press of America, 1993.

Klaku ĉi tie por vidi pli da publikaĵoj

Kontaktoj:
7168 Hazelton Street
Powell River, BC, Canada, V8A 1P8
Retpoŝto:


John Edwards, doktoro pri filozofio

Okupo: Profesoro

Interesoj: Socia psikologio de la lingvo; lingvo kaj grupa identeco

Doktoro John Edwards instruas psikologion de personeco, ĉefe pritraktante la plej grandajn teoriistojn - Freud, Jung, Rogers k.a. Li ankaŭ instruas altnivelan seminarian kurson pri socia psikologio de lingvo. Liaj propraj esploraj interesoj fokusiĝas sur la rilato inter la lingvo kaj grupa identeco (kun siaj gravaj sociaj sekvoj, kiel etneco, naciismo, multkulturismo kaj socia plurismo).

Kontaktoj:
Department of Psychology, St Francis Xavier University,
Nova Scotia, Canada
Retejo: http://www.stfx.ca/academic/psychology/pages/faculty-pages-pics/John-Edwards.htm


François Grin, doktoro pri filozofio

Okupo: Profesoro pri ekonomiko

Interesoj: Ekonomiko de lingvo, ekonomiko de edukado kaj pritaksado de politiko en tiuj ĉi kampoj

Doktoro Grin estas ekonomiisto, kiu faris esplorojn kaj instruadis en la universitatoj de Montrealo, Seatlo (Usono – Vaŝingtonio), Ĝenevo and Lugano. Li estas aŭtoro de ĉirkaŭ 170 sciencaj publikaĵoj. De 1998 ĝis 2001 li laboris kiel Vic-Direktoro de Eŭropa Centro pri Minoritataj Aferoj. Ekde oktobro 2001 li estas helpanta direktoro de la Edukadaj Servoj kaj profesoro pri Ekonomiko en la Fakultato pri Tradukado kaj Interpretado de la Universitato de Ĝenevo.

Kontaktoj:
Maître d'enseignement et de recherche,
Department of Economics, University of Geneva
Retpoŝto:


Klaus Schubert, doktoro pri filozofio

Okupo: Profesoro de Universität Hildesheim, Germanio; specialiĝas pri la preparado de teknikaj tradukistoj (bakalaŭra nivelo) kaj specialistoj pri internacia fak-komunikado (magistra nivelo)

 

Kontaktoj:

Universität Hildesheim
Institut für Übersetzungswissenschaft und Fachkommunikation
Gebäude Lübecker Straße 3
Postanschrift:
Marienburger Platz 22
D-31141 Hildesheim
Deutschland/Germanio/Tyskland/Duitsland/Germany

Tel. +49 (51 21) 8 83-5 44
Tel. +49 (51 21) 8 83-8 74 (Sekr.)
Retpoŝto:
Retejo:     http://www.uni-hildesheim.de/de/schubert.htm
Retejo:     http://www.trans-kom.eu
Retejo:     http://www.klausschubert.de


Nancy Schweda-Nicholson, doktoro pri filozofio

Okupo: Profesoro de la Lingvistika kaj Kognoscienca Fakultato de la Universitato de Delaware (Usono); instruas ankaŭ en la Jura Fako de la Universitato de Delaware

Interesoj: Sociolingvistiko, lingvoplanado, lingvo kaj juro, kortuma interpretado, teorio kaj praktiko de interpretado

Nancy Schweda Nicholson publikigis plurajn verkojn pri la teorio kaj praktiko de interpretado, trejnado de interpretistoj, lingvoplanado por la kortuma interpretado en Usono kaj aliaj landoj. Ŝi funkcias kiel konsultisto kaj trejnisto en FBI kaj aliaj usonaj registaraj agentejoj. Ŝi estas konsultisto por la Indiania Supera Kortum-Komisiono pri Rasa kaj Seksa Justeco. Ŝi ankaŭ helpas pri kreado de bone organizita reto por trovado, trejnado kaj testado de la kortumaj interpretistoj en Indianio (Usono).

Kontaktoj:
Department of Linguistics, University of Delaware
Delaware, USA
Retpoŝto:
Retejo:     http://www.ling.udel.edu/ling/index.php?option=com_mambatstaff&Itemid=36&func=fullview&staffid=15&mode=list


Duncan Charters, doktoro pri filozofio

Okupo: Profesoro pri fremdaj lingvoj

Interesoj: Hispana lingvo kaj literaturo, instru-kulturo kaj aŭskulta kompreno; plibonigo de lingvokapabloj kaj uzado de teknologio en instruado

Duncan Charters estas profesoro de fremdaj lingvoj en la Kolegio Principia, kies fakultaton li eniris kiel plentempa stabano en 1974. Antaŭ tio doktoro Charters estis preleganto pri fremdaj lingvoj en la Ŝtata Universitato de Humboldt (Usono) kaj instruis regulajn kaj somerajn programojn en multaj aliaj altlernejoj kaj universitatoj. Li ankaŭ laboris kiel program-aprezisto, konsilisto kaj prelegisto por lernejoj kaj organizaĵoj inkluzive de la ŝtataj estraroj pri edukado de Kalifornio kaj Ilinojso. En 1993 li instruis en Svislando kiel direktoro de internacia seminario por prepari lingvo-instruistojn kaj trejnistojn de instruistoj. En Hispanio li laboris por la Universala Kongreso de Esperanto, kunordigante la temon "Eduki por la 21-a jarcento".

Kontaktoj:
Principia College
Elsah, IL 62028-9799, USA
Retpoŝto:
Retejo:     http://www.prin.edu/college_faculty/index.pl/charters_d


Probal Dasgupta, doktoro pri filozofio Ph.D.

Okupo: Profesoro pri lingvistiko, Indian Statistical Institute; presidanto de la Universala Esperanto-Associo (ekde 2007)

Probal Dasgupta doktoriĝis en Nov-Jorka universitato pri la genera sintakso de sia gepatra lingvo, la bengala. Honora membro de la Lingvistika Societo de Usono ekde 2004, li instruis lingvistikon en tri barataj universitatoj. En la universitato de Hajderabado li estas profesoro pri aplika lingvistiko ekde 1989 kaj estis direktoro (2000-2006) de “Programo por Studi Baraton” por fremdaj studentoj, kiu sub li iĝis tutlande konata pioniraĵo pontofaranta inter eŭropaj/usonaj gejunuloj kaj la barata universitata medio. Li estis en tiu universitato ankaŭ la dekano pri humanistiko (2001-04). Ekde aŭgusto 2006 li entreprenas en la Barata Statistika Instituto (en Kalkato) leksikajn esplorojn. Esperanto rolas en tiu laboro kiel interleksika glosilo ebliganta novtipan, pedagogie utilan kartografion de la vortokono. Aperis el lia plumo pli ol dek libroj kaj pli ol tricent artikoloj en la bengala, la angla, la franca kaj Esperanto.

Kontaktoj:
Linguistic Research Unit
Indian Statistical Institute
203 B.T. Road
Kolkata 700 108, Barato
India
Retpoŝto:
Retejo:     http://en.wikipedia.org/wiki/Probal_Dasgupta

Kopirajto © 2008 - 2010 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | HejmoPresversioPaĝarmapoSerĉo