La interlingvisma defio

Invito al esplorado


Jonathan Pool kaj Mark Fettes
Esperantic Studies Foundation


Kio estas interlingvismo?

Jam de jarmiloj, la mondo elmontras kombinojn de plurlingveco kaj unulingveco. Popoloj disigitaj de tiaj baroj, kiaj montoj kaj shtatoj, disvolvis kaj uzadis milojn da malsamaj lingvoj, dum sociaj fortoj kiel komercado, religio, edukado, konkerado, kaj koloniigo disvastigis iujn lingvojn trans kontinentojn kaj oceanojn.

La vastigho de transetnaj lingvoj, kvankam ghi liveras solvon al la problemo de etna izoliteco, samtempe estigas novajn problemojn. Etnaj lingvoj, en kiuj kultivighas diversaj ideoj kaj vivmanieroj, shrumpas kaj mortas pro la konkurenco de transetnaj lingvoj; chi ties denaskaj parolantoj ghuas nejustajn avantaghojn; kaj multaj kostoj kaj komunikpaneoj rezultas el la necesaj lingvolernado, tradukado, kaj duobligado de informoj.

En sia evoluado inter du polusoj -- multaj izolitaj lingvokomunumoj kontrau unu sola mondlingvo -- la monda lingvosistemo povus alpreni diversajn formojn. Kelkaj el tiuj potencialaj formoj povus karakterizighi samtempe per altaj niveloj de lingva diverseco, lingva integrigho, lingva egaleco, kaj lingva efikeco. Chiun tian varianton, kondiche ke ghi estas stabila (dauronta, sinrenoviga), ni nomas "interlingvisma" mondo.

Chu interlingvismo estas dezirinda?

Diverseco, integrigho, egaleco, efikeco kaj stabileco estas nuntempe tre vaste apogataj valoroj, ekzemple en debatoj pri edukado, sanservoj, au telekomunikiloj. Tamen oni malfacile rekonas similan valorkonsenton sur la lingva kampo. Ni tezas, ke tio shuldighas grandparte al perceptataj konfliktoj inter tiuj valoroj. Ekzemple, povas esti ke tiuj, kiuj malshatas lingvan diversecon au oponas lingvan egalecon, fakte timas pli altajn kostojn (chu sociajn, chu personajn) au malintegrighon. Efektive vershajnas, ke interlingvismo konsistus en ia ekvilibra kompromiso inter la kvin valoroj, tiel ke neniu el ili realighus ghis maksimumo.

Tiurilate, tamen, la lingva kampo ne malsamas al edukado, sanservoj, telekomunikiloj, au iu ajn alia kompleksa sistemo por la produktado, distribuado, kaj uzado de sociaj utilajhoj. Ni tezas, ke interlingvismo povus akiri gheneralan subtenon, se ghi montrighus reale ebla.

Chu interlingvismo estas realigebla?

Evidente, realigi interlingvismon estas malfacila defio. Kiel la mondo povus resti lingve diversa, tamen intime interligita, sen grandaj elspezoj por interkomunikado? Kio motivus nuntempulojn akcepti la sharghon de lingvaj au lingvosistemaj shanghoj, sed nur la posteuloj ghuus la fruktojn de tiaj shanghoj? Kial la inventantoj kaj produktantoj de lingvaj iloj dedichu sin al aliaj merkatoj krom tiuj de la grandaj lingvoj? Kio motivus la privilegiulojn de la nuna lingva situacio, plej evidente la denaskajn parolantojn kaj fluajn lernintojn de la angla, subteni reghimshanghon kiu nuligus tiujn privilegiojn?

La demando, chu interlingvismo estas realigebla, kaj se jes, kiel, estas unu el la chefaj prioritatoj de la usona esplorfunduso Esperantic Studies Foundation.

Eblaj respondoj al tiu demando okupas gamon inter

  • "La mondo nature evoluas al interlingvismo, kaj tio estas neevitebla"

    ghis

  • "Nenio fareblas por eviti konstantan evoluon for de interlingvismo".

    Iu ajn respondo inter tiuj du ekstremoj povus fundamenti interlingvisman esplorprogramon, kondukante ekzemple al spurado de la implicoj de nunaj lingvaj tendencoj por la realigebleco de diversaj lingvomondoj. Kelkaj pli agcelaj respondoj povus tamen formulighi jene:

  • "La plej bona (au sola) maniero realigi interlingvismon estas ..........".

    Konsiderante la valorkonfliktojn, kiuj shajnas enkonstruitaj en la ideo de interlingvismo, ni tre volonte konatighus kun iu ajn kohera priskribo de interlingvisma mondo, de ghia funkciado, kaj de strategioj por atingi ghin el la nuna mondo.

    Ideoj pri interlingvisma mondo

    Ni ankorau ne trovis tiajn koherajn priskribojn, sed almenau kelkaj penstradicioj liveras skizojn, au bazojn por eblaj skizoj, de interlingvismo. Skeme prezentitaj, jen kvin interlingvismaj variantoj, chiuj subtenataj de propraj literaturo, porparolantaro, esplortradicio, kaj praktika agado.

