Interlingve, Interkomprenige

Aktualaj prioritatoj

La prioritatoj de ESF por la estonteco estas centritaj ĉirkaŭ la jenaj kvar strategiaj iniciatoj:
a) stipendioj kaj publikaj prelegoj pri Esperanto kaj interlingva komunikado;
b) subtenado de instruado kaj lernado de Esperanto en Nord-Ameriko kaj tutmonde;
c) kreado de tutmonda intelekta komunumo de esploristoj kiuj interesiĝas pri Esperanto-rilataj demandoj;
d) pligrandigo de la funkci-kapablon de la fonduso mem.

Strategiero 1: Stipendioj kaj publikaj prelegoj pri Esperanto kaj interlingva komunikado

Prioritatoj: Mendi kaj subteni esploradon; pliortigi jam ekzistantajn revuojn kaj seriojn; plibonigi esplorilojn kaj kolektojn; plibonigi la videblecon de interlingva esplorado.

Mendi kaj subteni esploradon: Modeloj pri mondaj lingvosistemoj kaj multlingvaj reĝimoj; interlingvismo kaj tendencoj en la interlingva praktiko; transnacia literaturo kaj komunikado; multdisciplinaj perspektivoj pri Esperanto.

Pliortigi jam ekzistantajn revuojn kaj seriojn:
- LPLP: sponsoritaj numeroj, recenzaj artikoloj kaj kolokvoj;
- eldon-serio Benjamins (studoj pri la mondaj lingvoproblemoj): menditaj volumoj.

Plibonigi esplorilojn kaj kolektojn: krei planojn por prizorgado kaj konservado de la Biblioteko Hector Hodler; Nordamerikaj kolektoj; tekstaj kaj parolaj korpusoj; komputikaj iloj; bibliografioj kaj datumbazoj.

Plibonigi la videblecon de interlingva esplorado:
sponsoritaj premioj; eksteraj konferencoj (AERA, AAAL, ACTFL, MLA k.a.); kunlaboro kun esplor-institutoj kaj retoj; kuraĝigi diskonigon de esplorado, formuladon de lingvopolitiko kaj publikan debaton pri la demandoj kiuj koncernas interlingvan politikon.

Strategiero 2: Instruado kaj lernado de Esperanto en Nord-Ameriko kaj tutmonde

Prioritatoj: Krei postulon; krei eblojn; altigi normojn; fari esploradon.

Krei postulon: Instruistoj (bazlernejaj: enkonduko al Esperanto-lernado; fremdlingvaj: aldoni Esperanton al ilia repertuaro; sociaj studoj de gimnazianoj: krei la kadrojn por mondaj studoj uzante Esperanton kiel pontolingvon); enkonduki Esperanton en la programon por bakalaŭraj studentoj kiuj interesiĝas pri la lingvolernado aŭ vojaĝado; prezenti Esperanton kaj/aŭ interlingvistikon al magistraj studentoj kiel indan esplor-kampon.

Krei eblojn: helpi organizi eksterlandajn vojaĝojn kunigitajn kun Esperanto-lernado (ekzemple en SIT International), staĝadojn, esplor-seminariojn en SIT kaj aliaj lernejoj, aŭtodidaktaj studoj kiuj kulminas en vid-al-vidaj spertoj, instru-seminarioj por specifaj instruistaj celgrupoj, kursoj aŭ kursoserioj ene de la studprogramoj pri interkultura aŭ tutmonda edukado, kompara kaj internacia literaturo, studoj de tutmonda komunikado aŭ similaj kampoj; retejoj por lingvoinstruado kaj lernado.

Altigi normojn: pli da studmaterialoj; pli da kvalito en la studmaterialoj; normoj de ACTFL (Konsilio pri Fremdlingva Instruado - American Council on the Teaching of Foreign Languages), parol-lingva flueco.

Fari esploradon: propedeŭtikaj efikoj, longdaŭraj studoj (ekzemple kun NASK-studentoj), normoj pri parol-lingva flueco, kvanto da studohoroj necesaj por flueco.

Strategiero 3: Krei intelektan komunumon

Prioritatoj: Aktivigi Konsilantaron; evoluigi la esplor-reton; plifortigi ligojn kun aliaj organizoj.

Aktivigi Konsilantaron: plibonigi komunikadon; partoprenigi la konsilantojn per projektoplanado kaj aprezado; varbi novajn membrojn.

Krei esplor-reton: identigi fakulojn kaj studentojn kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj interlingvistiko; organizi kolokvojn, fari komunajn eldonaĵojn kaj esplorprojektojn ktp.

Fortigi ligojn al aliaj organizoj: identigi eblajn partnerojn; instigi komunikadon; fari komunajn projektojn.

Strategiero 4: Pligrandigi la funkci-kapablo de la fonduso

Prioritatoj: Fortigi kaj aktivigi la estraron; starigi daŭran ret-projektan teamon; plibonigi la planadon kaj administradon.

Fortigi kaj aktivigi la estraron: varbi financan fakulon; krei planojn por ĉiu estrarano; doni necesan subtenon.

Starigi daŭran ret-projektan teamon: fari buĝeton por la daŭraj projektoj; plani prioritatojn; pligrandigi deeksteran financadon.

Plibonigi la planadon kaj la administradon: krei financan strategion, agad-strategion kaj administran subtenon.

Kopirajto © 2008 - 2013 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | HejmoPresversioPaĝarmapoSerĉo