Previous PageTable Of ContentsNext Page

Otto Prytz

Karakterizo de la infinitivo ĝenerale kaj de la Esperanta infinitivo speciale

Zusammenfassung

Charakteristik des Infinitivs im Allgemeinen und des Esperanto-Infinitivs im Besonderen

Der Infinitiv funktioniert im allgemeinen als Substantiv "nach oben" und als Verb "nach unten", also in Kontexten, wo auch ein substantivischer Nebensatz stehen kann. Der Infinitiv wird bevorzugt, wenn das Subjekt nicht identifiziert werden muss. Im Esperanto stehen Infinitive und substantivische Nebensätze gewöhnlich nicht nach Präposition, mit Ausnahmen, die vom Sprachgebrauch im Deutschen und Russischen beeinflusst sind. Nach der bisherigen Entwicklung ist eine zunehmende Akzeptanz der Struktur ,,Präposition + Infinitiv" zu erwarten.

Abstract

Characterization of the Infinitive in General and of the Esperanto Infinitive in Particular

The infinitive functions generally as a noun "upwards" and as a verb "downwards", i.e. in contexts where a noun clause could also be used. The infinitive is preferred when the subject need not be identified. In Esperanto, infinitives and noun clauses generally do not stand after a preposition, with exceptions inspired by language use in German and Russian. According to the development so far, a growing acceptance of the structure "preposition + infinitive" is to be expected.

1 Enkonduko

La vorto eseo devenas de franca vorto, kiu signifas "provo". Ĉi tiu eseo ne pretendas esti io alia ol provo. Mi havis nek la eblon nek la tempon bazi mian provon sur firma scienca kaj "lingva fundamento".

La sciencan fundamenton konsistigus i.a. la ĝisnuna scienca aŭ kvazaŭ-scienca lingvistika literaturo pri la Esperanta infinitivo. Pri tiutemaj monografioj mi ne havas superrigardon. Mia aliro al la temo ne estas tiu de Plena Analiza Gramatiko (PAG), do mi konsultis tiun verkon nur post la malneta redakto de ĉi tiu eseo, kaj feliĉe mi konstatis, ke mi ne havas kaŭzon polemiki kontraŭ ĝi pri mia temo.

Ĉi-loke mi ŝatus mencii la Zamenhofan verkon Lingvaj Respondoj, kiu, kvankam ne lingvistika verko skribita antaŭ la apero de la nun regantaj lingvistikaj teorioj, estis por mi fonto de inspiro pro la sana prudento, kiu karakterizas ĝin, kaj kiu devus karakterizi ĉiun sciencan laboron. Espereble Zamenhof sukcesis "infekti" min per tia prudento.

Krom ĝin mi povas meti kiel sciencan fundamenton de ĉi tiu eseo mian lingvistan emon observi kaj sistemigi lingvajn fenomenojn, emon konkretigitan en universitataj lekcioj pri hispana gramatiko, kiujn mi dum jaroj poluradis kaj perfektigadis. La kono de diversaj lingvoj ankaŭ estas kondiĉo por fari ĝeneralajn asertojn pri la infinitivo, kaj elstarigi eventualajn trajtojn specifajn de la Esperanta infinitivo.

La "lingvan fundamenton" konsistigus aŭtentikaj ekzemploj ĉerpitaj el publikigitaj tekstoj. Tiajn mi bedaŭrinde ne povis elserĉi, sed kompense mi klopodis ilustri miajn asertojn per "minimumaj duopoj" (aŭ pluropoj), kiujn mi mem inventis. Mi certe ne estas la unua lingvisto, kiu mem inventas siajn ekzemplojn (kp. la faman ekzemplon de Noam Chomsky: "Senkoloraj verdaj ideoj dormis furioze"!). Kelkfoje oni povas suspekti, ke lingvistoj inventas ekzemplojn nur por pravigi siajn antaŭ-fabrikitajn teoriojn, alivorte, por "adapti la terenon al la mapo" anstataŭ adapti la mapon al la tereno. Sed mi volas defendi min kontraŭ tia kritiko per tri argumentoj. Unue: mi mem estas aktiva uzanto de Esperanto kaj povus kiam ajn meti miajn inventitajn ekzemplojn en skriban tekston, tiel ke ili aperus kiel registrita lingvouzo. Due: ĉar la legantoj de ĉi tiu eseo necese komprenas la lingvon, kiun mi priskribas, ili mem povas juĝi, ĉu miaj inventaĵoj estas akcepteblaj. Trie: mi priskribas planlingvon, kaj en planlingvo oni devas ne nur permesi, sed eĉ kuraĝigi konscian elprovadon de la ebloj, kiujn prezentas la lingvo.