    Mond-Anglismo (MA)

    La plej disvastigita dua lingvo de la nuntempo, la angla, povus fundamenti interlingvismon per sia integrigho en edukajn kaj sociaj sistemojn tutmonde, tiel ke iu ajn povus alproprigi ghin je minimuma kosto. Unu varianto de la Mond-Anglismo estas unulingvismo; aliflanke, se la plimulto de la nedenaskaj parolantoj de la angla elektus plukultivi siajn autohhtonajn lingvojn, kaj se ekzistus kompenso por tialaj ekonomiaj au sociaj sharghoj, la angla povus ighi "chies propra lingvo" inter kaj apud multaj aliaj lingvoj.

    Esperantismo (E)

    Inventita lingvo (ne nepre Esperanto mem), planita kiel tutmonda dua lingvo en kiu flueco estas relative facile atingebla, povus esti bazo por interlingvismo. Se establighus la kutimo uzi tian lingvon por interlingva komunikado de chiuj specoj, la kostoj de lingva adaptigho farighus malaltaj kaj egalaj por chiuj. Se la lingvo gardus sian karakteron de dua lingvo, la dulingveco ighus ghenerala, preskau universala trajto.

    Lingvo-Perado (LP)

    Profesiaj tradukistoj kaj interpretistoj povus konstrui interlingvan mondon, ebligante al malsamlingvanoj sukcese komuniki malgrau tre diversaj spertoj kaj kredoj. Se ighus normale, ke oni adaptas la komunikadon al la postuloj de interpretado, kaj se la tradukistoj kaj interpretistoj laborus sufiche multnombre kaj efike, la pli multaj homoj povus kultivi la propran lingvon kaj partopreni la interlingvan komunikadon, tamen evitante la sharghojn kaj riskojn de grandskala lingvolernado.

    Plurlingvismo (P)

    Interlingvismo povus realighi en mondo, kie la sciado de multaj lingvoj estas same kutima kiel la konado de multaj homoj. Se oni atingus kvalitan kaj universale apikeblan progreson en la metodiko de lingvo-instruado, kaj se plialtighus la taksata valoro de individua plurlingveco, tiuj kiuj bezonus komuniki trans lingvajn barojn kutime posedus, au povus facile akiri, la necesan kapablon.

    Teknikismo (T)

    Shajnaj malkongruoj en la koncepto de interlingvismo povus solvighi per teknika progreso. Se eblus analizi kaj kodigi la kompleksajhojn de gramatiko, signifo, kaj komunika strategio, lingvaj baroj povus tute malaperi cede al plene automata interpretado inter la lingvoj de la mondo, au anstatauighi per novaj, automataj, senlingvaj au translingvaj komunikiloj.

    Interlingvismaj esploroj: Kien nun?

    1. Plivastigo

    Ni resumis kvin ideojn pri tio, kiel interlingvismo povus realighi kaj stabilighi. Chu ekzistas aliaj ideoj kiuj liverus eblan bazon por interlingvismo? Kiel pluevoluigi kaj apliki la gheneralan koncepton?

    2. Pliklarigo

    Ni celas, ke chiu ideo priskribighu multe pli detale ol en la chi-supraj skizoj. Kiugrade kaj kiusence ghia realigho certigus la lingvan diversecon, lingvan integrighon, lingvan egalecon kaj lingvan efikecon de la mondo, kaj la stabilecon de tiu stato? Kiu farus kion por transformi la nunan mondon al la idealo? Kio motivus tiujn homojn? Kiuj fortoj tendencus malstabiligi tian varianton de interlingvismo, kaj kiel oni rezistus ilin? Kiom da kiaj devigiloj au logiloj necesus por realigi kaj daurigi tian lingvomondon?

    3. Konfrontoj

    Kiel la alternativaj ideoj pri interlingvismo rilatas inter si? Chu ili ekskludas unu la alian, interkongruas, kompletigas reciproke? Kion asertas la apogantoj de chiu ideo pri la aliaj: nepraktika, nereala, nenatura, nestabila, nejusta, ekster la fluo de la historio? Kiajn pravigojn au ghustigojn elvokas tiaj asertoj? Se chiu varianto nur neperfekte realigas la idealon de interlingvismo, kiujn valorojn kaj interesojn ghi prioritatigas super aliaj? Chu povus esti, ke unu ideo estas pli realigebla, sed alia estus pli dauripova? Chu estus valida strategio, unue celi la realigon de unu varianto kaj poste transiri al dua varianto, au celi la realigon de du variantoj samtempe?

    4. Konfirmoj

    La fundamentaj premisoj de chiu varianto de interlingvismo estas empirie testeblaj: oni povas pravigi au malpravigi ilin, modifi kaj kvantigi ilin. Kiuj testoj estus decidaj por chiu ideo -- tiusence, ke la rezultoj povus demonstri ghian malvalidecon kaj do shpari pluan testadon? Chu ekzistas ia preferinda ordo de testado, kaj se jes, kial? Kion oni jam scias pri kostoj, tempoj, kvalitoj, limoj, kaj aliaj rilataj mezuriloj? Ni aspiras al novaj scioj, kiuj ebligus al ni pritaksi la realigeblecon de interlingvismo kaj la strategiojn por atingi ghin.

    Bv. respondi

    Se vi esploras pri iu aspekto de teoria au aplika lingvistiko (en la plej ghenerala senco), kaj interesighas pri interlingvismo, Esperantic Studies Foundation invitas vin informi nin pri viaj agadoj kaj publikajhoj, kaj bonvenigas viajn demandojn pri eblaj subvencioj, aparta por esploroj kiuj respondas al chi tiu temardifino.

    Sendu komentojn al Jonathan Pool or Mark Fettes.


    Linguistic Ecology

    Esperantic.Org