Edukado.net

edukado_logo

Projekta kunordiganto: Doktoro Katalin Kovats

ESF investis ĝis septembro 2013: ĉirkaŭ 445 mil USD.

Edukado.net, iniciato de ESF, estis kreita kiel tutmonda reta pedagogia fonto por instruistoj kaj lernantoj de Esperanto.

La retejo nun funkcias en sia 3a formo, kaj tiun lastan oni rekonstruis dank'al subvencioj de la uzantoj kaj lanĉis en oktobro 2010. ESF ekde 2010 financas la redaktadon kaj kelkajn servojn, ekzemple, la sciencan parton, kie oni kolektas informojn kaj specimenojn de diplomlaboraĵoj en kaj pri Esperanto.

Internacia teamo de pedagogoj kaj programistoj pligrandigis la retejon por ke ĝi inkluzivu interagan katalogon de ĉirkaŭ 450 publikaĵoj rilataj al E-instruado, kaj datumbazon de pli ol 800 elŝuteblaj instruiloj (ekzemple, divers-specaj ekzercoj por malsamaj lingvoniveloj, testoj kaj sondosieroj) kiujn kontribuis la partoprenantaj instruistoj. Oni povas rapide trovi la necesajn informojn per multfunkcia serĉilo.

La "legejo" de la retejo enhavas riĉan kolekton de artikoloj rilataj al pedagogio kaj instruometodoj.

Edukado.net ankaŭ enhavas kalendaron de kursoj, liston de lernejoj kie oni instruas Esperanton, kaj “metiejon” kie kolegoj povas interŝanĝi ideojn, instruilojn kaj lecion-planojn. La koresponda servo estas populara por tiuj kiuj serĉas kontaktojn kun Esperanto-parolantoj de aliaj landoj kaj/aŭ kulturoj.

En la retejo troviĝas afiŝotabulo, diskutforumo kaj servo por doni respondojn al demandoj pri metodiko aŭ gramatiko.

Ekde aprilo 2011 ene de la retejo ekfunkciis kompleksa reta kursaro (RITE – Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net), konsistanta el 100 studunuoj ene de 7 studobjektoj. La kursaron funkciigas partner-entrepreno E-duKati, kunlabore kun konataj E-fakuloj. La celo estas ebligi kompeksan manieron por studi metodikon kaj aliajn kompletigajn studobjektojn (parte antaŭprogramite, parte sub individua gvidado) kaj fari praktikajn ekzercojn kaj gvidi kursojn laŭ distanc-instrukcioj kaj konsiloj.

Edukado.net aktive kunlaboras kun UEA, kaj ĝi sekve fariĝis la centro de organizado de la monda ekzamenado pri Esperanto laŭ la Referenckadra sistemo (Common European Framework of Reference). Ĝia paĝsekcio liveras la bazajn informojn, specimenojn, kolektas aliĝojn kaj informas pri statistikoj kaj ekzamekalendaro. Pli da informoj: edukado.net/ekzamenoj/ker.

Estas tre populara la reta kleriga ludo RISKO, kiu startis en aprilo 2013 kaj ludis ĝin jam pli ol 800 personoj.

Kolekto de lerniloj de edukado.net por komencantoj estis eldonitaj sub la titolo "Poŝamiko". Ĝi fariĝis tre sukcesa kaj estas nun printita ĝia kvara eldono.

Edukado.net havas pli ol 4400-membran komunumon el pli ol 100 landoj, kaj ĉiu membro povas peti informojn pri nov-eldonitaj instruiloj, tiel ĝisdatigante siajn konojn pri aktuale alireblaj rimedoj. Dum internaciaj kunvenoj kaj kongresoj la teamo de edukado.net regule instruas popularajn lingvokursojn je malsamaj niveloj.

En 2016 la retejo lanĉis la projekton Ekparolu!  kadre de kiu oni ebligas al komencintoj skajpe paroli kun spertaj esperantistoj. La genevoj (komencintoj) povas ricevi 10 senpagajn sesiojn kun geonkloj (spertuloj) speciale trejnitaj de edukado.net.

La retejo estas nun sub la gvido kaj kontrolo de la Fondaĵo edukado.net, kies direktoro estas Doktoro Katalin Kovats, specialisto pri lingvolernado kaj trejnado de instruistoj. Katalin Kovats daŭre pligrandigas kaj plibonigas la retejon. Ŝi estas hungarino kaj nuntempe ŝi loĝas en Nederlando.

Malkovru la retejon Edukado.net!

Comments are closed