Pro la supre priskribita karaktero de ĉi tiu eseo, la bibliografio necese devas esti malabunda. Mi tamen esperas, ke ĉi tiu eseo estos juĝata ne laŭ la amplekso de la bibliografio, sed laŭ la enhavo de la eseo mem.

2 Tipografiaj konvencioj

Emfazendaj partoj de la teksto estas substrekataj (teksto)

Ekzemplaj fraz(part)oj estas grasliteraj (ekzemplo).

Frazoj neakcepteblaj estas markataj per antaŭa asterisko (*neakceptebla frazo).

Frazon, kies akcepteblo estas dubinda, antaŭas demandsigno (?dubindaĵo).

3 Sintaksa funkcio de la infinitivo

La infinitivo estas "la substantiva formo de la verbo" en tiu senco, ke ĝi en la frazo povas havi la sintaksajn funkciojn tipajn de la substantivo (subjekto, rekta objekto, predikativo ...):

Sed ĝi ne estas substantivo en la senco, ke ĝi kapablas subordigi sub si adjektivajn elementojn. La infinitivo subordigas sammaniere, kiel subordigas finitiva verboformo:

Tamen ne ĉiam eblas anstataŭigi la infinitivon per substantivo, ekz. post povi, devi kaj - kun rezervo - voli:

En tiuj kazoj la infinitivo formas kun la "helpverbo" "kunmetitan verbalon". Tiun rolon mi ne detale traktos ĉi tie, i.a. ĉar mi ne sufiĉe profunde esploris, ĉu pliaj verboj ne akceptas substantivan objekton, sed jes infinitivon.

4 Rilato inter infinitivo kaj subpropozicio

Substantivan sintaksan funkcion povas havi ne nur infinitivo, sed ankaŭ propozicioj, precipe tiuj antaŭataj de ke kaj la demandaj. Kiel dirite, la finitivaj verboj - kiuj ja aperas ankaŭ en la subpropozicioj - subordigas sammaniere kiel la infinitivoj.

Kio do estas la diferenco inter infinitivo kaj subpropozicio?

En la plej multaj lingvoj la finitivaj verboformoj devige informas pri la persono kaj nombro de sia subjekto, dum la infinitivo nenion diras pri la sia. Tial la infinitivo taŭgas en kuntekstoj, en kiuj ne gravas atentigi pri ĝia subjekto - ĉu ĉar ĝi estas evidenta, ĉu ĉar ĝi ne gravas, ĉu ĉar ĝi ne ekzistas.

En Esperanto nek la finitivaj formoj nek la infinitivo informas pri sia subjekto, sed tamen ankaŭ en Esperanto la finitivaj formoj kvazaŭ petas subjekton, dum la infinitivo estas uzata, kiam ne necesas serĉi subjekton. Tial oni preferas subpropozicion, kiam gravas esprimi la subjekton de la verbo, kaj infinitivon, kiam tio ne gravas.

5 Kiam ne gravas serĉi la subjekton de la infinitivo?

5.1 Tipa kazo

La tipa kazo estas, ke la subjekto de la infinitivo identas kun tiu de la supera verbo. Se ili ne identas, oni uzas subpropozicion:

La sama strategio manifestiĝas en "elipsaj" demandaj frazoj, post kelkaj adverb-propoziciaj subjunkcioj, en esprimoj implicantaj komparon, kaj post por:

5.2 Esceptoj de la kvazaŭ-regulo pri identeco de subjektoj

Mi trovis almenaŭ 6 strukturojn, en kiuj ne estas "respektata" la ĉi-supre ilustrita strategio:

1) La infinitivo mem estas subjekto. En tiu kazo la infinitivo povas ne havi subjekton aŭ havi ĝeneralan aŭ ne specifeblan subjekton:

Se la frazo havas "nerektan objekton" (al- aŭ por- sintagmon), oni facile atribuas al la infinitivo tiun kiel ĝian subjekton, kvankam ankaŭ tiam la subjekto povas esti ĝenerala:

2) La supera verbo esprimas admonon. Ĝia subjekto admonas al ĝia al-objekto agi, kaj tiu ago, esprimebla ĉu per infinitivo, ĉu per ke-propozicio, estas la rekta objekto de la admon-verbo. En tiu kazo la plej evidenta kandidato de subjekto de la infinitivo ne estas la subjekto de la supera verbo - la admonanto -, sed kompreneble tiu, kiu ricevas la admonon, la al-objekto:

