Interlingve, Interkomprenige

Novaĵoj

Reveni al la listo

ESF planas plivastiĝon de Lernu.net

Le reta Esperanto-lernejo lernu! estas preta por nova evolu-etapo. Tion konkludis la estraro de ESF, kiu kunsidis la 17an de junio en Emeryville, Kalifornio, traktante detalan proponon ellaboritan de komuna laborgrupo de ESF kaj E@I.

"Kiam ni decidis investi en lernu! en 2002, ni ne antaŭvidis la eksplodan kreskadon de retaj komunumoj" konstatis
ESF-vicprezidanto Mark Fettes, kiu gvidis la laborgrupon. "Nun la cent mil uzantoj de lernu! estas la plej granda Esperanto-komunumo en la reto. Tio donas bonan bazon por la kreado de novaj servoj, kiuj utilos al ĉiuj esperantistoj."

La laborgrupo proponis renovigon de lernu!, ĝian kunligon kun la inform-paĝaro aktuale.info, kaj la kreon de diversaj novaj eblecoj inkluzive de multilingva pago-sistemo por faciligi aĉetojn, vendojn, abonojn, aliĝojn, donacojn kaj aliajn ekonomiajn agadojn. La propono antaŭvidis, ke post komenca periodo la komunumo sukcesos produkti sufiĉe da enspezoj por kovri sian daŭran prizorgadon. La
ESF-estraro akceptis tion kiel strategian celon, kaj konsentis financi pluan esploradon, analizadon kaj intensan planadon de tia projekto.

En la laborgrupo membris, krom Fettes,
ESF-estrarano Derek Roff, ESF-administranto Joel Amis, E@I-gvidanto Peter Balaž, lernu!-administranto Erin Piateski, kaj Jevgenij Gaus, la ĉefo de teknika entrepreno Studio GAUS.



2011-06-20 15:45:17

Kopirajto © 2008 - 2016 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | HejmoPresversioPaĝarmapoSerĉo