Interlingvistikaj studoj en Poznano

projects_poznan

Interlingvistikaj Studoj UAM

Fondita en 1997 kadre de la Lingvistika Instituto (Fakultato pri Moderna Filologio) de UAM (Universitato Adam Mickiewicz, Poznano, Pollando) la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj lanĉis sian unuan grupon en 1998 kaj daŭre ĉiun trian jaron la sekvan. En 2017 ni festis la 20-jariĝon de la Studoj kaj startis la 7a interlingvistika grupo kun 20 partoprenantoj el 12 landoj (Ĉinio, Koreio, Turkio, Brazilo, Usono, Francio, Svisio, Germanio, Hispanio, Rusio, Kazakio kaj Pollando). La unuan fojon aliĝis azianoj al la studoj, kio certigas pli grandan multkulturecon.

Enprofundiĝi en literaturon, historion kaj movadon de esperanto, konatiĝi kun ĝia lingvistika priskribo kaj la riĉeco de planlingvoj, akiri bazajn konojn pri lingvistiko kaj interkultura komunikado.

jen la konstanta oferto de UAM. Enkadre de la specialiĝo en la tria jaro – okazas ankaŭ instruista trejnado kunlabore kun ILEI kaj Edukado.net, tio estas la sola universitata formado de esperanto-instruistoj. La tri-jara postdiploma studado formas interlingvistojn, esperantologojn kaj instruistojn kun firma kaj larĝa teoria bazo kaj utilaj praktikaj konoj.

Surloke en Poznano okazas unusemajnaj intensaj sesioj dufoje jare (septembre kaj februare, kie po 4 studobjektoj estas instruataj), la intersesia laboro okazas hejme uzante ankaŭ retajn eblecojn.

Konataj fakuloj gvidas la lernemulojn tra tiu interesa malkovra vojo: Vĕra Barandovská-Fank (Cz/De), Tomasz Chmielik (Pl), Nicolau Dols Salas (Es), István Ertl (Hu/Lu), Michael Farris (Usa/Pl), Aleksander Korĵenkov (Ru), Ilona Koutny (Hu/Pl), Katalin Kováts (Hu/Nl), Lidia Ligęza (Pl), Humphrey Tonkin (USA); kontribuis plurfoje Marc Bavant (Fr), Detlev Blanke (De), Probal Dasgupta (Barato), Michel Duc Goninaz (Fr), Zbigniew Galor (Pl), Aleksander Melnikov (Ru), Sabine Fiedler (De), Zsófia Kórody (Hu/De), Maria Majerczak (Pl), Blazio Vaha (Hu), John Wells (GB). Vizitu la retejon de la Studoj, kie troviĝas studplano, raportoj pri antaŭaj sesioj kun fotoj, ĝisnunaj kontribuantoj kaj aliaj informoj.

La spertoj de la pasintaj 21 jaroj montras, ke la internacia etoso helpas la komunan studadon sendepende de aĝo, profesio kaj kulturo. Esperanto transpontas inter diversaj kulturoj kaj lingvoj kaj aperas en sia natura kunteksto. Eblas partopreni en esperantologia metiejo, kiu spronas la gestudentojn al krea laboro (bonaj studoj estis publikigitaj). Partoprenis jam ĉ. 150 gestudentoj el dudeko da landoj de Kroatio kaj Makedonio tra Hungario, Svisio, Rusio ĝis Brazilo kaj Usono.

Post plenumo de hejmtaskoj kaj ekzamenoj dum la 3-jara studado, fina ekzameno kaj defendo de diplomlaboraĵo la partoprenantoj akiras atestilon pri plenumitaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj de UAM. Tiu ĉi kompleksa formado – komparebla al filologiaj studoj kaze de aliaj lingvoj – estas unika en la mondo.

La fondajo ESF (Esperantic Studies Foundation) jam de 2002 disponigas kelkajn stipendiojn por la studentoj, kio ebligas pli grandnombran partoprenon en la studoj. Ankaŭ vi povas esti subtenanto de la studoj (perhelpe de AMU Poznanon).

En la tria jaro de la studoj, eblas aliĝi al la specialiĝo instruista trejnado kiu estas organizata kunlabore kun ILEI kaj Edukado.net kaj trapasi kompleksan ekzamenon post unu jaro. La sekva ebleco estos en 2019/20.

Same en la Novfilologia Fakultato UAM, Ilona Koutny – ofte kun kolego Michael Farris – okazigas surlokan anglalingvan interlingvistikan kurson International communication – international languages, kie partoprenas ankaŭ Erasmus studentoj krom la studentoj de la fakultato.

Ekde 2008 ĉiun trian jaron, la Interlingvistikaj Studoj organizas Interlingvistikan Simpozion kiu estas malfermita ankaŭ por neesperantistoj. Elektitaj prelegoj povas aperi artikole en la universitata lingvistika revuo JKI (Lingvo. Komunikado. Informado) kies redaktoro estas Ilona Koutny.

Eblas ankaŭ doktoriĝi pri interlingvistika/esperantologia temo en UAM, sub la gvido de prof. Ilona Koutny (vidu: Ida Stria en 2016).

Prof. dr Ilona Koutny
Gvidanto de la
Interlingvistikaj Studoj UAM
interlin@amu.edu.pl; ikoutny@amu.edu.pl

http://interl.amu.edu.pl

Comments are closed