3) Simila al 2): la supera verbo esprimas instigon, sed ĉi-foje tiu, kiu ricevas la instigon, estas ĝia rekta objekto. Se la enhavo de la instigo esprimiĝas per substantivo, ĝin antaŭas prepozicio: alde laŭ la direkto de la instigo, aŭ pri kiel pli ĝenerala prepozicio. Se la ago esprimiĝas per infinitivo aŭ ke-propozicio, la prepozicio forestas:

4) La supera verbo estas sensoverbo (en vasta senco). Ĝia rekta objekto povas esti substantivo signifanta la aĵon/ulon sensatan; ĝi povas esti ke-propozicio esprimanta ion (ekz. agon) sensatan; ĝi ankaŭ povas esti ia kombino: substantivo signifanta la sensat(aĵ)on, akompanata de infinitivo esprimanta, kion faras la sensat(aĵ)o. En tiu kazo, memkompreneble, la subjekto de la infinitivo ne estas la subjekto de la sensoverbo, sed ties rekta objekto:

En tiu strukturo la infinitivo ne estas anstataŭigebla per substantivo, sed jes per participo (la analizo de Mi vidis la knabinon kurantan kaj Mi vidis la knabinon kuranta estas ekster la kadro de ĉi tiu eseo).

5) La infinitivo estas senprepozicie subordigita sub substantivo. Se oni anstataŭigas ĝin per substantivo, oni devas aldoni prepozicion, ordinare de:

La subjekto de la infinitivo ne rilatas al tiu de la supera verbo. Se la superan substantivon akompanas poseda pronomo, la "posedanto", al kiu tiu pronomo resendas, estas la plej probabla subjekto de la infinitivo:

6) La infinitivo estas senprepozicie subordigita sub adjektivo. Se oni anstataŭigas ĝin per substantivo, oni devas aldoni prepozicion: de, pri, je ... La subjekto de la infinitivo estas la plej proksima substantivo en la strukturo, nome tiu, kun kiu akordiĝas la adjektivo:

Same la ĝenerala strategio kiel la ŝajnaj esceptoj konfirmas la ĉi-supran aserton, ke la infinitivo estas uzata, kiam ne gravas serĉi ĝian subjekton: Se tiu subjekto entute ekzistas, ĝi estas senprobleme inferencebla el la kunteksto.

6 Infinitivo kaj prepozicio

Ĉi-supre ni jam vidis plurajn ekzemplojn pri tio, ke substantivo bezonas antaŭan prepozicion, sed ke tiu prepozicio forfalas, se oni anstataŭ la substantivon metas infinitivon. La prepozicio povas forfali ankaŭ antaŭ substantiva propozicio (ke-

propozicio kaj demanda propozicio); sed se sentiĝas la neceso konservi la prepozicion, eblas meti post ĝi montran pronomon, post kiu la propozicio povas roli kvazaŭ apozicio:

Demanda propozicio malfacile estas anstataŭigebla per infinitivo (sen demandvorto), sed jen ekzemplo pri substantivo kaj demanda propozicio:

Ni nun rigardu, kio okazas en aliaj lingvoj, se postprepozicia substantivo estas anstataŭigata per infinitivo kaj per ke-propozicio. Kiel ekzemplojn ni uzos tradukojn de la triopo Mi ĝojas pro via vizito / Mi ĝojas gastigi vin / Mi ĝojas, ke vi vizitas min.

En kelkaj lingvoj la prepozicio, kiu antaŭas substantivon, antaŭas ankaŭ infinitivon kaj propozicion samfunkcian. Tio kvazaŭ akcentas la substantivecon de infinitivoj kaj de substantivaj propozicioj. Unu tia lingvo estas la norvega:

Alia tia lingvo estas la hispana:

En aliaj lingvoj (angla, franca) la uzo de prepozicio antaŭ infinitivo kaj propozicio estas diversgrade limigita. Kvankam ankaŭ en tiuj lingvoj la sintaksa funkcio de la infinitivo kaj de certaj propozicioj estas substantiva, ilia substantiveco ne estas tiom forte akcentata.

Lingvo, kiu kondutas simile al Esperanto, estas la germana:

Ich freue mich über deinen Besuch

Ich freue mich, dich zu Besuch zu haben

Ich freue mich (darüber), daß du mich besuchst

La germana prepozicio ohne (sen) povas antaŭi kaj infinitivon kaj propozicion. La germana prepozicio um povas antaŭi infinitivon, kaj tiam ĝi signifas "por". Ĝi ne povas antaŭi propozicion, sed por la signifo "por ke" la germana havas apartan subjunkcion, damit.

