Plia sukcesa jaro por ESF

Ni venas al fino de plia sukcesa jaro por ESF, Esperantic Studies Foundation. Inter la multaj agadoj kaj organizaĵoj subtenataj de ESF, rekte au nerekte, troviĝas la Nord-Amerika Somera Esperanto-Kursaro (NASK), la rete bazita programo por lerni Esperanton Lernu.netla jara simpozio ĉe Unuiĝintaj Nacioj pri lingvoj kaj UN, la retejo por Esperanto-instruistoj kaj memlernantoj edukado.netla Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), la interlingvistiko studoj en la universitato Adam Mickiewicz (Poznano) kaj kelkaj libroformaj eldonaĵoj.

ESF ludas signifan rolon en la novigo de la Esperanto-movado, dum la lingvokomunumo moviĝas el tradicia tekste bazita modelo al nova rete bazita formo – kaj la gravitocentro moviĝas al generacio, kiu maturiĝis en la nova medio.  Egale signifa estas nia rolo en levado de demandoj en la kampo de lingvopolitiko, kaj puŝado de la debato preter konvenciajn antaŭsupozojn. Ni faras ĉion ĉi dank’ al la sindediĉo de niaj stabanoj kaj estraro, kaj la malavara subteno de tiuj, kiuj komprenas, ke la estonteco de Esperanto kaj Esperantiko dependas de konstanta adaptiĝo al ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj.

Dankon pro via subteno en la jaro 2015 kaj via plua subtenado de niaj iniciatoj en 2016. Feliĉan kaj prosperoplenan Novjaron!

ESF-Prezidanto,

Humphrey Tonkin

esperantic.org/donacoj

Comments are closed