Kiu ni estas
ESF estas gvidata fare de volontula estraro, kiu nun konsistas el ok membroj. Kvar estraranoj estas fakuloj de kanadaj kaj usonaj universitatoj. Ĉiuj estraranoj havas la komunan intereson (interalie) pri mondaj lingvoproblemoj, lingvopolitiko kaj planado, interlingvistiko, Esperanto, lingvistikaj teknologioj kaj tutmonda edukado. La informoj pri la estraro, inkluzive la kontaktojn, troviĝas en ĉi tiu sekcio.
La plena estraro renkontiĝas kutime unufoje monate per telefon-konferenco por priparoli daŭrajn programojn, novajn iniciatojn kaj superrigardi la ĝeneralan funkciadon. La ESF-estraro ankaŭ renkontiĝas por ĉiujara strategia plan-sesio almenaŭ unufoje jare. En la jaro 2008, la estraro starigis Plenum-komitaton kiu konsistis el kelkaj kernaj estraranoj kaj la Administra Direktoro, por ĉiusemajne priparoli la aferojn de la organizo. La Plenum-Komitato ankaŭ tralegas ĉiujn senditajn proponojn kaj plusendas al la plena estraro por fina decido tiujn proponojn, kiuj koincidas kun la interesoj kaj postuloj de ESF.
ESF-Estraro
Professor of Linguistics and Director of the Postgraduate Program in Linguistics at the University of Costa Rica, as well as a visual creator with a special interest in the symbolic reconfiguration of experience and memory. | Profesoro pri lingvistiko kaj direktoro de la Postdiploma Programo pri Lingvistiko en la Universitato de Kostariko, kaj ankaŭ vidartisto kun speciala intereso pri la simbola reagordado de sperto kajmemoro.


