Nova kaj plibonigita Lernu.net!

La teamo de lernu.net ĝojas anonci la plenan relanĉon de la paĝaro. La nova lernu.net enhavas novan interesan kurson de Esperanto kun centoj da ekzercoj, ilustraĵoj kaj granda serĉebla biblioteko. La retejo estas plene modernigita kaj funkcias kun novaj retumiloj kaj retaj teknologioj, kiuj ne ekzistis kiam la antaŭa versio de la paĝaro estis lanĉita.

La plena 26-leciona kurso de la nova paĝaro estas bazita je rakonto de konata verkisto Anna Löwenstein, kun ekzercoj de edukisto Birke Dockhorn. La kurso havas abundajn ekzercojn, ilustraĵojn, kaj sonojn, kaj sekvas la gvidliniojn de KER (Komuna Eŭropa Referenckadro) pri lingvolernado. La nova paĝaro ankaŭ enhavas detalan gramatikon de Esperanto kaj refaritajn foruman sistemon, vortarojn, kaj tradukilon. La teamo daŭre aldonas novajn materialojn kaj funkciojn al la nova paĝaro, do revizitu ĝin ofte por vidi la ŝanĝojn kaj plibonigojn! La Lernu-teamo ankaŭ serĉas tradukantojn por kompletigi la jamajn tradukojn de la paĝaro kaj aldoni novajn lingvojn; vi povas registriĝi kiel tradukanto ĉe lernu.traduko.net

Bonvolu veni kaj konatiĝi kun la nova paĝaro!

Lernu.net ekestis kaj ekzistas dank’ al malavara subteno de ESF, kiu, siavice, ekzistas dank’ al malavara subteno de ESF-subtenantoj. Vi povas fari donacon por subteni projektojn, kiel Lernu.net, ĉe esperantic.org/donations

Comments are closed