Interlingve, Interkomprenige

Eventoj

40-a NASK: jubilea simpozio

11a de julio 2009, Universitato de Kalifornio, San Diego (Usono)

ESF-estraro kaj konsilantaro partoprenis en la simpozio markanta la 40-jaran jubileon de la NASK-kursaro - intensa tri-semajna tri-kredita merga kursaro de Esperanto. La partoprenintaj estraranoj inkluzivis doktoron Humphrey Tonkin (prezidanto) kaj doktoron Mark Fettes (vic-prezidanto). Prezentaĵoj estis faritaj fare de ano de ESF-konsilantaro - doktoro, David Jordan (UCSD) - kaj S-ino Spomenka Štimec - elstara Esperanto-verkisto, instruisto kaj kultura aktivisto el Kroatio.

Klaku ĉi tie por vidi la simpoziajn prezentaĵojn.

Konferenco de la Internacia Societo por Lingvaj Studoj 

11-13a de junio 2009, Orlando, Florido (Usono)

ESF-estraro partoprenis en du-komisiona diskuto en la Konferenco de la Internacia Societo por Lingvaj Studoj (ISLS) en Orlando. La unua sesio fokusiĝis sur interlingvistiko kaj kritika lingvistiko, kaj ĝi inkluzivis ne nur superrigardon de interlingvistiko kiel studokampo, sed ankaŭ ekzamenis la demandon, kial la planita lingvo Esperanto meritas seriozan atenton de fakuloj pri lingvoj. La dua sesio temis pri nuntempaj demandoj de Esperanto kaj edukado. Ĝi inkluzivis prezentaĵojn pri Esperanto kaj fremdlingva edukado en Usono kaj konsideris la praktike demonstritajn propedeŭtikajn valorojn de Esperanto en la antaŭenigado de plia lingvolernado ĉe studentoj. La resumoj de la sesio estas alireblaj ĉi tie (nur angle).

Konferenco de Universitatoj Instruantaj Esperanton kaj Interlingvistikon

17-18a de julio, 2008, Universitato de Amsterdamo, Nederlando

ESF subgarantiis la kostojn de la konferencon de la Universitatoj Instruantaj Esperanton kaj Interlingvistikon, kiu okazis en julio 2008 en la Universitato de Amsterdamo kaj estis organizita de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED). La celoj de tiu ĉi konferenco inkluzivis interŝanĝon de informoj kaj ideoj, planadon de la staban-intersanĝo kaj kunlaborado pri la kurs-enhavo, bibliotekoj k.s. La konferencon gvidis profesoro Wim Jansen de la Universitato de Amsterdamo kaj doktoro Humphrey Tonkin de ESF. Ĉi tiu evento arigis ĉirkaŭ 50 akademianojn de 30 univesitatoj en 23 landoj: Aŭtrio, Brazilo, Britio, Bulgario, Ĉinio, Ĉeĥio, Germanio, Hindio, Hispanio, Hungario, Italio, Japanio, Latvio, Litovio, Nederlando, Pollando, Rusio, Slovakio, Svedio, Svislando, Ukrainio, Usono kaj Venezuelo. Ĝia konklud-dokumento enhavis 24 rekomendojn grupitajn sub tri titoloj: studprogramoj, interŝanĝoj kaj administrado. Pluraj el tiuj ĉi rekomendoj nun estas realigataj parte per ESF, parte per CED (kiu estas asociitaj kun UEA), kaj parte per aliaj individuoj. La retejo Edukado.net kreis la retpaĝojn por la interŝanĝo de informoj kaj iniciato de aktivaĵoj. Tio estas la unua simila provo iam farita, kaj ĝi aŭguras bonan daŭrigon en tiu ĉi kampo, kiu ĝis nun estis tro fragmenteca kaj ne kunordigita. La sekvaj aranĝoj okazis en 2009 en Pollando – en Krakovo kaj Bjalistoko.

53a Ĉiujara Konferenco de la Internacia Lingvista Asocio

11-13-a de aprilo 2008, SUNY College ĉe Old Westbury, Novjorkio, Usono

La estraro kaj konsilantaro de ESF prezentis kelkajn eseojn dum ĉi tiu konferenco.

Timothy Reagan:

  1. Good intentions and the road to hell: Language policy and language planning for sign languages. (Bonaj intencoj kaj la vojo al la infero: Lingvopolitiko kaj lingvoplanado por gestolingvoj)
  2. Globalization and language policy at the international level: The role of foreign language education in promoting multiculturalism. (Tutmondiĝo kaj lingvopolitiko je la internacia nivelo: La rolo de edukado pri fremdaj lingvoj por la antaŭenigo de multkulturismo)

Humphrey Tonkin:
Language policy at the international level: Toward a research agenda. (Lingvopolitiko je la internacia nivelo: Al Esplorprogramo)

Mark Fettes:
Language policy and social imaginaries in a globalizing age. (Lingvopolitiko kaj sociaj imagaroj en la epoko de tutmondiĝo)

