Konstanta stabano: Jason M. Clark
Okupo: Administranto
Doktoro Mark Fettes konatigis Jason Clark kun la fonduso kiam Jason estis doktoriĝa studento pri psikologio en Simon Fraser University en Burnaby, Brita Kolumbio, Kanado. Kiel administranto, li estas respondeca pri plenumado de diversaj administraj kaj komercaj postuloj de la organizo. Li ankaŭ prizorgas la retejojn kaj novaĵbultenojn de la fonduso.
Kontaktoj:
ESF Operations
400 – 601 West Broadway
Vancouver, B.C. V5Z 4C2
Canada
Retpoŝto:
Nomo: Ellen Eddy
ESF-projekto: NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro)
Okupo: NASK-administranto
En 1970 Catherine (Cathy) L. Schulze kaj ŝia edzo William (Bill) H. Schulze persvadis administrantojn de San-Franciska Ŝtata Universitato pligrandigi iliajn lingvoprogramojn per proponado de Esperanto-kurso. La kursaro estis kreita kiel Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) - North America Summer Esperanto Institute. Ekde la komenco, la celoj de NASK estis du-dimensiaj: trejnado de novaj Esperanto-instruistoj kaj plibonigo de la lingvonivelo de usonaj esperantistoj.
NASK translokiĝis al Universitato de San-Francisko en 2001, kaj inter 2002 kaj 2006 ĝi estis en The School for International Training (SIT) en Brattleboro, Vermonto. En 2007 la kursaro revenis al Kalifornio kaj establiĝis ĉe la Universitato de Kalifornio en San-Diego (University of California at San Diego - UCSD) kun helpo de la ESF-direktoro kaj UCSD-profesoro Grant Goodall.
Krom prizorgado de la diversaj administraj respondecoj, Ellen Eddy ankaŭ helpadas al NASK-partoprenontoj - aparte tiuj, kiuj aliĝas por stipendioj, kaj aranĝas tranoktadojn por instruistoj kaj lernantoj en la konferenca centro de la universitato.
Kontaktoj:
11736 Scott Creek Drive SW
Olympia, WA 98512
USA
Retpoŝto:
Nomo: Katalin Kovats
ESF-projekto: Retpaĝ-administranto kaj redaktoro
"Mi estas filologo, diplomita lingvoinstruisto pri E-o (ELTE-Budapeŝto), itala kaj rusa lingvoj, trejnisto de lingvopedagogoj. Doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, gvidis pli ol cent E-kursojn kaj trejnseminariojn en diversaj partoj de la mondo.
Mi kunlaboras kun ILEI kaj MONATO kaj estas aŭtoro (sub la nomo K. Smidéliusz) de kelkaj lerniloj kaj libroj. Nuntempa mia plena (preskaŭ tag-nokta) okupo estas la redaktado de tiu ĉi hejmpaĝo por helpi al tiuj kiuj volas disvastigi nian lingvon. En tiu laboro multe helpas mia edzo Sylvain kaj iom malpli nia fileto Martin kaj ankoraŭ pluraj aliaj amikoj, kolegoj kiujn mi prezentas al vi sube.
Por pli scii pri mi vidu mian profilon kaj informojn ĉe la kursgvidantoj en Edukado.net."
Kontaktoj:
Retpoŝto:
Nomo: Sonja Petrović Lundberg
ESF-projekto: Lernu.net (Projekt-kunordiganto)
Sonja estas la oficiala kunordiganto de ĉiuj lernu!-projektoj.
"En la jaro 1998, kiam mi estis 15-jara, mi decidis lerni Esperanton por sperti aliajn landojn ol eks-Jugoslavion, kie mi naskiĝis. Retrorigarde, tio estis bona ideo: dank' al Esperanto mi vojaĝis multe, ĝis 2004, kiam mia filino Iva naskiĝis. En 2005 ni translokiĝis en Svedion, la hejmlando de la patro de Iva, Hokan.
Krom Esperanto-projektoj kaj ludado kun la etuleto, mi studas kaj ĝuas legadon, renkontiĝojn kun amikoj, kultivadon de floroj kaj legomoj kaj dekoradon de nia nova hejmo."
Kontaktoj:
Retpoŝto:
Nomo: Hokan Lundberg
ESF-projekto: Lernu.net
Li naskiĝis en Svedio en 1972 kaj ekde 2002 li loĝas en Serbio kun la TEJO-aktivisto Sonja Petroviĉ. Hokan havas edukon kiel programisto kaj gimnazia instruisto pri komputilscienco kaj matematiko. Li laboris pri Esperanto-projektoj plentempe ekde 2002 kaj esperas povi daŭrigi sian laboron dum la venontaj jaroj.
Kontaktoj:
Retpoŝto:
Nomo: Jevgenij Gaus
ESF-projekto: Lernu.net, Nitobe.info, Aktuale.info, TTT-ejo de ESF (ĉefprogramisto).
Kontaktoj:
Retpoŝto:
Nomo: Yevgeniya Amis (Ĵenja Amis, antaŭe Ĵenja Zvereva), Tradukisto
Ĵenja Zvereva AMIS naskiĝis en Kievo (Ukrainio) kaj ekde 2005 loĝas en Atlanto (Usono). Ŝi diplomiĝis de la eldona fakultato de la Nacia Teknika Universitato de Ukrainio kiel ĵurnalisto kaj redaktoro (pri rusa kaj ukraina).
En Ukrainio ŝi kunlaboris kun pluraj tutlandaj ĵurnaloj kaj revuoj verkante ĉefe pri turismo. De 2002 ĝis somero 2007 ŝi estis ĉef-redaktorino de Kontakto; ŝi kunredaktis TEJO Tutmonde (2004-2006) kaj Esperanto USA (2005-2007). Ekde 2006 ŝi laboras en la Usona Ruĝa Kruco. Ĵenja estas rozkrucano; ŝi ŝategas literaturon, redaktadon, tradukadon kaj lingvojn; ŝi amas ĉiujn bestojn (aparte hundojn) kaj promenadojn en la naturo.
Kontaktoj:
Retpoŝto:
Nomo: Joel Amis, Tradukisto
Joel Amis naskiĝis en Atlanto (Usono), kie li nun loĝas kun sia edzino Ĵenja Amis.
Joel diplomiĝis de Georgia Ŝtata Universitato pri religiaj studoj. Poste li laboris du jarojn en Japanio kiel asista instruisto de la angla. Ekde 2005 Joel laboras en la ŝtata registaro de Georgio.
Joel estas esperantisto ekde 1994. En 1999 li studis supernivelan Esperanton dum la somera intensa Esperanto-kursaro en San-Franciska Ŝtata Universitato. Liaj ĉefaj Esperanto-agadoj inkluzivis, interalie, redaktadon de TEJO Tutmonde kaj Esperanto USA kaj korektadon/kunredaktadon de Kontakto.
Joel estas rozkrucano kaj aktiva membro de la Atlanta Rozkruca Loĝio. Li ankaŭ intersiĝas pri mistikismo/esoterismo, politiko (maldekstra), lingvoj, religio/filozofio, historio, ekologio, senaŭtomobila vivstilo, kaj diversaj aliaj kulturaj kaj intelektaj temoj.
Kontaktoj:
Retpoŝto:
Kopirajto © 2008 - 2010 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | Hejmo • Presversio • Paĝarmapo • Serĉo