Interlingve, Interkomprenige

Niaj celoj kaj strategioj

Niaj celoj

Ĉu eblas la mondo, kie multaj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, kunekzistas en relativa egaleco, kaj kie komunikado je tutmonda skalo estas egale alirebla kaj por riĉuloj kaj por malriĉuloj?

Esperantic Studies Foundation (ESF) celas esplori ĉi tiun demandon teorie kaj praktike, inspirite de la modesta sed tre reala sukceso de Esperanto kiel lingvo de internacia kaj interkultura komunikado.

Niaj strategioj

Esperantic Studies Foundation subtenas edukajn kaj esplorajn projektojn pri interlingva komunikado, aparte tiujn kiuj:

a) science studas aŭ aplikas Esperanton en pli larĝa disciplina aŭ eduka kunteksto;
b) plibonigas nian komprenon pri lingvaj baroj kaj malegalecoj, kaj pri la efikaj kaj justaj manieroj venki ilin.

Kvankam ESF ĉefe fokusiĝas sur nordamerika sciencistaro, ĝi ankaŭ kunlaboras kun la internacia komunumo de esploristoj kaj edukistoj kun similaj celoj.

La ĉefa parto de tiu ĉi programo estas plibonigo de nia kompreno de Esperanto mem. Kvankam Esperanto estas uzata jam pli ol jarcenton, ĝi estas relative malmulte studata, specife en la kadro de la nordamerika scienca tradicio. ESF subtenas esploradon de ĉiuj aspektoj de Esperanto, kun granda prefero al studoj kiuj prilumadas pli ĝeneralajn demandojn pri interlingva komunikado; ĝi ankaŭ laboradas por plibonigi la kvaliton kaj alireblecon de bazaj esploriloj – ekzemple, Esperanto-arĥivoj, datumbazoj kaj bibliografioj. Samtempe, konsciante ke interlingva komunikado mem ofte estas neglektata kiel esplortemo, ESF ankaŭ subtenadas laborojn kiuj ne rekte rilatas al Esperanto, sed kiuj havas la potencialon por krei novajn teoriajn referencokadrojn aŭ direktojn por interlingva esplorado, riĉigante, interalie, literatursciencon aŭ plibonigante komunikadon trans la lingvaj baroj.

La dua parto de la programo de ESF estas plibonigo de la instruado kaj lernado de Esperanto, aparte en Nord-Ameriko. Esperanto estas malofte instruata en formalaj cirkonstancoj aŭ de diplomitaj instruistoj. ESF subtenas projektojn kiuj pligrandigos la gamon, kvaliton, kaj alireblecon de Esperanto-lerniloj, instru-metodoj kaj programoj en Nord-Ameriko kaj en la interreto. ESF ankaŭ subvencias novecajn edukajn projektojn kiuj uzas Esperanton por atingi pli larĝajn edukajn celojn.

La tria parto de la ESF-programo estas plibonigo de la komunikado inter esploristoj kaj edukistoj kun interlingvaj interesoj. Per siaj retejo kaj bulteno, Konsilantaro, elektronika diskutlisto kaj fojaj kolokvoj kaj konferencoj, ESF strebas diskonigi la jam ekzistantajn esplorojn kaj publikaĵojn, kaj ankaŭ inspiri novajn sciencajn laborojn - kaj individuajn kaj kolektivajn. ESF ankaŭ kunlaboras kun la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo por plibonigi la komunikadon kaj kunlaboradon je internacia nivelo.

Kopirajto © 2008 - 2010 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | HejmoPresversioPaĝarmapoSerĉo