Nancy Schweda Nicholson (ano de Konsilantaro):
Language planning and policy development for European Union (EU) law: Efforts to establish uniform standards for interpreter services in criminal matters. (Lingvoplanado kaj evoluigado de lingvopolitiko por la leĝaro de Eŭropa Unio: Streboj starigi unuecajn normojn por interpretistaj servoj pri krimaj aferoj)

Konferenco de AAAS (American Associantion for the Advancement of Science – Usona Asocio por Antaŭenigo de Scienco)

15-18a de februaro 2008, Bostono, Masaĉuseco, Usono

ESF financis simpozion organizitan de eks-estrarano kaj kunfondinto de ESF, doktoro E. James Lieberman, dum la konferenco de Usona Asocio por Antaŭenigo de Scienco en februaro 2008 en Bostono. La simpozio temis pri lingva neegaleco en la scienca komunumo kaj prezentis tri prelegantojn: doktoro José Antonio Vergara (Ĉilio), doktoro Ulrich Ammon (Germanio) kaj doktoro Humphrey Tonkin (Usono). La simpozio kaŭzis rimarkeblan ekscitiĝon inter sciencistoj kiuj ĝis tiam ne rimarkis tian lingvan diskriminacion ene de la propra profesio. La raportoj pri la konferenco aperis en gazetoj tra la mondo, inkluzive Die Welt en Germanio kaj en gazetoj de Belgio kaj Pakistano. La usona periodaĵo The Scientist publikigis redaktoran artikolon pri la temo stimulita de la simpozio.

Pintkunveno de PDK (Phi Delta Kappa – profesia asocio por instruistoj) pri Tutmonda Edukado

18-20a de oktobro 2007, Vankuvero, Brita Kolumbio, Kanado

ESF-estraro faris prezentaĵon dum la Pintkunveno pri Tutmonda Edukado organizita de Phi Delta Kappa – la skizo de la prezentaĵo estas ĉi-sube

Esti “Lingvodrogita”: Komencante la Procezon de Lingvolernado (originale: Getting Hooked on Language: Beginning the Process of Language Learning)

Humphrey Tonkin, Mark Fettes, Ian Richmond, Grant Goodall, Bonnie Fonseca-Greber

Ni emas meti la lingvolernadon aparte de la tutmondaj studoj, tamen en la realo, la lernado de alia lingvo estas la plej rapida maniero kompreni la diferencojn inter homoj, kaj ankaŭ la plej bona maniero kompreni la kulturan diversecon – ambaŭ fundamentaj elementoj en la tutmondaj studoj. Sed tro multaj studentoj stumblas kiam ili provas lerni la duan lingvon, kaj multaj edukistoj emas malgrandigi la gravecon de la lingvo kiel faktoro de internacia edukado. Kvankam estas vero ke la uzado de la angla kreskas en la mondo, tamen la plejparto de homoj ne parolas ĝin, kaj eĉ tiuj kiuj parolas ĝin ĉiam estas malavantaĝitaj kompare al la denaskaj parolantoj. Unu el la taskoj de la internacia edukado estas strebo al la egaleco en la komunikado, kio gvidos al la kompreno ke paroli pli ol unu lingvon estas ne simple bona afero, sed necesaĵo por krei vere tutmondan komunumon. Du el niaj komisionanoj estas de Usono kaj du el Kanado. Du estas lingvoinstruistoj kaj du estas specialistoj pri tutmondaj studoj. Ili ĉiuj emas pensi iom netradicie kiam temas pri lingvo en internacia medio.

5a Nitobe-Simpozio

Eŭropaj Lingvoj kaj Aziaj Landoj: Historio, Politiko, Eblecoj

2-3a de aŭgusto 2007, Tokio, Japanio

ESF estis la oficiala sponsoro de la 5a Nitobe-Simpozio, kiu okazis en Japanio en aŭgusto 2007. Tiu ĉi simpozio esploris la lingvistikajn dimensiojn de Azia integriĝo kaj tutmondiĝo, kaj ankaŭ helpis fari plian paŝon en la daŭra Nitobe-procezo. ESF subtenadas la Nitobe-procezon ekde la komenco, kaj ĝi fariĝis esenca parto de la ĝenerala celo de la Procezo. Klaku ĉi tie por trovi pli da informoj pri la 5a Nitobe-Simpozio (nur angle). Klaku ĉi tie por aliri la “Konkludan Dokumenton” de la simpozio (nur angle).

Traduka Konferenco de la Universitato de Hartford (Konektikuto, Usono)

20-21a de oktobro 2006, Hartfordo, Konektikuto (Usono)

ESF kunsponsoris la konferencon titolitan “La tradukisto kiel peranto de kulturo” en la Universitato de Hartford. Kelkaj ESF-estraranoj kaj konsilantoj partoprenis; post la konferenco okazis plan-sesio de la ESF-konsilantaro.

Pliaj informoj pri la konferenco haveblas ĉi tie (nur angle)

Kopirajto © 2008 - 2010 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | HejmoPresversioPaĝarmapoSerĉo