Interlingve, Interkomprenige

Mallonga historio

Esperantic Studies Foundation (ESF) estis kreita en la jaro 1968 de doktoro Humphrey Tonkin (fakulo pri la homaraj sciencoj kun granda intereso pri internacia edukado), doktoro Jonathan Pool (politik-sciencisto kun intereso pri lingvaj demandoj) kaj doktoro E. James Lieberman (psikiatro kiu okupiĝas pri komunikado). La fonduso estis fondita kiel ilo por antaŭenigi sciencan esploradon kaj dialogon pri demandoj ligitaj al la mondaj lingvoproblemoj kaj lingvopolitiko, inkluzive de Esperanto.

Tra la 1970aj kaj 1980aj jaroj ESF okupiĝis precipe pri Esperanto-edukado kaj esplorado. En 1972 ĝi publikigis - kunlabore kun la School for International Training – SIT (Vermonto, Usono) Bazan Esperanto-kurson. Ĝi ankaŭ publikigis serion de esplor-bibliografioj kun la titolo Esperanto and International Problems (Esperanto kaj Internaciaj Problemoj), redaktitan de Humphrey Tonkin. En 1986 ĝi sponsoris partoprenon en la pekina UK de elstara usona ĵurnalisto James Fallows kaj de Albert Valdman - fama lingvisto pri la kreola lingvo.

En la fruaj 1990aj jaroj ESF komencis plivastigi la sferon de siaj aktivaĵoj. La antropologo David Jordan de UCSD (University of California, San Diego) eniris la estraron, kaj en 1991 la Fonduso publikigis la unuan numeron de sia oficiala novaĵbulteno, Esperantic Studies. La sekvan jaron ĝi eldonis la raporton Esperanto and Education: Toward a Research Agenda (Esperanto kaj edukado: al esplora ago-plano). Tiu raporto, preparita de la doktoroj Alvino Fantini (SIT) kaj Timothy Reagan (CCSU, Central Connecticut State University) intencis identigi la kampojn rilataj al Esperanto-edukado kaj la eblecoj por estonta esplorado. En 1995 ESF kreis Konsilantaron kiu konsistas el fakuloj en la kampoj kiel lingvistiko, lingva politiko kaj planado, kaj Esperanto. Tiun jaron la Fonduso ankaŭ lanĉis sian unuan retejon.

En la jaro 1999 Catherine kaj William Schulze heredigis al ESF ĉirkaŭ 3 milionojn USD. La gesinjoroj Schulze estis elstaraj usonaj esperantistoj kiuj interalie okupiĝis pri la delonge ekzistanta Esperanto-kursaro ĉe la San-Franciska Ŝtata Universitato (poste alinomita kiel NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro). Per ĉi tiu  malavara donaco ESF metis la fundamenton por sia ambicia programo de esplorado kaj instruado.

En la sama jaro doktoro Mark Fettes fariĝis la unua direktoro de ESF. La fonduso starigis sian programon Interlingual Research Grant Program (Stipendia Programo por Interlingva Esplorado). Laŭ tiu ĉi programo fakuloj povas peti stipendiojn de kutime 10 mil USD por fari esploron pri la temoj rilataj al interlingvistiko. Samjare ESF ankaŭ financis la kompletigon de la 12-leciona Esperanta videokurso Pasporto al la Tuta Mondo.

En la jaro 2001 doktoro Grant Goodall (fakulo pri lingvistiko en UCSD) eniris la estraron. En la sama jaro ESF financis la unuan fazon de evoluigo de la noveca Esperanto-instrua retejo: Edukado.net. Ĉi tiu unika rimedo estas daŭre evoluigata kaj prizorgata de doktoro Katalin Kovats.

La sekvan jaron la fonduso akiris novan estraranon - Doktoron Ian Richmond, fakulon pri la franca lingvo kun granda intereso pri internacia komunikado. Samjare ESF financis alian el siaj ĉefaj instruaj programoj: la retejon kaj ret-komunumon Lernu.net. Ĉi tiu retejo estas elstare moderna platformo de lingvolerna teknologio. Vizitantoj de Lernu.net povas lerni Esperanton laŭ propra rapideco en riĉa multmedia medio kaj tute senpage. La retejo estas daŭre plibonigata sub la gvido de Sonja Petroviĉ kaj teamo de teknologiaj ekspertoj.

En 2003 unu el la fondintoj de ESF, doktoro James Lieberman, emeritiĝis post 34 jaroj da sindediĉa laboro. ESF daŭre plenumis sian rolon subteni farendajn esplorajn kaj instruajn projektojn en Nord-Ameriko kaj tra la tuta mondo. Rimarkinda esplorprojekto lanĉita en tiu jaro estis la Esperanta Teksta Korpuso (Tekstaro). ESF komisiis al la elstara gramatikisto Bertilo Wennergren krei la korpuson. Ĝi nun enhavas preskaŭ 5 milionojn da vortoj kaj estas alirebla al esploristoj per la interreto.

Doktoro Timothy Reagan, delonga kunlaboranto kun ESF kaj profesoro pri eduka estrado en CCSU (Central Connecticut State University), eniris la estraron en 2004. Tra tiu jaro ESF subtenadis siajn daŭrajn programojn kaj donis Interlingvajn Esplor-Stipendiojn al kvalifikitaj esploristoj. En la jaro 2005 la fonduso starigis Postdoktoran Esplor-Subtenan Programon kunlabore kun The Center for Comparative Literature (la Centro pri Kompara Literaturo) en Columbia University en Usono. Ekde tiam ESF donis multajn esplor-stipendiojn al postdoktoraj esploristoj de Columbia University kiuj laboris pri interlingvistik-rilataj projektoj. En la sama jaro ESF ankaŭ sponsoris la 4an Nitobe-Simpozion en Bratislavo, Slovakio. Ĉi tiu simpozio kunvenigis esploristojn pri lingvopolitiko kaj anojn de eŭrop-uniaj registaroj por diskuti lingvopolitikon kaj demandojn pri lingvoplanado en la pligrandiĝanta Eŭropa Unio. En 2007 ESF sponsoris sekvan Nitobe-eventon en Jokohamo, Japanio, kiu fokusiĝis pri lingvaj dimensioj de azia integriĝo kaj tutmondiĝo.

Ekde 2006 ESF daŭre pligrandigas sian estraron kaj konsilantaron. Eniris la estraron doktoro Bonnie Fonseca-Greber, fakulo pri la franca lingvo kaj internacia komunikado, kaj sinjoro Wallace du Temple, edukisto kaj antaŭeniganto de tutmonda edukado. Tra la jaro la fonduso subtenadis siajn longdaŭrajn programojn kaj donis esplor-stipendiojn al kvalifikitaj petantoj. Antaŭnelonge ĝi lanĉis ambician projekton kun Christer Lörnemark por krei Esperantan Parol-Lingvan Korpuson. La unua fazo jam estas finita, kaj nun okazas la dua fazo de tiu ĉi projekto.

Esperantic Studies Foundation restas dediĉita al la subtenado de vasta gamo de interlingva esplorado kaj instruaj iniciatoj tra la tuta mondo. Ni kuraĝigas esploristojn kaj instruistojn kiuj serĉas subtenon por interlingvaj projektoj trarigardi ĉi tiun retejon por ekscii ĉu ESF povus proponi gvidadon kaj/aŭ financan subtenon al vi.

 

Kopirajto © 2008 - 2012 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | HejmoPresversioPaĝarmapoSerĉo