Pri la slava lingvo, kiun mi iom konas, nome la rusa, la situacio estas jena: Prepozicio antaŭas nek infinitivon nek propozicion; sed eblas strukturoj kiaj "pri tio, ke", "sen tio, ke". La strukturon sen ...i la rusa do ne konas, sed esprimas tiun signifon per neo sekvata de gerundio, t.e. ne ...ante. Kelkaj subjunkcioj povas antaŭi kaj propoziciojn kaj infinitivojn. Unu tia estas jesli = "se". Alia estas ĉtoby, tradukenda per "por", kiam ĝin sekvas infinitivo, kaj per "por ke", kiam ĝin sekvas propozicio.

La iom simila konduto de la germana kaj la rusa - lingvoj, kiujn Zamenhof bone konis - klarigas, kvankam eble ne pravigas, ke Zamenhof ĝenerale malrekomendis la uzon de prepozicio antaŭ infinitivo, sed ke li faris escepton por por, argumentante, ke ĝi "havas la sencon ne de pura prepozicio, sed preskaŭ de konjunkcio (Lingva Respondo 128). Alia analizo de tiu fenomeno estas, ke ĉe la prepozicio por estas ĝenerale akceptita la paraleleco inter substantivo, infinitivo kaj propozicio:

Mi avertas vin por via sekureco

Mi avertas vin por eviti akcidenton

Mi avertas vin, por ke vin ne trafu akcidento

Tiu paraleleco estas akceptita ankaŭ ĉe du aliaj "prepozicioj", nome anstataŭ kaj krom. Sed tiuj vortoj, kun pli da pravo ol por, estas klasigeblaj kiel konjunkcioj aŭ subjunkcioj, parencaj al la kompara ol (vd. Prytz 1999. Ilia subjunkcia karaktero estas aludita ankaŭ en PAG, 255 B).

La modelo de la uzo post por jam aplikiĝas ĉe sen: infinitivon post ĝi sporade uzis eĉ Zamenhof malgraŭ sia malrekomendo, kaj nun ĝi estas normala. Ankaŭ sen ke ŝajnas akceptebla kaj vaste akceptita.

Nun la vico evidente venis al pri - ne mirige, ĉar en pluraj el la ĉi-supraj ekzemploj ĝuste pri antaŭas substantivon anstataŭigeblan per infinitivo. Iom mirige tamen estas, ke oni ĉiam pli ofte renkontas pri antaŭ demandaj propozicioj eĉ en kuntekstoj, en kiuj oni povas dubi, ĉu pri formas sintagmon kun la tuta propozicio aŭ nur kun la posta demandvorto:

7 Rigardo antaŭen

Sintaksaj funkcioj povas esti markataj per morfologiaj rimedoj, ekz. gramatikaj finaĵoj nomataj "kazoj", aŭ per sintaksaj rimedoj, ekz. vortordo. Esperanto havas morfologian rimedon, nome la akuzativon, por marki i.a. la rektan objekton. Sed tiu rimedo estas aplikebla nur al substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj; ne al artikolo, numeraloj, infinitivoj kaj propozicioj. Aliaj sintaksaj funkcioj estas markataj per "prepozicioj". Kiel la gramatikaj finaĵoj, ili estas morfologia rimedo, sed ĉar ili estas apartaj vortoj kaj ne nur vorteroj, ili ne estas tiom ligitaj al vortoj de unu difinita vortklaso: ilin povas senpere sekvi ĉu substantivo, ĉu adjektivo, ĉu pronomo, ĉu artikolo, ĉu numeralo, ĉu adverbo. Plej ofte prepozicion sekvas substantivkerna sintagmo, kaj ĉar la sintaksa funkcio de la infinitivo "supren" estas substantiva, atendeblas evoluo direkte al pli ampleksa akcepto de la strukturo prepozicio + infinitivo. Tiu evoluo estas temo nepre studinda, kaj ekzistas sufiĉe da materialo - kaj beletra kaj faka kaj gazeta -, kiu sub la lupeo de lingvisto povus malkaŝi al ni tendencojn, kiuj eĉ povus ebligi al ni prognozi pri la tiurilata evoluo de Esperanto.

Per ĉi tiu mia "provo" mi esperas inspiri al tiaj esploroj la lingvistike kompetentajn legantojn de ĉi tiu publikaĵo, kaj ne malpleje la homon per ĝi omaĝatan, d-ron Detlev Blanke.

Bibliografio

Kalocsay, Kálmán/Waringhien, Gaston (1980): Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (kvara, tralaborita eldono). Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 587 p.

Prytz, Otto (1999): "Pri 'anstataŭ' kaj 'krom'". En: Norvega Esperantisto 4/1999, p. 20

Zamenhof, L.L. (1962): Lingvaj Respondoj. Ed. Waringhien. Sesa eldono. Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 143 p.